Aldoni tradukojn al ReVo:

2tamtam/o

tamtamo

serĉi 'tamtamo'
[tamtam.0o]
1.
[tamtam.0o.MUZ]
MUZ Ĉina frapinstrumento konsistanta el granda metala disko vertikale pendanta, kiun oni frapas: de branĉo de apuda arbo pendis kupra tamtamo [1]; li ofte iris ludi tamtamon ĉe semajnfinoj de afrika dancado [2]; de branĉo de apuda arbo pendis kupra tamtamo, en kiu, en tiu momento, pentrinde speguliĝis oraj sunradioj [3]. VD:cimbalo, gongo
2.
[tamtam.0o.sonigo]
Sonigo de tamtamo1: post plendtona funebra tamtamo, laŭ ordono de la orkestro-direktanto leviĝis supren malpaciencaj arĉoj Metrop ; kiam mi ree kaj ree estis prilaborinta la vandojn kaj ankaŭ per krioj akompanis miajn tamtamojn, oni malfermas lukon [4].
angle:
tamtam
beloruse:
тамтам, гонг
bulgare:
там-там
ĉeĥe:
tamtam
france:
tam-tam, tamtam
germane:
Tamtam
hungare:
tamtam
japane:
タムタム, トムトム
katalune:
tam-tam
nederlande:
gong
pole:
tam-tam
portugale:
tantã, gongo
ruse:
тамтам, гонг
slovake:
tamtam
svede:
gonggong
ukraine:
тамтам (муз. інструмент)

tamtami

serĉi 'tamtami'
[tamtam.0i]
(ntr)
1.
[tamtam.0i.MUZ]
Sonigi tamtamon: li tamtamis kun senkompara energio [5]. VD:frapi, perkuti2, tamburi
2.
[tamtam.0i.FIG]
(figure) Brue reklami: ni nun komencis tamtami la grandan avantaĝon de la krampoj sur nia kuirilo [6]; li tamtamas per listo de pli ol cent eŭroparlamentanoj [7]. SIN:distrumpeti, heroldi
beloruse:
біць у тамтам, біць у гонг
germane:
Tamtam machen
hungare:
nagy hűhót csap körülötte
japane:
タムタムを打ち鳴らす [タムタムをうちならす], 鳴り物入りで宣伝する [なりものいりでせんでんする]
katalune:
1. tocar el tam-tam 2. protestar iradament, baladrejar
nederlande:
1. op de gong slaan 2. tamtam maken
pole:
grać na tam-tamach
ruse:
бить в тамтам
ukraine:
бити в тамтам, шумно розрекламувати (що-н.)

administraj notoj