*subjekt/o UV *subjekto serĉi 'subjekto' [subjek.0o] en: 1.[subjek.0o.FIL] en: La aganto, la plenumanto de agado aŭ ekkono (menso, individuo, socia grupo), la fonto de ago direktata al objekto5: (figure) li estas ĉefurba subjekto, Dio gardu, ke li ion ne moku [1]; por efektivigi leĝon oni bezonas interkonsenton kun la politikaj subjektoj en la provincoj [2]. 2.[subjek.0o.GRA] en: La ĉefa frazmembro, gramatike sendependa je la aliaj frazmembroj, prezentanta aganton de tiu ago, aŭ portanton de tiu eco, kiun esprimas la predikato1: adverba participo povas esti uzata nur tiam, kiam ĝi rilatas al la subjekto de la frazo [3]; SVO-lingvo, Subjekto-Verbo-Objekto [4]. objekto6, komplemento1 3.[subjek.0o.temo] en: (evitinde) (malofte) Temo, objekto4: a)[subjek.0o.sujxeto] en: Suĵeto: Pinokjo estas sendube la itala subjekto de la 19a jarcento plej konata eksterlande [5]. b)[subjek.0o.studobjekto] en: Studobjekto: ĉu vi rimarkis ke personoj kiuj estas nature kalkulistaj estas tre lertaj pri preskaŭ ĉiuj subjektoj (temas pri studobjektoj) …? [6]. c)[subjek.0o.prieksperimentato] en: PIV1 Prieksperimentato: Ĉio devenas de tio, ke Petro foje konsentis esti subjekto por esploro pri la cerba funkciado dumdorma [7]. d)[subjek.0o.paciento] en: PIV1 Paciento: iu galmalsana, pletora, histeria, malbonstata subjekto PIV1 Rim.: La sencoj subjekto3 estas ŝuldataj al la angla-franca konfuzo de la aktivaj sencoj de subjekto1 (= aganto) kun la pasivaj sencoj de objekto4. Tiu atavisma konfuzo estas neakceptebla en racia lingvo, kaj nekonata al multaj aliaj modernaj lingvoj. Ordinaran modernulon „la subjekto de eksperimento“ nature pensigas pri la aganto, pri la eksperimentanto, ne pri la pasiva prieksperimentato ktp. [Sergio Pokrovskij] 1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria2. Monato, Vinko Ošlak: Dekstrismo en demokratio3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj4. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo5. Monato, Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala6. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ritmaj lumoj en la nokto. 1986. afrikanse: onderwerp albane: subjekt amhare: ርዕሰ ጉዳይ angle: 2. subject arabe: الموضوع armene: ենթակա azerbajĝane: mövzu beloruse: 1. суб'ект 2. дзейнік 3. тэма bengale: বিষয় birme: ဘာသာရပ် bosne: predmet ĉeĥe: "já", subjekt ĉine: 1. 主題 [zhǔtí], 主题 [zhǔtí], 主体 [zhǔtǐ], 主體 [zhǔtǐ], 事由 [shìyóu] 2. 主語 [zhǔyǔ], 主语 [zhǔyǔ] dane: emne estone: teema eŭske: gaia filipine: paksa france: 1. sujet (philosophique) 2. *sujet (grammatical) 3. objet (thème), sujet (thème), thème galege: asunto germane: 2. *Subjekt guĝarate: વિષય haitie: sijè hinde: विषय hispane: sujeto hungare: 1. alany, szubjektum 2. alany igbe: isiokwu irlande: ábhar islande: efni japane: テーマ jave: subyek jide: ונטערטעניק jorube: koko kanare: ವಿಷಯದ kartvele: სათაური kazaĥe: пән kimre: pwnc kirgize: тема kmere: ប្រធានបទ koree: 주제 korsike: sughjettu kose: isifundo kroate: subjekt kurde: mijar latine: subiectum latve: pakļauts laŭe: ວິຊາ litove: tema makedone: предмет malagase: foto-kevitra malaje: tertakluk malajalame: വിഷയം malte: suġġett maorie: i raro marate: विषय monge: raug mongole: хичээл nederlande: 2. onderwerp, subject 3. onderwerp nepale: विषयगत njanĝe: phunziro okcidentfrise: ûnderwerp panĝabe: ਵਿਸ਼ੇ paŝtue: تابع perse: 2. فاعل pole: podmiot 1. podmiot 2. podmiot ruande: ingingo ruse: 1. субъект 2. *подлежащее samoe: mataupu sinde: موضوع sinhale: විෂය skotgaele: cuspair slovake: pohľad, téma slovene: predmet somale: maado ŝone: chidzidzo sote: taba sunde: taluk svahile: somo taĝike: фан taje: เรื่อง tamile: பொருள் tatare: тема telugue: విషయం ukraine: Тема urdue: موضوع uzbeke: mavzu vjetname: tiêu đề zulue: isihloko administraj notoj