*stamp/i UV *stampi serĉi 'stampi' [stamp.0i] (tr) 1.[stamp.0i.materie] Marki per alfrapita desegno aŭ emblemo rekoniga, aŭtentiga, validiga... a)[stamp.0i.reliefe] Almeti reliefan markon per frapo: stampi medalon, monerojn; la konstitucio entenas laŭvortan liston de la temoj konfiditaj al la Kongreso: […] stampi monon, fiksi ĝian valoron, reguligi la komercon [1]; [li] prenis de ie sigelilon, sur ĝin surblovetis, stampis sur la papero la vorton PAGATE [2]; oni povus denove stampi „stelojn”, sed nur por plezuro de numismatoj [3]. gravuri, sigeli b)[stamp.0i.presi] Almeti inkan markon per frapo: sendenta maljunulo […] tuttage stampas leterojn [4]; ilia aparato krome stampas la daton kaj horon [5]; tuŝante ŝuojn, li stampas siajn fingromarkojn sur ilin [6]; (figure) la tempo tiamaniere stampis (kp gravuri2) sur ĉiu fenestrovitro sian bildon [7]; (figure) mi stampos (markos) la floron per mia signo! diris la limako [8]. presi 2.[stamp.0i.menso] (figure) Postlasi daŭran spuron, markon en ies spirito, vizaĝo, konduto ks: la vundado [estis] tiel ofta, ke tiu sperto stampis min [9]; li lasis sin pli kaj pli stampi de unu obseda ideo [10]; vidiĝis fizionomioj […] kiujn ĉiuspecaj malvirtoj […] stampis per signoj de morala degenereco [11]; (figure) laŭ [ili] esperanton spirite stampas okcidenteco [12]. 3.[stamp.0i.karaktero] (figure) Karakterizi, distingi: oni devas jam delonge forpeli lin al diabloj kaj stampi lin, kiel friponon Metrop ! ŝia kostumo, la delikateco de ŝia vizaĝo, movoj kaj manoj, stampis ŝin per profunda disonanco kun la fono (medio) [13]; ĉiujn vortojn, kiujn li prononcis, stampis profunda saĝeco [14]. 1. Edmond Privat: Federala Sperto, Unua Parto: Usona Federala Sperto2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 243. Monato, Carlo Masella: Stela revo, 20064. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 26. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tien kaj reen7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj9. Claude Piron: La bona lingvo, 1. Enkonduke10. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1711. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV12. Claude Piron: La bona lingvo, 7. Bona Lingvo Literatura13. E. Orzeszkowa, trad. Kabe: Bona sinjorino, 190914. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 21 angle: *stamp, *mark beloruse: 1.a штампаваць, чаканіць манэту 1.b штампаваць 2. захаваць, пакінуць 3. характарызаваць, адзначаць ĉeĥe: razit mince, razítkovat ĉine: 烙印 [làoyìn] france: affranchir, estampiller germane: 1.a prägen, stempeln, drucken, pressen 1.b stempeln, abstempeln, bedrucken 2. prägen, zeichnen (charakterlich) 3. abstempeln, auszeichnen, kennzeichnen hispane: acuñar hungare: 1.a ver (pénzt), domborít 1.b bélyegez, lebélyegez 2. bevés (átv.) 3. jellemez japane: スタンプを押す [すたんぷをおす], 消印を押す [けしいんをおす], 刻印する [こくいんする], 刻み込む [きざみこむ], 特徴づける [とくちょうづける] nederlande: stempelen pole: 1.a cechować, znakować 1.b *stemplować ruse: 1.a штамповать, бить (монету) 1.b штамповать, штемпелевать, *класть штемпель 2. запечатлеть, отпечатать, впечатать 3. характеризовать, отмечать (чем-л.), зарекомендовать slovake: dať pečať, opečiatkovať, raziť (peniaze) svede: stämpla ukraine: штампувати, штемпелювати, таврувати, чеканити, робити відбиток stamposerĉi 'stampo' [stamp.0o] 1.[stamp.0o.presajxo] Oficiala identiga marko, farita sur dokumento, monero kc per stampilo: nobeleco […] estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo Fab3 ; ni klasos la dosieron kun la stampo „nesolvita“ [15]; la ŝtonabunda tero ne povis konservi la stampon de plandumoj [16]; poŝtaj stampoj kun teksto en la Internacia Lingvo [17]. emblemo1, logotipo, patrico2, sigelo1Rim.: En letero al Th. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 538-539, Zamenhof skribis: mi preferus doni por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo (kiel la tradukoj germana, rusa kaj pola), la ago estas: stampi; la rezultato: stampo; la instrumento: stampilo [18]. 2.[stamp.0o.FIG] (figure) Karakterizilo: la vivo ne havis ankoraŭ tempon necesan por marki sur ili sian stampon [19]; vi povas renkonti homon […] elegante vestitan kaj kun tiu speciala stampo, kiun donas nur la longaj rilatoj kun la altaj klasoj [20]; verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano [ĝi] portis sur si la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis la okulon Marta ; ŝajnas la tuta urbo loĝita de izvoŝĉikoj, [tiuj] komikaj, grasaj dorsokurbaj aperaĵoj, kiuj donas al Peterburgo karakteristikan stampon [21]. 15. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1516. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 517. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria20. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVIII21. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo angle: 1. stamp 2. mark beloruse: 1. пячатка, штамп, штэмпэль 2. адбітак, водціск ĉeĥe: otisk razítka, ražba, známka ĉine: 印 [yìn], 版画 [bǎnhuà], 版畫 [bǎnhuà] france: cachet (estampage), flamme postale, tampon (trace), *estampille, *timbre germane: Stempel(abdruck) hispane: 1. acuñación hungare: bélyeg (átv. is) japane: スタンプ, 消印 [けしいん], 印影 [いんえい], 特徴 [とくちょう], 刻印 [こくいん] nederlande: 1. stempel (afdruk) 2. merkteken pole: stempel ruse: 1. печать, штемпель, штамп, клеймо 2. отпечаток slovake: biľag, pečať (vosková), pečiatka (na známke) ukraine: штамп, тавро, клеймо, відбиток stampiloserĉi 'stampilo' [stamp.0ilo] [stamp.0ilo.TEK] Ilo portanta sur sia ekstremo reliefan desegnon alfrapeblan: ŝranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigaĵo [22]; en eta poŝtoficejo de la urbeto poŝtistino ĉiun matenon enpikas stampilon por ŝanĝi ties daton [23]; la pavimbatiloj ne devas plu esti nomataj virgulinoj, sed stampiloj, […] tio en la lingvo de la pavimistoj estas la plej nova kaj de nun la sole ĝusta nomo [24]. matrico, patrico 22. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto23. S. Štimec: Zagrebaj solistoj en Bonaero, Monato, 2001:724. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj angle: stamp beloruse: пячатка, штамп, штэмпэль, пуансон ĉine: 印 [yìn], 图章 [túzhāng], 圖章 [túzhāng], 冲具 [chōngjù], 沖具 [chōngjù], 烙印 [làoyìn] france: affranchisseuse, tampon encreur germane: Stempel (Gerät) japane: スタンプ, 印判 [いんばん], 印章 [いんしょう], はんこ pole: pieczątka ukraine: штамп, штемпель, тавро, клеймо, чекан, пунсон brulstampiserĉi 'brulstampi' [stamp.brul0i] [stamp.brul0i.AGR] Brulmarki: estis ja li mem, kiu estis brulstampita per tiu krimo, li, kiu estis la malestimegita elpelito [25]! viroj estis kastritaj, blindigitaj je unu okulo per arda fero, kaj en ĉenoj, kun brulstampo sur la frunto [26]. 25. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII26. I. Efremov, trad. J. Finkel: Horo de Bovo, 2005 angle: brand beloruse: клеймаваць, кляйміць, таўраваць bulgare: жигосвам, клеймосвам ĉeĥe: vypálit značku ĉine: 烙印 [làoyìn], 厂牌 [chǎngpái], 廠牌 [chǎngpái] france: marquer au fer germane: brandmarken hispane: marcar a fuego hungare: megbélyegez (billoggal) japane: 焼印を押す [やきいんをおす] nederlande: brandmerken pole: napiętnować, wypalić znamię portugale: marcar a fogo ruse: клеймить slovake: vypáliť značku ukraine: таврувати, клеймити, клеймувати, робити мітку вогнем brulstampiloserĉi 'brulstampilo' [stamp.brul0ilo] [stamp.brul0ilo.AGR] Brulmarkilo: kiam li, kunpremante siajn lipojn, rigardis iun, tiu eksentis korpremon kvazaŭ bruligite de brulstampilo [27]. 27. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012 angle: branding iron beloruse: кляймо, таўро ĉine: 烙鐵 [làotie], 烙铁 [làotie] france: fer (à marquer le bétail) germane: Brandeisen hispane: hierro de marcar a fuego (el ganado) hungare: bélyegzővas nederlande: schroei-ijzer pole: żelazo do piętnowania portugale: marcador ruse: клеймо administraj notoj