Aldoni tradukojn al ReVo:

slovak/o

slovako

serĉi 'slovako'
[slovak.0o]
1.
[slovak.0o.sxtatano]
Ŝtatano de Slovakujo: venenis la rilatojn la elektro-centralo sur la rivero Danubo: slovakoj, malgraŭ hungaraj protestoj, deflankigis la riveron por produkti elektron [1]; danke al kameraoj la administracio de la nacia tatra parko […] la slovakoj lastatempe povis observi – per kameraoj – la vivon de marmotoj, ĉamoj, agloj, falkoj ktp [2].
2.
[slovak.0o.naciano]
Homo kun slovaka nacieco: inter novembro 1938 kaj aprilo 1939 la hungara registaro nazieme per la helpo de Hitler ricevis ĉeĥoslovakan teritorion kun 1,6-miliona loĝantaro, el kiuj malpli ol la duono estis etne hungaroj[…] ĉirkaŭ 30 000 memvole migris al Hungario, aliaj deklaris, ke ili estas slovakoj [3]; la Viena Arbitracio […] deklaris, ke la teritorioj, kie la hungaroj loĝas en plimulto, apartenu al Hungario, kie la slovakoj loĝas en plimulto, apartenu al Slovakio [4].
1. Monato, Karlo Juhász: Nubo super Danubo
2. Monato, Julius Hauser: Cikonioj interrete
3. Monato, Peter Bowing: Etnaj hungaroj de Ĉeĥoslovakio
4. Monato, Karlo Juhász: Etnaj hungaroj
angle:
Slovak, Slovakian
beloruse:
славак
ĉeĥe:
Slovák
ĉine:
斯洛伐克人 [sīluòfákèrén], 斯 [sī]
france:
Slovaque (habitant)
germane:
Slowake, Slowakin
ide:
Slovakiano, Slovako
japane:
スロバキア人 [スロバキアじん]
nederlande:
Slowaak, Slovaak
okcidentfrise:
Slowaak
pole:
Słowak
portugale:
eslovaco (subst.)
slovake:
Slovák
tokipone:
jan pi ma Lowenki
ukraine:
словак
volapuke:
Slovakiyänan

slovaka

serĉi 'slovaka'
[slovak.0a]
Rilatanta al slovakoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis la nacian lingvon per Evangelio VivZam ; [Flandrio] estas lando kun neimageble granda nombro da restoracioj, kiel iu slovaka vizitantino prave rimarkigis [5]; aposterioraj planlingvoj, t.e. kreaĵoj de unuopuloj, kvankam bazitaj sur ekzistantaj lingvoj aŭ dialektoj de la popolo […] inter aliaj estas la novhebrea, la indonezia kaj la slovaka [6].
angle:
Slovak, Slovakian
beloruse:
славацкі
ĉeĥe:
slovenský
ĉine:
斯洛伐克語 [Sīluòfákèyǔ], 斯洛伐克语 [Sīluòfákèyǔ]
france:
slovaque (adjectif)
germane:
slowakisch
ide:
Slovakiana, Slovaka
indonezie:
Slovak
japane:
スロバキアの [すろばきあの]
nederlande:
Slowaaks, Slovaaks
okcidentfrise:
Slowaaksk
pole:
słowacki
portugale:
eslovaco (adj.)
slovake:
slovenský
tokipone:
pi ma Lowenki
ukraine:
словацький
volapuke:
Slovakiyänik

Slovakujo [7] (SK)

serĉi 'Slovakujo'
[slovak.S0ujo]
[slovak.S0ujo.GEOG]
GEOGPOL Ŝtato en la centra Eŭropo kun ĉefurbo Bratislavo; teritorio de Respubliko Slovakujo, iam parto de Ĉeĥoslovakujo. Ĝi limas kun Aŭstrujo Ĉeĥujo, Hungarujo, Pollando kaj Ukrainujo: Josef Friedrich […] de post 1919 gvidis la Esperanto-laboron en Košice kaj en orienta Slovakujo, ĉar li fariĝis fervojista juristo en Košice [8]; invitis la Slovaka Katolika Skolta Centro al Banská Bystrica en Slovakujo [9]. SIN:Slovakio
7. Oficiala Informo de AdE, numero 11
8. Vikipedio, Josef Friedrich
9. Vikipedio, Skolta movado
angle:
Slovakia
beloruse:
Славакія
bulgare:
Словакия
ĉine:
[Sī]
france:
Slovaquie
germane:
Slowakei
ide:
Slovakia
indonezie:
Slovakia
nederlande:
Slowakije, Slovakije
okcidentfrise:
Slowakije
pole:
Słowacja, Republika Słowacji
portugale:
Eslováquia
slovake:
Slovensko
tokipone:
ma Lowenki
volapuke:
Slovakiyän

administraj notoj