10ĉeĥ/o PIV1

10ĉeĥo

1.
Ŝtatano de Ĉeĥujo: mi havas sufiĉe da kontaktoj kun sovetianoj, hungaroj, GDR-anoj kaj ĉeĥoj [1]; la svisoj, la ĉeĥoj kaj poloj tion tute same faras [2]; kiam la rusoj invadis Pragon, la rezistantaj ĉeĥoj demonstris sian humursenton ŝercante pri Winnetou, konsiderata kiel la lasta bona ruĝa kamarado [3].
2.
Homo kun ĉeĥa nacieco: novelojn kaj rakontojn publikigis la Ĉeĥo Vladimir Vana [4]; [ilia] gepatra lingvo konas nur tri gradojn de vokala vasteco (ĉeĥoj, kroatoj, grekoj, japanoj k.m.a.) [5]; kelkaj (precipe maljunaj) citavanoj konsideras sin ĝis nun moravianoj, dum la plimulto sentas sin bohemianoj (aŭ la junaj prifajfas tion, konsiderante sin ĉeĥoj) [6].
angle:
Czech
beloruse:
чэх
bulgare:
чех
ĉeĥe:
Čech
ĉine:
捷克人 [jiékèrén]
france:
Tchèque (subst.)
germane:
Tscheche
hebree:
הרפובליקה הצ'כית
indonezie:
Cek
itale:
ceco (sost.)
japane:
チェコ人 [チェコじん]
nederlande:
Tsjech
norvege:
tsjekker
pole:
Czech, pepik (pot.)
ukraine:
чех

10ĉeĥa

Rilatanta al ĉeĥoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: mi redaktis tiun peton en la ĉeĥa lingvo [7]; sovetia biero? espereble ili tie havos ĉeĥan [8]; ĉeĥa poeto Ŝtefo Urban [9].
angle:
Czech
beloruse:
чэскі
bulgare:
чешки
ĉeĥe:
český
ĉine:
捷克語 [jiékèyǔ]
france:
tchèque (adj.)
germane:
tschechisch
hebree:
צ'כי
itale:
ceco (agg.)
japane:
チェコの [ちぇこの]
nederlande:
Tsjechisch
norvege:
tsjekkisk
pole:
czeski
ukraine:
чеський

10Ĉeĥujo

GEOGPOL Ŝtato situanta en Mezeŭropo kun ĉefurbo Prago. SIN:Ĉeĥio
angle:
Czechia, Czech Republic
beloruse:
Чэхія
bulgare:
Чехия
ĉeĥe:
Česko, Česká republika
ĉine:
捷克 [jiékè], 捷克共和国 [jiékègònghéguó]
france:
Tchéquie, République tchèque
germane:
Tschechien
hispane:
República Checa
indonezie:
Republik Ceko
itale:
Cechia, Repubblica Ceca
nederlande:
Tsjechië, Tsjechische Republiek
norvege:
Tsjekkia, Tsjekkisk Republikk
pole:
Czechy, Republika Czeska
portugale:
República Checa

10ĉeĥoslovaka

Rilata al ĉeĥoslovakoj, al Ĉeĥoslovakujo: la ĉeĥoslovaka skolo montriĝis ankoraŭ vivanta, kvankam ĝi povis ĝis antaŭnelonge nur tre malmulton eldoni enlande [10]; en 1935 aperis cetere ĉeĥoslovaka Antologio [11]; Pitter estis ekzilita de la komunista ĉeĥoslovaka registaro kaj lia entrepreno devis daŭri sen li [12].
beloruse:
чэхаславацкі
germane:
tschechoslovakisch

10ĉeĥoslovako

Civitano de Ĉeĥoslovakujo: fine, ankaŭ la Bulgaroj kaj Ĉeĥoslovakoj devis cedi al la oficiala klarigo, ke necesas nun dediĉi sin al pli urĝaj taskoj ol flegado de internacia lingvo, ke dum konstruado de socialismo simple ne estas loko por Esperanto [13].
beloruse:
чэхаславак
germane:
Tschechoslovake

10Ĉeĥoslovakujo

GEOGPOL Eksa ŝtato (1918-1992) situanta en Mezeŭropo, en la teritorio de nuntempaj Ĉeĥujo kaj Slovakujo; Ĉeĥoslovakio: Esperanto en Ĉeĥoslovakujo dum la germana okupado [14]; hejme sin sentis nek la slovakoj en la tiel nomita Hungarujo, lando de hungaroj, nek la hungaroj en Ĉeĥoslovakujo, lando de ĉeĥoj kaj slovakoj [15].
angle:
Czechoslovakia
beloruse:
Чэхаславакія
ĉeĥe:
Československo
france:
Tchécoslovaquie
hispane:
Checoslovaquia
nederlande:
Tsjechoslowakije
norvege:
Tsjekkoslovakia
pole:
Czechosłowacja

administraj notoj

Ĉ~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.