10aŭstr/o

10aŭstro

Civitano de Aŭstrujo: fanatike rasista aŭstro nomita Adolfo, kiu dum ekonomia krizo iĝis kanceliero, kaj poste diktatoro de Germanio, invadis la najbarajn landojn [1]; Ŝvarceneger […] estas denaska aŭstro, kiu karieris en Holivudo kiel altranga heroo de altstrangaj filmoj kaj poste karieris aktorante kiel guberniestro de Kalifornio [2].
1. Garbhan MacAoidh: Parakosmo, Monato, 2004/05, p. 27
2. Stefan Maul: Du mil kvar, Monato, 2004/12, p. 9
beloruse:
аўстрыец
france:
Autrichien (nom)
germane:
Österreicher
nederlande:
Oostenrijker
ukraine:
австрієць

10aŭstra

Rilata al aŭstroj kaj ilia kulturo, ŝtato ktp: en la aŭstra ĉefurbo Vieno ne estis grandaj damaĝoj, ĉar paralele al la malnova riverujo troviĝas la „Nova Danubo” [3]; jen situacio laŭ la aŭstra modelo: interpartia malkonkordo malfermas la pordon al dekstruloj, por ke tiuj sin premtrudu en registaran pozicion [4].
3. Walter Klag: Tamen ne la plej alta ..., Monato, 2013/08, p. 10
4. Guido van Damme: Belgio, Monato, 2001/01, p. 8
beloruse:
аўстрыйскі
france:
autrichien (adjectif)
germane:
österreichisch
nederlande:
Oostenrijks
ukraine:
австрійський

10Aŭstrujo LR (AT)

GEOGPOL ŝtato en la centra Eŭropo kun ĉefurbo Vieno; teritorio de Respubliko Aŭstrujo, limanta kun Ĉeĥujo, Hungarujo, Italujo, Liĥtenŝtejno, Slovakujo, Slovenujo kaj Svisujo: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko [5]; Aŭstrujo-Hungarujo Ifigenio ; Hugo Steiner […] en 1930 faris kvarsemajnan varbvojaĝon por Aŭstrujo tra la nordbohemaj urboj [6]. SIN:Aŭstrio
Rim.: Zamenhof en Lingvaj Respondoj skribas: ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso „uj“ estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la „uj“ per „i“, mi tion ne malkonsilus [7].
angle:
Austria
beloruse:
Аўстрыя
bulgare:
Австрия
ĉine:
奥地利 [àodìlì], 奧地利 [àodìlì]
france:
Autriche
germane:
Österreich
itale:
Austria
katalune:
Àustria, República d'Àustria
nederlande:
Oostenrijk
perse:
اتریش
pole:
Austria, Republika Austrii
portugale:
Áustria
rumane:
Austria

10Aŭstrujo-Hungarujo, Aŭstro-Hungarujo

Imperio en la fino de la habsburga monarĥio, 1867 – 1918 estiĝinta el unio de la Aŭstra Imperio kaj parto de la Hungara Regno: tiu ĉi poŝto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed ankaŭ transire por Polujo, Rusujo, Aŭstro-Hungarujo, Turkujo, Svedo-Norvegujo, eĉ por la norda Italujo [8]; Karl 1a, la lasta imperiestro de la Aŭstro-Hungara Imperio, resanigis la varikajn vejnojn de monaĥino [9].
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
9. Monato, W. H. Simcock: Sanktuloj, 2005
angle:
Austria-Hungary
france:
Autriche-Hongrie
germane:
Österreich-Ungarn, k. u. k.-Monarchie

10Malsupra Aŭstrujo (AT‑3)

Federacia ŝtato en la nordoriento de Aŭstrujo.
angle:
Lower Austria
france:
Basse-Autriche
germane:
Niederösterreich

10Supra Aŭstrujo (AT‑4)

Federacia ŝtato okcidente de Malsupra Aŭstrujo.
angle:
Upper Austria
france:
Haute-Autriche
germane:
Oberösterreich

administraj notoj

Malsupra A~ujo : Mankas dua fontindiko.
Malsupra A~ujo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Supra A~ujo : Mankas dua fontindiko.
Supra A~ujo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.