*skal/o UV *skalo serĉi 'skalo' [skal.0o] 1.[skal.0o.relativa] Rilato inter la dimensioj de du diverse grandaj objektoj. a)[skal.0o.proporcio] Proporcio inter la efektivaj dimensioj de objekto kaj la dimensioj de desegnaĵo aŭ modelo, kiu figuras ĝin: en neniu farebla desegnaĵo ni povas desegni samtempe la orbitojn kaj la planedojn laŭ la sama skalo [1]; [ili] montris modelon de nia planeda sistemo en skalo 1 : 2 400 000 000 [2]; en la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon KrM . difino2, formato b)[skal.0o.grafika] Simbolo montranta la skalon de desegno per linio dividita per streketoj kaj apudaj indikoj de la efektivaj distancoj. c)[skal.0o.mezura] Serio de streketoj aŭ indikoj, kiujn montrilo aŭ alia mezurilo atingas, tiel montrante la rilaton al iu mezurata grando (temperaturo, premo, rapido...): la 32 gradoj de la kompasa skalo MortulŜip ; nanometra skalo [3]; pritaksi la prononcon de parolantoj laŭ du skaloj [4]. 2.[skal.0o.absoluta] Serio de interrilataj gradoj de mezuro: brizo [je] indico 4 - 6 de la Boforta skalo MortulŜip ; tertremo […] supera eĉ al 6 gradoj de la skalo de Richter [5]; bona oratoro […] havas je dispono vere grandan skalon: de 60 ĝis proksimume 180 vortoj en minuto Ret . a)[skal.0o.MUZ] Orda, norma serio de tonoj: plurskalaj instrumentoj Rsp ; ni ne bezonos plurkordajn aŭ ĉiaskalajn instrumentojn por la kantoj kaj melodioj Rsp ; „Bob, Bob, Bob!“ ŝi kriis laŭ kreskanta skalo ChV . gamo1tonalo 3.[skal.0o.FIG] (figure) La mezuro laŭ kiu oni taksas iun aferon; la kadro ene de kiu oni ĝin taksas: de kie vi tion scias? […] ― la princo travivis la samon, sed laŭ pli vasta skalo [6]; li dum la jaroj 1944 kaj 1945 gvidis […] vastskalan organizon je la nomo de Sveda Ruĝa Kruco VojaĝImp ; vi pruvos per faktoj, ke simplaj laboristoj povas senpere interrilati laŭ tutmonda skalo Lanti ; kulturaj aranĝoj en landa skalo EeP ; mondskalaj kulturaj interŝanĝoj EeP ; la evoluo estos treege longa […] laŭ nia temposkalo ChV ; ŝi ŝtupis iom supren sur la estimskalo de la eleganta snobulino ChV ; la okuloj estas la plej karakterizaj: […] sur tiu skalo troviĝas esprimoj de la atentigo ĝis la neglekto kaj riproĉo LGA ; aranĝi plezurprogramojn en granda skalo por […] la tuta somero ViV . mezurilo, mezurŝnuro, normo1 1. Garbhan MacAoidh: Tra krutaĵoj al la astroj, Monato, 2001/06, p. 172. Walter Klag: Monato, Per tramo tra nia planeda sistemo, 2001/04, p. 253. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Industrio en skalo de atomo4. La Ondo de Esperanto, Anoncetoj5. Roberto Pigro: Ĝis la tero tremas, Monato, 2013/02 p. 226. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, ĉap. I afrikanse: skaal albane: shkallë amhare: ልኬት angle: scale arabe: على نطاق و armene: մասշտաբ azerbajĝane: miqyaslı beloruse: 1.a маштаб 1.b маштаб 1.c шкала 2.a дыяпазон (муз.) 3. маштаб, шкала bengale: স্কেল birme: စကေး bosne: skale ĉeĥe: měřítko mapy, stupnice přístroje ĉine: 标度 [biāodù], 標度 [biāodù], 比例 [bǐlì] dane: skala estone: skaala eŭske: eskala filipine: iskala france: 1.a échelle (rapport au réel) 1.b échelle (cartographie) 1.c graduation galege: escala germane: 1.a Maßstab 1.b Maßstab (Angabe) 1.c Skala 2.a Tonleiter 3. (Vergleichs-)Maßstab, Skala (Vergleich) laŭ tutmonda ~o: im Weltmaßstab. en landa ~o: auf Landesebene. guĝarate: સ્કેલ haitie: echèl haŭse: sikelin hinde: पैमाने hispane: escala hungare: 1.a lépték, méretarány 1.c skála, fokbeosztás 2.a hanglétra, hangsor, skála igbe: n’ọtụtụ na irlande: scála islande: mælikvarði japane: スケール jave: ukuran jide: וואָג jorube: asekale kanare: ಪ್ರಮಾಣದ kartvele: მასშტაბის kazaĥe: ауқымды kimre: graddfa kirgize: масштабы kmere: ខ្នាត koree: 규모 korsike: scala kose: isikali kroate: razmjera kurde: pîvaneke latine: statera latve: skala laŭe: ຂະຫນາດ litove: skalė makedone: скала malagase: ambaratonga malaje: skala malajalame: സ്കെയിൽ malte: iskala maorie: tauine marate: स्केल mongole: хэмжээний nederlande: schaal nepale: मात्रा njanĝe: sikelo okcidentfrise: skaal panĝabe: ਪੈਮਾਨੇ paŝtue: مقياس pole: 1.a skala 1.b skala, podziałka 1.c skala, podziałka 2.a skala ruande: igipimo ruse: 1.a масштаб 1.b масштаб 1.c шкала 2.a диапазон (муз.) samoe: fua sinde: پيماني تي sinhale: පරිමාණ skotgaele: sgèile slovake: hlasový rozsah (hud.), stupnica, škála slovene: lestvica somale: cabir ŝone: chikero sote: tekanyo sunde: skala svahile: wadogo taĝike: миқёси taje: ขนาด tamile: அளவில் tatare: масштаб telugue: స్థాయి ukraine: шкала urdue: پیمانے uzbeke: miqyosli vjetname: quy mô zulue: isikali skali KompLeks serĉi 'skali' [skal.0i] [skal.0i.KOMUNE] (tr) Grandigi aŭ malgrandigi en ĉiuj dimensioj, konservante proporciojn de la partoj: oni simple amplifis la sonon sen skali la intonacion [7]. 7. S. Pokrovskij: La malo de „voĉlegi“, soc.culture.esperanto, 2003-07-25 angle: rescale beloruse: маштабаваць, мяняць маштаб ĉeĥe: měnit rozměr, stanovit měřítko france: redimensionner germane: skalieren pole: skalować slovake: meniť smer, stanoviť merítko skaleblaserĉi 'skalebla' [skal.0ebla] [skal.0ebla.TEK] Facile projekciebla al granda aŭ malgranda prezento aŭ amplekso, adaptebla al pli vasta aŭ pli malvasta apliko: du ĉefaj manieroj prezenti konturajn skaleblajn tiparojn [8]. 8. Franz Kruse: Agrabla ekzercilo, Monato, 1996/10, p. 12 angle: scalable beloruse: маштабавальны france: dimensionnable, redimensionnable germane: skalierbar, vergrößern (Maßstab), zoomen (skalieren) hungare: újraméretezhető pole: skalowalny ruse: масштабируемый malgrandskala, etskalaserĉi 'malgrandskala' serĉi 'etskala' [skal.et0a] [skal.et0a.KOMUNE] Neampleksa, relative malvasta, koncernanta malmultajn homojn: inter tiuj eldonejoj troviĝas kelkaj […], kies eldonado estas tre malgrandskala [9]; ruinigante la […] etskalan agrikulturon [10]. niĉa 9. Majorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj10. Roland Rotsaert: Jarmila konferenco ĥaose malsukcesis, Monato, 2000/02, p. 10 angle: small scale beloruse: маламаштабны, дробны, абмежаваны ĉine: 小型 [xiǎoxíng] france: à petite échelle (adj.), modeste (à petite échelle) germane: kleinteilig, nischenhaft, schmal hungare: kis skálájú, nem széles körű, kis mértékű japane: 小規模な [しょうきぼな] pole: na małą skalę, w niewielkim zakresie ruse: маломасштабный, ограниченный grandskalaserĉi 'grandskala' [skal.grand0a] [skal.grand0a.KOMUNE] Ampleksa, tuŝanta multajn lokojn, kun gravaj sekvoj: la unua grandskala vojaĝo, en kiu esperanto estis praktike uzata VojaĝImp ; [li] dediĉis tiom da horoj al la kreo de grandskala romano – ĉirkaŭ 150 000 vortoj KPr ; ili aldonis la pli detalan kaj pli grandskalan geologian karton kun apartena priskribo ViV ; preskaŭ certe en Koreio okazis grandskala fraŭdo [11]. 11. R. Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: epilogo, Monato, 2002/02, p. 12 angle: large scale beloruse: буйнамаштабны ĉeĥe: ve velkém měřítku (adj.) ĉine: 大規模 [dàguīmó], 大规模 [dàguīmó], 粗放 [cūfàng], 大举 [dàjǔ], 大舉 [dàjǔ], 大型 [dàxíng] france: ambitieux (à grande échelle), à grande échelle (adj.) germane: groß angelegt, in großem Maßstab, umfangreich hungare: széles körű, nagymérvű, nagyarányú japane: 大規模な [だいきぼな] pole: na dużą skalę, w pełnym zakresie ruse: широкомасштабный slovake: veľkorysý, veľkého stupňa ukraine: широкомасштабний administraj notoj