Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo *sal/o PV

*salo

serĉi 'salo'
[sal.0o]
1.
[sal.0o.natriaKlorido]
KUI Ordinara nomo de la natria klorido, uzata interalie kiel spico por gustigi manĝaĵojn: alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon [1]; ĉe via naskiĝo, kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon, oni ankaŭ […] ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindaĵoj [2]; Behemoto fortranĉis pecon da ananaso, ĝin surŝutetis per salo kaj pipro, ĝin manĝis MkM ; marsalo; tro multe da salo malbonigas la manĝon PrV .
2.
[sal.0o.KEM]
KEM Kombinaĵo de acido kun bazo: la senvivecon de tiu ĉi maro oni klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas ĝis 25% da salo, tiel ke homo povas tie ĉi naĝi sen movado de la manoj kaj piedoj FK ; (figure) lia edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo (vd ŝtoniĝi) [3]. tio estis kadavro tre malnova, sed tiel bone konservita, kiel niaj mumoj, dank' al la sekeco de la aero aŭ al iaj teraj saloj, nekonataj de mi [4]; pulvoreroj el arsenoza acido ankoraŭ algluitaj pruvis, ke tiu toksa salo estis plimalpli difektita de la malsekeco ChL .
3.
[sal.0o.FIG]
(figure) Esprimo, kiu kaptas la atenton, ĝuigas aŭskulton, per spriteco, agaco: via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo [5]; kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo VivZam .
4.
[sal.0o.KOMP]
KOMP Arbitra signoĉeno alpendigata al mallonga ĉifrota teksto (ekz-e pasvorto) por altigi la entropion: salo estas uzata kiam komputilo/retpaĝo konservas pasvorton, ĝi estas kunmetita kun la pasvorto por pli malfaciligi la deĉifradon [6].
afrikanse:
sout
albane:
kripë
amhare:
ጨው
angle:
salt
arabe:
ملح
armene:
Õ¡Õ²
azerbajĝane:
duz
beloruse:
соль mar~o: марская соль.
bengale:
লবণ
birme:
ဆား
bosne:
soli
bulgare:
сол
ĉeĥe:
kuchyňská sůl mar~o: mořská sůl.
ĉine:
盐 [yán], 鹽 [yán], 咸盐 [xiányán], 鹹鹽 [xiányán], 盐巴 [yánbā], 鹽巴 [yánbā], 食盐 [shíyán], 食鹽 [shíyán]
dane:
salt
estone:
soola
eÅ­ske:
gatza
filipine:
asin
france:
sel mar~o: sel de mer.
galege:
sal
germane:
Salz mar~o: Meersalz. 4. Salt
guĝarate:
મીઠું
haitie:
sèl
haÅ­se:
gishiri
hebree:
מלח mar~o: מלח ים.
hinde:
1. à¤¨à¤®à¤• [namak]
hispane:
sal mar~o: sal marina.
hungare:
só mar~o: tengeri só.
ide:
salo
igbe:
nnu
indonezie:
garam mar~o: garam laut.
irlande:
salann
islande:
saltið
itale:
sale mar~o: sale marino.
japane:
塩 [えん]
jave:
uyah
jide:
זאַלץ
jorube:
iyo
kanare:
ಉಪ್ಪು
kartvele:
მარილი
katalune:
sal mar~o: sal marina.
kazaĥe:
тұз
kimre:
halen
kirgize:
туз
kmere:
អំបិល
koree:
소금
korsike:
sali
kose:
ityuwa
kroate:
sol
kurde:
xwê
latine:
sal
latve:
sāls
laÅ­e:
ເກືອ
litove:
druska
makedone:
сол
malagase:
sira
malaje:
garam
malajalame:
ഉപ്പ്
malte:
melħ
maorie:
tote
marate:
मीठ
monge:
ntsev
mongole:
давс
nederlande:
zout (zn.) mar~o: zeezout.
nepale:
नुन
njanĝe:
mchere
okcidentfrise:
sâlt
panĝabe:
ਲੂਣ
paŝtue:
د مالګې
pole:
sól mar~o: sól morska.
portugale:
sal
ruande:
umunyu
rumane:
sare
ruse:
соль mar~o: морская соль.
samoe:
mᗑsima
sinde:
لوڻ
sinhale:
ලුණු
skotgaele:
salainn
slovake:
kuchynská soľ mar~o: morská soľ.
slovene:
sol
somale:
cusbo
ŝone:
munyu
sote:
letsoai
sunde:
uyah
svahile:
chumvi
svede:
salt mar~o: havssalt.
taĝike:
намак
taje:
เกลือ
tamile:
உப்பு,
tatare:
тоз
telugue:
ఉప్పు
tibete:
ཚྭ་
ukraine:
сіль
urdue:
نمک
uzbeke:
tuz
vjetname:
muối
volapuke:
sal
zulue:
usawoti

sala

serĉi 'sala'
[sal.0a]
[sal.0a.KUI]
Salgusta: gustumi salan akvon [7]; li sidiĝis manĝeti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fiŝon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron FK ; Li ŝanĝas […] fontojn de akvo en sekaĵon, fruktoportan teron en salan dezerton [8]; ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro [9]; la sala aero estas freŝa kaj agrabla Metrop ; Larmoj la plej salaj, // Bruligu al mi tute la okulojn Hamlet !
angle:
salty
beloruse:
салёны
ĉeĥe:
osolený, slaný
ĉine:
咸 [xián], 鹹 [xián]
france:
salé
germane:
salzig
hebree:
מלוח
hispane:
salado
hungare:
sós
indonezie:
asin
interlingvae:
salate
islande:
saltur
itale:
salato
japane:
塩の [しおの], 塩味の [しおあじの], 塩辛い [しおからい], 塩を含んだ [しおをふくんだ]
katalune:
salat
kmere:
ប្រៃ
nederlande:
zout (bn.)
pole:
słony
portugale:
salgado
rumane:
sărat
ruse:
солёный
slovake:
slaný, soľný
svede:
salt (adj.)
telugue:
ఉప్పు
tibete:
ཚ་ཁུ་
ukraine:
соляний, солоний
volapuke:
salöfik

sali

serĉi 'sali'
[sal.0i]
(tr)
[sal.0i.KUI]
Aldoni salon: ĉiun vian farunoferon salu [10]; la rozoj taŭgas nur por […] flari ilin, […] la vilaĝanino ilin salas, ili ricevas francan nomon [kaj] oni metas ilin sur ardantan feran tabulon [11]; la fiŝon oni tuj salas, sekigas en la sunbrilo, fumaĵas super fajro Ĉukĉoj ; pli bone ne sali ol sali tro multe (ne troigu) PrV .
beloruse:
саліць
ĉeĥe:
solit
ĉine:
加盐 [jiāyán], 加鹽 [jiāyán], 加盐了 [jiāyánliǎo], 加鹽了 [jiāyánliǎo], 放盐 [fàngyán], 放鹽 [fàngyán], 盐渍 [yánzì], 鹽漬 [yánzì], 盐腌 [yányān], 鹽醃 [yányān]
france:
saler
germane:
salzen
hebree:
להמליח
hispane:
salar, sazonar
hungare:
sóz
ide:
salizar
indonezie:
menggarami
itale:
salare
japane:
塩を加える [しおをくわえる], 塩漬けにする [しおづけにする]
katalune:
salar
nederlande:
zouten
pole:
solić
ruse:
солить
slovake:
posoliť, soliť
svede:
salta
ukraine:
солити

nesala, sensala

serĉi 'nesala'
serĉi 'sensala'
[sal.ne0a]
[sal.ne0a.KUI]
Kiu ne estas sala, ne salgusta: la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn, en la daŭro de kelke da horoj pli multe, ol la sensalaj lagoj povas prezenti en la daŭro de tuta jaro [12]; piranjoj vivas en nesala akvo (vidu marakvo) ; la jaro 2003a estas deklarita de UNO kiel la Jaro de nesala akvo [13] (fakte, ĉi-okaze pli konvenus paroli pri trinkakvo); la maljunulo gustumis unu ĝiaŭzi-on, kies nesala farĉo malplaĉis al li [14]; se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos ĝin [15]?
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
13. Radio Polonia
14. Chi Zijian: Avo kaj nepo, 1999
15. La Nova Testamento, S. Marko 12:17
angle:
ne~a akvo: fresh water, sweet water.
beloruse:
нясолены, прэсны
france:
insipide, sans sel
germane:
ne~a akvo: Süßwasser.
indonezie:
hambar ne~a akvo: air tawar.
itale:
insipido
japane:
塩気のない [しおけのない], ぴりっとしない, 機知のない [きちのない]
katalune:
insípid ne~a akvo: aigua dolça.
nederlande:
zoutloos, zoet (zoutloos)
pole:
ne~a akvo: słodka woda.
ruse:
несолёный, пресный ne~a akvo: пресная вода .
svede:
ne~a akvo: sötvatten.
ukraine:
без солі, прісний

ŝtonsalo, minsalo, roksalo

serĉi 'ŝtonsalo'
serĉi 'minsalo'
[sal.sxton0o]
[sal.sxton0o.KUI]
Salo ekstraktata el salmino: salo en sia natura formo kiel kristala mineralo estas konata kiel roksalo aŭ halito [16]; en kelkaj regionoj de la Erivana provinco estas kulturata kotono […] notinda estas […] la produktado de ŝtonsalo [17]. VD:salŝtono
beloruse:
каменная соль
ĉine:
石盐 [shíyán], 石鹽 [shíyán], 岩盐 [yányán], 岩鹽 [yányán], 矿盐 [kuàngyán], 礦鹽 [kuàngyán]
france:
sel gemme
germane:
Steinsalz
itale:
salgemma
japane:
岩塩 [がんえん]
katalune:
sal gemma
nederlande:
steenzout, mijnzout
pole:
sól kamienna, sól kopalna
ukraine:
кам’яна сіль

administraj notoj

ne~a, sen~a: Mankas verkindiko en fonto.
ŝton~o, min~o, rok~o: Mankas verkindiko en fonto.