*rimen/o UV *rimeno serĉi 'rimeno' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [rimen.0o] [rimen.0o.KOMUNE] Longa mallarĝa bendo el ledo aŭ simila fleksebla fortika materialo, uzata por ligi, fiksi ion aŭ por transigi movon de iu rado al alia: eĉ […] rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi [1]; la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj […] ili ligis lin per rimenoj [2]; rideto ĉirkaŭis lian buŝon kaj pli vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon [3]; ili returnis ambaŭ samtempe la rimenojn (vd brido) de siaj ĉevaloj DKM ; Benoe ektiris la bridorimenojn, por malakceli la kuron de la bestoj Iŝtar ; ĉiuminute li rigardis, ĉu la buŝrimeno estas tie, kie ĝi devas esti, ĉu la rimenoj ne implikiĝis VRA ; [ili] instruis al li prilabori permane cervajn haŭtojn, por ke ili iĝu molaj kaj delikataj, eltranĉi el haŭtoj rimenojn Ĉukĉoj ; ni imagadis kiel aspektus tiu maro el ŝraŭbetoj kaj rimenoj, kiuj aperus, se ni scius levi la metalan haŭton de maŝinoj [4]; sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon (vd balteo) MkM ; la ĉapelon, tenatan per blankleda mentonrimeno, oni surhavas [5]; la pojnrimeno (kp portepeo), fiksita je bastono, estu elasta [6]; se la virino menciis hundorimenon (vd kondukrimeno), Betsy poste venis kun ĝi [7]; la rimeno de lia tornistro lin premas [8]; mi ripozigos miajn brakojn, tenante la rimenojn de mia dorsosako [9]. ŝelko, zonoŝnuro 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:232. La Nova Testamento, La agoj 22:253. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo5. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 166. Saliko: Praktiki bastonmarŝadon, Monato, 2005/12, p. 247. Evgeni Georgiev: Ŝafhundo senlima, Monato, 2010/12, p. 198. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko9. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28 angle: strap, band, belt beloruse: рамень, пас ĉeĥe: gurt, kurt, popruh, řemen ĉine: 皮带 [pídài], 皮帶 [pídài], 带 [dài], 帶 [dài], 襻 [pàn], 衿 [jīn] france: courroie, lanière germane: Riemen, Gurt streĉ~o: Spannriemen. menton~o: Kinnriemen. pojn~o: Handschlaufe. hundo~o: Hundeleine. hispane: correa hungare: szíj japane: ひも, 帯 [たい], 革帯 [かわおび], ベルト nederlande: band, riem, gordel pole: rzemień, pas portugale: correia, tira de couro, guia (correia dos freios) ruse: ремень slovake: kožený pás, popruh, remeň svede: rem tibete: ཁ་སྒྲོག་ ukraine: ремінь, пас kolrimenoserĉi 'kolrimeno' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [rimen.kol0o] [rimen.kol0o.KOMUNE] Rimeno ĉirkaŭliganta la kolon: ĝuste al li kuris, flarante la aeron, la malgranda hundeto Memeka kun mallarĝa, eleganta kolrimeno [10]. 10. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 25a angle: collar beloruse: ашыйнік, аброжак ĉeĥe: obojek ĉine: 硬領 [yìnglǐng], 硬领 [yìnglǐng], 褽 [wèi], 項鏈 [xiàngliàn], 项链 [xiàngliàn], 琲 [bèi] france: collier (en lanière) germane: Halsband japane: 首輪 [くびわ] nederlande: halsband pole: obroża slovake: obojok svede: halsband (rem) kondukrimeno, gvidrimenoserĉi 'kondukrimeno' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba serĉi 'gvidrimeno' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [rimen.konduk0o] [rimen.konduk0o.RAJ] Rimeno ligita ĉe la kapo aŭ kolo de tirbesto, per kiu oni kondukas ĝin: dekstre sidis Timo, tenante la kondukrimenojn en la manoj [11]; libera de la brido de la logiko, kiu retiras la gvidrimenon antaŭ la eraroj VaK . kondukilo1jungilaro 11. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947 angle: leash beloruse: ляйчына ĉeĥe: otěž france: rêne germane: Fahrleine japane: 手綱 [たづな] pole: cugiel slovake: opraty sekurrimeno, sekureca rimenoserĉi 'sekurrimeno' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba serĉi 'sekureca rimeno' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [rimen.sekur0o] [rimen.sekur0o.TRA] Rimeno kiu tenas la korpon de veturanto ĉe la seĝo por eviti elfalon okaze de kunpuŝiĝo; sekurzono: mi stircele eksidis en aŭton kaj traveturis, sen kroĉita sekurrimeno, kun sento de libero, Francion, Germanion, Aŭstrion [12]; se ĉasio kaj karoserio rezistas okaze de kolizio aŭ renversiĝo, la sekurrimeno savas nin [13]; li ne surhavis sekurecan rimenon ChR . 12. G. R. Ledon: Ovo kaj kokino, Monato, 2001/11, p. 513. Premoj de l’ sekur-rimeno, Monato, 2001/03, p. 5 angle: seat belt, safety belt beloruse: рамень бясьпекі, пас бясьпекі bretone: gouriz-surentez ĉine: 安全带 [ānquándài], 安全帶 [ānquándài] france: ceinture de sécurité germane: Sicherheitsgurt hebree: חℷורתבטיחות hungare: biztonsági öv japane: シートベルト katalune: cinyell de seguretat, cinturó de seguretat nederlande: veiligheidsgordel pole: pasy bezpieczeństwa {pl} portugale: cinto de segurança ruse: ремень безопасности svede: säkerhetsbälte, bilbälte administraj notoj