Aldoni tradukojn al ReVo:

retrokupl/i PIV1

retrokupli

serĉi 'retrokupli'
[retrokupl.0i]
(tr)
[retrokupl.0i.TEK]
TEK Intence aŭ nevole kupli partojn de sistemo tiel, ke iom el ĝia eliĝaĵo estas ree enigata al la sistemo.
angle:
give/create feedback
germane:
rückmelden, rückkoppeln
hungare:
visszacsatol
katalune:
realimentar, operar retroactivament
nederlande:
terugkoppelen
pole:
tworzyć sieć powrotną
portugale:
realimentar
rumane:
creați o plasă de returnare
ruse:
устроить обратную связь

retrokuplo

serĉi 'retrokuplo'
[retrokupl.0o]
1.
[retrokupl.0o.TEK]
TEK Funkciado de sistemo kies eligo estas retrokuplita kun la enigo; la signalo tiel transigata: fortiga, malfortiga retrokuplo; tiel nomata varmdoma (aŭ forceja) efiko de CO2 estas […] konata de pli ol cent jaroj, la detaloj kun la multaj kontribuoj kaj kelkaj kontraŭagantoj, retrokuploj, nestabilecoj, prokrastotempoj kaj regionaj diferencoj estas komplikaj [1]. VD:kibernetiko
2.
[retrokupl.0o.kritiko]
(figure) PSI Kritiko pozitiva aŭ negativa celanta adapton de la konduto de tiel kritikato: ili povas elturniĝi fabrikante vortojn laŭ la riĉaj vortfaraj reguloj, […] bazitajn sur siaj individuaj (plur)lingvaj spertoj, sed mankas la apogo kaj retrokuplo de aliaj lingvo-uzantoj [2]; la alta valoro allogos pli multajn homojn lerni ĝin, tiu pozitiva retrokuplo formos la fenomenon de neĝbulo [3]. VD:juĝo, resonado, resonanco2, retrospektivo, stimulo
angle:
feedback
ĉeĥe:
zpětná vazba
france:
rétroaction, contre-réaction
germane:
Feedback 1. Rückkopplung, Rückeinspeisung, Rückführung 2. Rückmeldung, Anregung
hungare:
visszacsatolás
japane:
フィードバック, 帰還 [きかん]
katalune:
realimentació, retroacció
nederlande:
terugkoppeling
pole:
sprzężenie zwrotne
rumane:
efect retroactiv
ruse:
обратная связь
slovake:
spätná väzba

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.