(evitinde)
Montrilo al alia loko en la sama verko/dokumento.
Rim.:
Tiun terminon kun samsenca difino donas ankaŭ PIV kaj NPIV;
tamen ĝi estas mise formita (ĝi estas mistraduko de la angla
termino). Pli trafe oni povus diri
„interna referenco“; aŭ, imitante la anglan ideon pri
referenco kondukanta tra (angle „across“) la teksto,
oni
povus diri „traa referenco“, aŭ „trareferenco“.
En la formo „krucreferenco“ la termino pensigas pri
paro da interkruciĝantaj (reciprokaj, ambaŭdirektaj)
referencoj, kaj tian memtrudiĝantan
miskomprenon mi efektive renkontadis en Esperanto. La
difinoj tamen klare indikas, ke temas pri alia nocio.
[Sergio Pokrovskij]