*rafin/i UV *rafini serĉi 'rafini' [rafin.0i] (tr) 1.[rafin.0i.KEM] Ĥemie plipurigi substancon per iaj procedoj: rafini sukeron, petrolon, oleon; latuno […] rafinita en forno [1]; pura kansukero duoble rafinita KrM ; nerafinita sukero estis bruna BonaLingvo ; benzino kaj dizela karburaĵo rafinita el nafto [2]; parto de la heterogenaĵo (miksaĵo de kupro kaj kobalto) estas rafinata ĉeloke de malgrandaj kompanioj MD05 . 2.[rafin.0i.FIG] (figure) Plidelikatigi, plisubtiligi: rafini sian stilon; je la vido de la lumoj, de hederornamitaj kruĉoj, de vinoj, glacitenataj en neĝa litaĵo kaj de rafinitaj manĝoj, gajiĝis la koroj de la festenantoj QuV ; la eleganta kremkolora robo ornamita de diskreta, sed rafinita, broĉo foliforma kunteksis ĉarman silueton CKv ; la ĉambron ankaŭ nun obskurigis la vualo de bonaj cigaroj kaj rafinitaj lumoj KKr ; tiaj dialogoj estas la plej bona maniero por rafini malnovajn konceptojn kaj eĉ malkovri novajn [3]. poluri 1. La Nova Testamento, Apokalipso 1:152. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, 20073. , Blogo de diskutanto angle: refine beloruse: 1. рафінаваць, ачышчаць 2. рафінаваць bulgare: рафинирам ĉeĥe: být mazaný, být rafinovaný, chytračit ĉine: 炼 [liàn], 鍊 [liàn], 炼制 [liànzhì], 煉制 [liànzhì], 炼化 [liànhuà], 煉化 [liànhuà] france: raffiner germane: 1. raffinieren 2. verfeinern hispane: refinar hungare: 1. finomít 2. finomít, kifinomít japane: 精製する [せいせいする], 洗練する [せんれんする], 細かくする [こまかくする] katalune: 1. refinar nederlande: 1. raffineren 2. verfijnen pole: czyścić (chem.), rafinować portugale: 1. refinar ruse: 1. рафинировать, очищать 2. рафинировать slovake: byť rafinovaný, chytráčiť ukraine: рафінувати, очищати, робити більш витонченим, вишуканим rafinitaserĉi 'rafinita' [rafin.0ita] [rafin.0ita.FIG] (figure) Malkruda, tre delikata, pro granda prilaboriteco, lerte inteligenta: rafinita, politika kapo [4]; rafinita patricio, kune subtila3 kaj grandioza QuV ; tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo BdV ; tio […] similis al interesa ludo, pli rafinita ol la ordinara hazardludo HsT ; la disŝiro inter du eblaj vivoj – lukso, rafinita konversacio kaj samseksema plezuro unuflanke, ― politika lukto, virino ne tre klera, laborista vivo aliflanke ChC . artifika, sagacalerta2, ruza, sperta 4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua angle: refined beloruse: рафінаваны bulgare: рафиниран ĉeĥe: chytrý, lstivý, prohnaný, rafinovaný, všemi mastmi mazaný, zchytralý ĉine: 精制 [jīngzhì], 精製 [jīngzhì], 精炼 [jīngliàn], 精煉 [jīngliàn], 儒雅 [rúyǎ], 娴 [xián], 嫻 [xián], 典雅 [diǎnyǎ], 彬彬 [bīnbīn] france: raffiné germane: ausgeklügelt, raffiniert hungare: kifinomult japane: 精製された [せいせいされた], 洗練された [せんれんされた], 緻密な [ちみつな] nederlande: geraffineerd pole: rafinowany, oczyszczony, wyszukany, wymyślny portugale: refinado ruse: рафинированный slovake: mazaný, rafinovaný, ľstivý ukraine: рафінований, очищений rafinejoserĉi 'rafinejo' [rafin.0ejo] [rafin.0ejo.KEM] Fabriko, kie oni ĥemie rafinas: Fushun Numero 1 estis la unua rafinejo de artefarita oleo kaj unu el la plej fruaj petrolaj rafinejoj en Ĉinio [5]. rafinejo de aluminia oksido MD08 ; ili posedas preskaŭ tri kvaronojn el la etanolrafinejoj de Minesoto MD05 ; mondvaste oni nun konstruas 70 pliajn alkohol-rafinejojn [6]. 5. Wu Guojiang: Rafinejo jubileas, Monato, 2008/08-09, p. 226. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, 2007 angle: refinery beloruse: нафтаперапрацоўчы завод bulgare: рафинерия ĉeĥe: rafinerie, čistírna ĉine: 炼油厂 [liànyóuchǎng], 煉油廠 [liànyóuchǎng] france: raffinerie germane: Raffinerie japane: 精製所 [せいせいじょ], 製油所 [せいゆじょ], 製糖所 [せいとうじょ] nederlande: raffinaderij pole: rafineria portugale: refinaria slovake: rafinéria ukraine: перегінний, рафінувальний завод administraj notoj