*prudent/a UV *prudenta serĉi 'prudenta' [pruden.0a] 1.[pruden.0a.malfrivola] Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj: io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi BdV ; vi estas tre pripensema kaj prudenta homo [1]; li rigardis per prudentaj grizaj okuloj Marta ; (figure) prudenta opinio FK ; estu prudenta (t.e. obeema, cedu al la cirkonstancoj), aŭ mi vokos la gardistojn [2]! tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj (raciaj) por tio [3]. 2.[pruden.0a.singarda] Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj: ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta PrV ; riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo PrV ; la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente [4]; prudenta ŝparemo, konsilo. antaŭzorgema, malriskema, singarda Rim. 1: En iuj etnolingvoj la vorto saĝa estas uzata sinonime kun prudenta (kaj tiaj ilin prezentas PV kaj PAG), dum en aliaj ili estas preskaŭ antonimoj; prudento estas la plej banala, supraĵa formo de saĝo, „la komuna saĝo“ ‐ dum „la vera saĝo“ povas esti paradoksa kaj kontraŭa al la prudento: kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton [5]; ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis „la afero klariĝos“ [6]. [Sergio Pokrovskij] Rim. 2: Oni do rajtas postuli ke infano estu prudenta: vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko! [7]; sed „saĝa infano“ estus fenomeno malnormala (kiel bebo Jesuo). [Sergio Pokrovskij] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19.5. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1.6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1.7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko angle: prudent, sensible beloruse: разважны, разважлівы, прадбачлівы, абачлівы ĉeĥe: prozíravý, rozumný, rozvážný, soudný ĉine: 不含糊 [bùhánhu], 在理 [zàilǐ], 廙 [yì], 愿 [yuàn], 慎重 [shènzhòng], 明智 [míngzhì], 明理 [mínglǐ], 明达事理 [míngdáshìlǐ], 明達事理 [míngdáshìlǐ], 正当 [zhèngdàng], 正當 [zhèngdàng], 翼翼 [yìyì], 謹慎 [jǐnshèn], 谨慎 [jǐnshèn], 审慎 [shěnshèn], 審慎 [shěnshèn], 持重 [chízhòng] france: 1. de bon sens 2. raisonnable germane: 1. vernünftig, klug, sinnvoll 2. besonnen hungare: 1. megfontolt, előretekintő, bölcs 2. körültekintő, óvatos japane: 良識的な [りょうしきてきな], 賢明な [けんめいな], 分別のある [ぶんべつのある], 慎重な [しんちょうな], 用心深い [ようじんぶかい], 思慮深い [しりょぶかい] katalune: prudent nederlande: verstandig 2. voorzichtig pole: roztropny, dorzeczny, rozgarnięty portugale: prudente, sensato, judicioso, razoável, assisado ruse: благоразумный slovake: rozumný, rozvážny, rozšafný ukraine: розсудливий, розважливий, завбачливий, розумний, мудрий prudentoserĉi 'prudento' [pruden.0o] 1.[pruden.0o.komuna_menso] Kapablo trafe juĝi pri la aferoj de la praktika vivo: de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento PrV ; Ofelio perdis la prudenton Hamlet ; la aĝo de prudento; la sana prudento; senprudenta besto [8] [9]. intelekto, racio, saĝo. 2.[pruden.0o.singardemo] Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn aŭ danĝerojn de la vivo: konservu klarecon de la kapo kaj prudenton [10]; venas al li prudento post la ĝusta momentoZ ; kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas PrV ; li pagas nun pro sia senprudenteco; la prudento estas la plej malnobla el la virtoj. singardo. 8. La Nova Testamento, Judas 1:109. La Nova Testamento, II. Petro 2:1210. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:21 angle: prudence 1. common sense beloruse: разважнасьць, разважлівасьць, прадбачлівасьць, абачлівасьць, клёк ĉeĥe: rozum, rozvážnost, správné myšlení ĉine: 戒愼 [jièshèn], 戒慎 [jièshèn], 理性 [lǐxìng], 慎重 [shènzhòng], 情理 [qínglǐ] france: 1. bon sens 2. prévoyance germane: Vernunft, Klugheit hungare: 1. megfontoltság, bölcsesség, előretekintés 2. körültekintés, óvatosság japane: 良識 [りょうしき], 賢明さ [けんめいさ], 分別 [ぶんべつ], 慎重さ [しんちょうさ], 用心 [ようじん], 思慮 [しりょ] katalune: prudència nederlande: 1. gezond verstand 2. voorzichtigheid pole: przezorność, rozwaga, roztropność ruse: благоразумие 1. здравый смысл slovake: rozum, rozvážnosť, um ukraine: здоровий глузд prudentigiserĉi 'prudentigi' [pruden.0igi] (tr) [pruden.0igi.KOMUNE] Moraligi; admoni; instigi iun al prudento: Anton volis montri sian kuraĝon, sed mi sukcesis prudentigi ankaŭ lin [11]; mi devas iri prudentigi la bovstultulon [12]; glacia sinteno sufiĉis por lin prudentigi [13]; la sorĉo de la (bela) formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco [14]. 11. 4-14 ‐ Мир Эсперанто12. Astrid Lindgren, trad. Sven Alexandersson: Pipi Ŝtrumpolonga13. Gaston Waringhien: Heine kaj la Amo14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“ angle: put some sense into beloruse: ушчуньваць ĉeĥe: kárat, napomínat, přivádět k rozumu ĉine: 开导 [kāidǎo], 開導 [kāidǎo] france: raisonner (qqun) germane: zur Vernunft bringen hungare: észre térít japane: 分別を持たせる [ぶんべつをもたせる], さとす, 言い聞かせる [いいきかせる] katalune: instigar a la prudència nederlande: op zijn nummer zetten pole: przywoływać do rozsądku ruse: образумить slovake: priviesť k rozumu ukraine: закликати до розуму/розсудливості, наставляти на правильний шлях prudentulo serĉi 'prudentulo' [pruden.0ulo] Iu prudenta: saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn [15]; sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo [16]; patro de malprudentulo ne havos ĝojon [17]; prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas, sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas [18]; senprudentuloj en la popolo [19]. stultulo, naivulo15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:516. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:1317. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:2118. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:319. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 94:8 beloruse: разважная асоба germane: Vernünftiger, Kluger japane: 良識家 [りょうしきか] pole: osoba rozsądna, roztropny malprudenta, senprudenta serĉi 'malprudenta' serĉi 'senprudenta' [pruden.mal0a] [pruden.mal0a.KOMUNE] Ne havanta prudenton: malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako [20]; ne estu senprudenta [21]; kiu estas tiom senprudenta […] kredi, ke ekzistas homoj, kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren FK . 20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto, 7:17 beloruse: неабачлівы, неразумны ĉeĥe: hloupý, nerozumný ĉine: 无理 [wúlǐ], 無理 [wúlǐ], 不合理 [bùhélǐ], 不智 [bùzhì], 捡了芝麻 [jiǎnlezhīma], 撿了芝麻 [jiǎnlezhīma] france: fou (irraisonné), irraisonné germane: unvernünftig, unklug, dumm japane: 良識に反した [りょうしきにはんした], 分別のない [ぶんべつのない], 浅はかな [あさはかな], 軽率な [けいそつな] pole: nieostrożny, nierozsądny slovake: hlúpy, nerozumný ukraine: нерозважливий, незавбачливий sana prudentoserĉi 'sana prudento' [pruden.sana0o] [pruden.sana0o.KOMUNE] Nebanala prudento, la kapablo ĝuste kaj senpasie juĝi pri aferoj, por kiuj malsukcesas rezonadoj de eruditaj instruituloj aŭ malgraŭ la misrezonadoj de sofistoj: en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento [22]; la frenezo ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone prosperas Hamlet . okulmezure 22. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a angle: common sense beloruse: здаровы сэнс ĉine: 常理 [chánglǐ], 常識 [chángshí], 常识 [chángshí] france: sens commun germane: gesunder Menschenverstand, Augenmaß pole: zdrowy rozsądek ruse: здравый смысл administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.