*okul/o PV

*okulo

1.
ANA Organo de la vidkapablo: ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel malgaje [1]; sablero enfalis en mian okulon [2]; vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo [3]? subite estis, kvazaŭ mi rigardus min per la okuloj de aliaj homoj [4]; [li] donas signojn per la okuloj [5]; kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon [6]; okulon pro okulo, denton pro dento (egala repago) [7]; (figure) kiu tro alten rigardon direktas tiu tre baldaŭ okulojn difektas (ambiciulo malsukcesos) PrV .
homa okulo
CC-BY-SA-2.5  [8]
2.
(figure) Tiu sama organo, konsiderata kiel ilo de atento kaj intereso: en la okuloj de gepatroj ĉio ĉe la infanoj estas ja bone alaspekta [9]; Ĝoja direktis al li scivolajn okulojn [10]; li efektive kuris al la pordo kaj […] renkontiĝis okulo al okulo (vizaĝo al vizaĝo, vidalvide) kun Mario Marta ; la okuloj de la maljunulino fermiĝis, kaj antaŭ la okuloj de ŝia animo malfermiĝis la vido en la kaŝitaĵon [11]; la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la Eternulo [12]; li deĵoru sub la akraj okuloj de bonaj homoj [13]; ju pli ĝi rakontis, des pli vive ĉio al ĝi mem stariĝis antaŭ la okuloj (en la imago) [14]; tio malfermis la okulojn de multaj (forigis la iluziojn kaj montris la realon, vd vualo) [15]; la malindeco de miaj revoj staras antaŭ miaj internaj okuloj [16]; en nia movado observeblas tiuj tendencoj, […] foje radikalaj, sed mi ne kuraĝas fermi la okulojn kaj diri, ke nenio okazas [17]; la pliboneco de Esperanto […] falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo [18]; tiu ĉi laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon [19]; la dramo priskribas tiun socion per la okuloj de raŭmisto [20]; ŝuti polvon en la okulojn (polvo) PrV ; iafoje oni devas okulon fermeti (ne esti tro severa) PrV ; ne kredu al orelo, kredu al okulo (ne onidiron, sed propran rimarkon) PrV ; okulo de mastro (kontrolo de interesato) pli [efikas] ol beno de pastro PrV ; for de l' okuloj, for de la koro PrV ; teni la okulojn en streĉo PrV .
3.
(figure) Tiu organo, konsiderata kiel esprimanta diversajn animajn sentojn: rigardi iun per enviema, malama, voluptema okulo; per la okuloj avide ensuĉi […] ĉion, kion ili povis kapti en tiuj lastaj momentoj [21]; konsilu al la kredantinoj turni la okulojn for de tento kaj konservi la ĉaston [22]; ŝi plaĉis al liaj okuloj (li ekamis ŝin); Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo [23]; okuloj estas pli grandaj ol la ventro (preni el plado pli, ol kiom oni povas manĝi) PrV ; de l' koro spegulo estas la okulo PrV ; ne iru okuloj super la frunton PrV ; (ne tro fieru) timo havas grandajn okulojn (gravigas ĉion) PrV ; tuta jam sata, sed okulo malsatas PrV .
afrikanse:
oog
albane:
sy
amhare:
አይን
angle:
eye
arabe:
العين
armene:
աչքի
azerbajĝane:
göz
beloruse:
вока
bengale:
চোখ
birme:
မျက်စိ
bretone:
lagad
bulgare:
око
ĉeĥe:
oko, očko, pupen (rostliny)
ĉine:
眼帘 [yǎnlián], 眼簾 [yǎnlián], 眼目 [yǎnmù], 目 [mù], 眼 [yǎn], 眼睛 [yǎnjing], 眼圈 [yǎnquān]
dane:
øje
estone:
silma
eŭske:
begi
filipine:
mata
france:
œil
galege:
ollo
germane:
Auge 3. Blick
greke:
μάτι
guĝarate:
આંખ
haitie:
je
haŭse:
ido
hinde:
आंख
hispane:
ojo
hungare:
szem ŝuti polvon en la ~ojn: port hint a szemébe. ne kredu al orelo, kredu al ~o: csak azt hidd, amit szemeddel látsz. de l' koro spegulo estas la ~o: a szem a lélek tükre.
igbe:
anya
indonezie:
mata
irlande:
súl
islande:
auga
itale:
occhio
japane:
[もく]
jave:
mripat
jide:
אויג
jorube:
oju
kanare:
ಕಣ್ಣಿನ
kartvele:
თვალის
kazaĥe:
көз
kimre:
llygad
kirgize:
көз
kmere:
ភ្នែក
koree:
korsike:
ochju
kose:
iliso
kroate:
oko
kurde:
çav
latine:
oculus
latve:
acs
laŭe:
ຕາ
litove:
akių
makedone:
око
malagase:
maso
malaje:
mata
malajalame:
കണ്ണ്
malte:
għajn
maorie:
kanohi
marate:
डोळा
monge:
qhov muag
mongole:
нүдний
nederlande:
oog
nepale:
आँखा
njanĝe:
diso
okcidentfrise:
each
panĝabe:
ਅੱਖ
paŝtue:
د سترګو
pole:
oko
portugale:
olho
ruande:
ijisho
rumane:
ochi
ruse:
глаз, око
samoe:
mata
sinde:
اک
sinhale:
ඇස
skotgaele:
shùil
slovake:
očko, pupeň
slovene:
oči
somale:
indhaha
ŝone:
ziso
sote:
leihlo la
sunde:
soca
svahile:
jicho
svede:
öga
taĝike:
чашм
taje:
ตา
tamile:
கண்
tatare:
күз
telugue:
కంటి
tibete:
མིག་
tokipone:
oko, lukin
turke:
göz
ukraine:
очей
urdue:
آنکھ
uzbeke:
ko’z
vjetname:
mắt
volapuke:
log
zulue:
iso

okula

Rilata al okulo: okula malsano, kuracisto, medikamento; blankaĵo okula vidiĝas [24]; en momento, en okula ekmovo [25]; la okula iriso, kovranta la pupilon [26]; niaj buŝ-al-buŝaj scioj kaj okulaj atestoj estas tiom fidindaj […ke apenaŭ] vi esprimas eĉ la plej malgrandan dubon pri ies ajn aserto [27].
angle:
ocular
beloruse:
вочны
bretone:
-lagad
bulgare:
очен
ĉeĥe:
optický, očitý, oční, zrakový
france:
oculaire
germane:
Augen-
greke:
οφθαλμικός
hispane:
ocular
hungare:
szem-
indonezie:
okuler
itale:
oculare, ottico (agg.), oculistico, oftalmico
japane:
目の [めの]
nederlande:
oog-
pole:
oczny
portugale:
ocular
ruse:
глазной
slovake:
očný
tokipone:
oko, lukin
ukraine:
очний

okuli, okulumi

(ntr)
(komune) Rigardi iel videble aŭ insiste, ekzemple pro deziro: li okulumis al la giganto [28]; li kun intereso okulumis tien kaj reen tra la kampoj [29]; ŝi ekfiksis la rigardon kaj malvarme okulis la knabon [30]; [li] okulumis ilin kun esplora kaj demanda mieno [31]; Joĉjo okulis al la horloĝo, kaj direktis al Stefano rigardon signifoplenan [32]; Onklo ofte ĉi lokon kaj pordon okulis, ⫽ Kvazaŭ certa pri ies veno, ĝin postulis [33]. VD:palpebrumi
angle:
ogle
beloruse:
вылупляцца, вытарэшчвацца
bretone:
ober lagadenn
ĉeĥe:
koukat, vyvalovat oči
ĉine:
[miǎn], 流眄 [liúmiǎn], 瞟 [piǎo]
france:
lorgner, loucher sur, zyeuter
germane:
äugen
hispane:
ojear, echar un vistazo
hungare:
kacsint, szemez
indonezie:
menjeling, mengerling
itale:
fissare (guardare), guardare (con espressione o fissamente), occhieggiare, addocchiare
japane:
目をそそぐ [めをそそぐ], 目をやる [めをやる]
nederlande:
lonken
pole:
zerkać
ruse:
глазеть, таращиться
slovake:
civieť, okáliť, vyvaľovať oči, zízať
ukraine:
щепити брунькою/вічком

okulegi

(komune) Rigardadi per insistaj, grandigitaj okuloj: li sidis sur verando el onda lado, tenis en la dikaj fingroj glason el dika vitro kaj trinkis kaj kraĉis kaj okulegis el sub la tufaj brovoj la flavajn magrajn kokinojn [34].
ĉeĥe:
civět
ĉine:
[piǎo]
france:
zyeuter
slovake:
civieť

okulisto

MED Okulkuracisto: li malfermis akceptejon kiel okulisto [35]; lia persona aŭtoritato de okulisto neniel povis imponi la mondon sciencan [36]; la okulisto ĉiam diradas, ke mi havas nenormale larĝan vidkampon [37]. VD:oftalmologo, optikisto
35. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
36. Ernest Drezen: Zamenhof, Eventuala rolo de sciencaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj en akcepto de Lingvo Internacia
37. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 11
angle:
oculist, ophthamologist
beloruse:
акуліст, афтальмоляг
bretone:
lagadour
bulgare:
очен лекар
ĉeĥe:
oftalmolog, okulista, oční lékař
ĉine:
眼科医生 [yǎnkēyīshēng], 眼科醫生 [yǎnkēyīshēng], 眼科医师 [yǎnkēyīshī], 眼科醫師 [yǎnkēyīshī]
france:
oculiste, ophtalmologiste
germane:
Augenarzt
greke:
οφθαλμίατρος
hispane:
oculista, oftalmólogo
hungare:
szemész, szemorvos
indonezie:
dokter mata, okulis, oftalmolog
itale:
oculista
japane:
眼科医 [がんかい]
nederlande:
oogarts, opticien, oftalmoloog
pole:
okulista
portugale:
oculista, oftalmologista
ruse:
окулист, офтальмолог
slovake:
očný lekár
svede:
ögonläkare, oftalmolog
ukraine:
окуліст, офтальмолог

akrokula, akraokula

Havanta akrajn okulojn, tio estas tre bonan vidpovon: pafarkon ili sciis bone utiligi, ĉar ili estis akrokulaj [38]; mi aspektas kiel vera husaroficiro! kaj tion rimarkas ankaŭ akraokula tajloro [39].
38. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
39. A. Salga, trad. J. Horvath: Esperiganto, 2020
beloruse:
вастравокі
ĉine:
眼快 [yǎnkuài]
france:
ayant un œil de lynx
germane:
scharfäugig
indonezie:
bermata tajam

proprokule, propraokule

Vidante mem, ĉeestante mem: mi mem iris tien kaj proprokule vidis [40]; mi vidis propraokule la deputiton Lukavsky [41].
40. C. Piron: Tien, 1997
41. K. Ĉapek, trad. M. Malovec: Laŭdo de ĵurnaloj, La Ondo de Esperanto, 2000:6 (68)
beloruse:
на ўласныя вочы
bulgare:
със собствени очи
ĉine:
亲眼 [qīnyǎn], 親眼 [qīnyǎn], 目睹 [mùdǔ]
france:
de ses propres yeux
germane:
mit eigenen Augen
hispane:
con los propios ojos
hungare:
saját szemével
indonezie:
dgn mata kepala sendiri
itale:
con i propri occhi, di persona
japane:
自分自身の目で [じぶんじしんのめで]
nederlande:
oog: met eigen ogen

unuokula

Havanta nur unu okulon, aŭ nur unu funkciantan okulon: estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro [42]; li estis kompatinda, lama kaj unuokula kriplulo, nekapabla fari regulan laboron [43]; kelkaj […] per sia unuokula fanatikeco rapide forpelas la aŭskultantaron [44]. VD:blinda, straba
42. La Nova Testamento, Mateo 18:9
43. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
44. La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102)
angle:
one-eyed
beloruse:
аднавокі
bretone:
born (ag.)
bulgare:
едноок
ĉine:
独眼 [dúyǎn], 獨眼 [dúyǎn]
france:
borgne
germane:
einäugig
hispane:
tuerto
hungare:
félszemű
indonezie:
bermata satu
itale:
monocolo (agg.), cieco da un occhio, guercio (cieco da un occhio)
japane:
片目の [かための], 隻眼の [せきがんの], 単眼の [たんがんの]
nederlande:
met één oog, eenogig
pole:
jednooki
ruse:
одноглазый
svede:
enögd
tokipone:
pi oko wan
ukraine:
одноокий, з одним оком

okulglobo

ANA Globo formita de la okulo kaj enprofundigita en la okulkavo: rigardu liajn manojn, liajn piedojn, liajn suprenturnitajn okulglobojn [45]; li turnis al Jeŝua la inflamajn okulglobojn kun ilia ruĝiĝinta vejnaro [46]; ŝi tiel kokete […] palpebrumas per la kolorigitaj okulharoj kaj tikas per la substrekitaj okulgloboj al mi, ke estas vera plezuro [47]; li rulis siajn rubenruĝajn okulglobojn [48].
45. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
46. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
47. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 44
48. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
angle:
eyeball
beloruse:
вочны яблык
bulgare:
очна ябълка
ĉeĥe:
oční bulva
ĉine:
眼珠子 [yǎnzhūzi], 眼球 [yǎnqiú], 睛 [jīng], 眼珠 [yǎnzhū], 眼珠儿 [yǎnzhūr], 眼珠兒 [yǎnzhūr]
france:
globe oculaire
germane:
Augapfel
hispane:
globo ocular
hungare:
szemgolyó
indonezie:
bola mata
itale:
globo oculare
japane:
眼球 [がんきゅう]
nederlande:
oogbal
pole:
gałka oczna
portugale:
globo ocular
ruse:
глазное яблоко
slovake:
očná buľva
ukraine:
очне яблуко

okullenso

ANA Natura lenso, lokita en okulglobo kaj destinata por formi optikan bildon sur la retino.
angle:
lens
beloruse:
крышталік, крышталёк
bretone:
gwerenn al lagad
bulgare:
очна леща
ĉeĥe:
oční čočka
france:
cristallin
germane:
Augenlinse
hispane:
cristalino
hungare:
szemlencse
indonezie:
kristalin, lensa mata
itale:
cristalino
japane:
水晶体 [すいしょうたい]
nederlande:
ooglens
portugale:
cristalino
rumane:
cristalin
ruse:
хрусталик
slovake:
očná šošovka
ukraine:
кришталик

okulmezure

Kiel oni povas mezuri sen aparatoj: mi okulmezuras ŝin, sen rigardi [49]; realisme okulmezuri la vaston de niaj librobretoj [50].
beloruse:
на вока
bretone:
a-wel-dremm
bulgare:
на око
ĉeĥe:
od oka, odhadem
france:
à vue d'œil
germane:
nach Augenmaß
hispane:
a ojo
hungare:
szemmértékkel
itale:
ad occhio
japane:
目測で [もくそくで], 目分量で [めぶんりょうで]
nederlande:
met het blote oog
pole:
na oko
ruse:
на глаз
slovake:
od oka, podľa oka
svede:
med ögonmått
ukraine:
на око

kunmetita okulo, faceta okulo, kompleksa okulo

ZOO Okulo, kian havas artropodoj, konsistanta el multaj interapudaj lumsensiloj: tiun malavantaĝon ili egalige kompensas per ĉ. 5000 malgrandaj ĉelarforme aranĝitaj okuloj, nomataj facetaj aŭ kompleksaj okuloj, kiuj kunmetas la bildon mozaike [51]; la avantaĝoj de kunmetitaj okuloj estas ke ili facile detektas moviĝon kaj ke oni povas havi tre grandan vidkampon [52].
51. -: Malfacila muŝkaptado, Scienca Revuo, 2008:4
52. F. van Hertrooij : La reĝo de la maro, Scivolemo, 2017-07-12
angle:
compound eye
beloruse:
складанае вока
ĉine:
复眼 [fùyǎn], 複眼 [fùyǎn]
france:
œil à facettes, œil composé
germane:
Komplexauge
indonezie:
mata majemuk

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~lenso: Mankas dua fontindiko.
~lenso: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.