*okul/o UV *okulo serĉi 'okulo' [okul.0o] 1.[okul.0o.ANA] Organo de la vidkapablo: ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel malgaje [1]; sablero enfalis en mian okulon [2]; vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo [3]? subite estis, kvazaŭ mi rigardus min per la okuloj de aliaj homoj [4]; [li] donas signojn per la okuloj [5]; kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon [6]; okulon pro okulo, denton pro dento (egala repago) [7]; (figure) kiu tro alten rigardon direktas tiu tre baldaŭ okulojn difektas (ambiciulo malsukcesos) PrV . homa okulo CC-BY-SA-2.5 [8] 2.[okul.0o.FIG] (figure) Tiu sama organo, konsiderata kiel ilo de atento kaj intereso: en la okuloj de gepatroj ĉio ĉe la infanoj estas ja bone alaspekta [9]; Ĝoja direktis al li scivolajn okulojn [10]; li efektive kuris al la pordo kaj […] renkontiĝis okulo al okulo (vizaĝo al vizaĝo, vidalvide) kun Mario Marta ; la okuloj de la maljunulino fermiĝis, kaj antaŭ la okuloj de ŝia animo malfermiĝis la vido en la kaŝitaĵon [11]; la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la Eternulo [12]; li deĵoru sub la akraj okuloj de bonaj homoj [13]; ju pli ĝi rakontis, des pli vive ĉio al ĝi mem stariĝis antaŭ la okuloj (en la imago) [14]; tio malfermis la okulojn de multaj (forigis la iluziojn kaj montris la realon, vd vualo) [15]; la malindeco de miaj revoj staras antaŭ miaj internaj okuloj [16]; en nia movado observeblas tiuj tendencoj, […] foje radikalaj, sed mi ne kuraĝas fermi la okulojn kaj diri, ke nenio okazas [17]; la pliboneco de Esperanto […] falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo [18]; tiu ĉi laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon [19]; la dramo priskribas tiun socion per la okuloj de raŭmisto [20]; ŝuti polvon en la okulojn (polvo) PrV ; iafoje oni devas okulon fermeti (ne esti tro severa) PrV ; ne kredu al orelo, kredu al okulo (ne onidiron, sed propran rimarkon) PrV ; okulo de mastro (kontrolo de interesato) pli [efikas] ol beno de pastro PrV ; for de l' okuloj, for de la koro PrV ; teni la okulojn en streĉo PrV . 3.[okul.0o.rigardo] (figure) Tiu organo, konsiderata kiel esprimanta diversajn animajn sentojn: rigardi iun per enviema, malama, voluptema okulo; per la okuloj avide ensuĉi […] ĉion, kion ili povis kapti en tiuj lastaj momentoj [21]; konsilu al la kredantinoj turni la okulojn for de tento kaj konservi la ĉaston [22]; ŝi plaĉis al liaj okuloj (li ekamis ŝin); Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo [23]; okuloj estas pli grandaj ol la ventro (preni el plado pli, ol kiom oni povas manĝi) PrV ; de l' koro spegulo estas la okulo PrV ; ne iru okuloj super la frunton PrV ; (ne tro fieru) timo havas grandajn okulojn (gravigas ĉion) PrV ; tuta jam sata, sed okulo malsatas PrV . 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 413. La Nova Testamento, Luko 6:414. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:136. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:107. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:248. Petr Novák: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Eye_iris.jpg9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo10. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 2811. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:713. Monato, Franz-Georg Rössler: Honorsoldulo, 201214. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV17. La Ondo de Esperanto, 2000, No 2 (64)18. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI19. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V20. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)21. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 2122. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika, 200723. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:8 afrikanse: oog albane: sy amhare: አይን angle: eye arabe: العين armene: աչքի azerbajĝane: göz beloruse: вока bengale: চোখ birme: မျက်စိ bretone: lagad bulgare: око ĉeĥe: oko, očko, pupen (rostliny) ĉine: 眼帘 [yǎnlián], 眼簾 [yǎnlián], 眼目 [yǎnmù], 目 [mù], 眼 [yǎn], 眼睛 [yǎnjing], 眼圈 [yǎnquān] dane: øje estone: silma eŭske: begi filipine: mata france: œil galege: ollo germane: Auge 3. Blick greke: μάτι guĝarate: આંખ haitie: je haŭse: ido hinde: आंख hispane: ojo hungare: szem ŝuti polvon en la ~ojn: port hint a szemébe. ne kredu al orelo, kredu al ~o: csak azt hidd, amit szemeddel látsz. de l' koro spegulo estas la ~o: a szem a lélek tükre. igbe: anya indonezie: mata irlande: súl islande: auga itale: occhio japane: 目 [もく] jave: mripat jide: אויג jorube: oju kanare: ಕಣ್ಣಿನ kartvele: თვალის kazaĥe: көз kimre: llygad kirgize: көз kmere: ភ្នែក koree: 눈 korsike: ochju kose: iliso kroate: oko kurde: çav latine: oculus latve: acs laŭe: ຕາ litove: akių makedone: око malagase: maso malaje: mata malajalame: കണ്ണ് malte: għajn maorie: kanohi marate: डोळा monge: qhov muag mongole: нүдний nederlande: oog nepale: आँखा njanĝe: diso okcidentfrise: each panĝabe: ਅੱਖ paŝtue: د سترګو pole: oko portugale: olho ruande: ijisho rumane: ochi ruse: глаз, око samoe: mata sinde: اک sinhale: ඇස skotgaele: shùil slovake: očko, pupeň slovene: oči somale: indhaha ŝone: ziso sote: leihlo la sunde: soca svahile: jicho svede: öga taĝike: чашм taje: ตา tamile: கண் tatare: күз telugue: కంటి tibete: མིག་ tokipone: oko, lukin turke: göz ukraine: очей urdue: آنکھ uzbeke: ko’z vjetname: mắt volapuke: log zulue: iso okulaserĉi 'okula' [okul.0a] [okul.0a.ANA] Rilata al okulo: okula malsano, kuracisto, medikamento; blankaĵo okula vidiĝas [24]; en momento, en okula ekmovo [25]; la okula iriso, kovranta la pupilon [26]; niaj buŝ-al-buŝaj scioj kaj okulaj atestoj estas tiom fidindaj […ke apenaŭ] vi esprimas eĉ la plej malgrandan dubon pri ies ajn aserto [27]. 24. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XI.25. La Nova Testamento, I. Korintanoj 15:5226. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 200527. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Scienco angle: ocular beloruse: вочны bretone: -lagad bulgare: очен ĉeĥe: optický, očitý, oční, zrakový france: oculaire germane: Augen- greke: οφθαλμικός hispane: ocular hungare: szem- indonezie: okuler itale: oculare, ottico (agg.), oculistico, oftalmico japane: 目の [めの] nederlande: oog- pole: oczny portugale: ocular ruse: глазной slovake: očný tokipone: oko, lukin ukraine: очний okuli, okulumiserĉi 'okuli' serĉi 'okulumi' [okul.0i] (ntr) [okul.0i.KOMUNE] (komune) Rigardi iel videble aŭ insiste, ekzemple pro deziro: li okulumis al la giganto [28]; li kun intereso okulumis tien kaj reen tra la kampoj [29]; ŝi ekfiksis la rigardon kaj malvarme okulis la knabon [30]; [li] okulumis ilin kun esplora kaj demanda mieno [31]; Joĉjo okulis al la horloĝo, kaj direktis al Stefano rigardon signifoplenan [32]; Onklo ofte ĉi lokon kaj pordon okulis, ⫽ Kvazaŭ certa pri ies veno, ĝin postulis [33]. palpebrumi 28. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto29. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo30. I. Asztalos: Kiel malfacile estas sekreti la amon, Nica Literatura Revuo, 1958-05 ĝis 06, numero 3/5, p. 180-186a31. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto32. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1433. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I. angle: ogle beloruse: вылупляцца, вытарэшчвацца bretone: ober lagadenn ĉeĥe: koukat, vyvalovat oči ĉine: 眄 [miǎn], 流眄 [liúmiǎn], 瞟 [piǎo] france: lorgner, loucher sur, zyeuter germane: äugen hispane: ojear, echar un vistazo hungare: kacsint, szemez indonezie: menjeling, mengerling itale: fissare (guardare), guardare (con espressione o fissamente), occhieggiare, addocchiare japane: 目をそそぐ [めをそそぐ], 目をやる [めをやる] nederlande: lonken pole: zerkać ruse: глазеть, таращиться slovake: civieť, okáliť, vyvaľovať oči, zízať ukraine: щепити брунькою/вічком okulegiserĉi 'okulegi' [okul.0egi] [okul.0egi.KOMUNE] (komune) Rigardadi per insistaj, grandigitaj okuloj: li sidis sur verando el onda lado, tenis en la dikaj fingroj glason el dika vitro kaj trinkis kaj kraĉis kaj okulegis el sub la tufaj brovoj la flavajn magrajn kokinojn [34]. 34. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 1a beloruse: вылупляцца, лупіць вочы ĉeĥe: civět ĉine: 瞟 [piǎo] france: zyeuter slovake: civieť okulistoserĉi 'okulisto' [okul.0isto] [okul.0isto.MED] Okulkuracisto: li malfermis akceptejon kiel okulisto [35]; lia persona aŭtoritato de okulisto neniel povis imponi la mondon sciencan [36]; la okulisto ĉiam diradas, ke mi havas nenormale larĝan vidkampon [37]. oftalmologo, optikisto 35. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof36. Ernest Drezen: Zamenhof, Eventuala rolo de sciencaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj en akcepto de Lingvo Internacia37. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 11 angle: oculist, ophthamologist beloruse: акуліст, афтальмоляг bretone: lagadour bulgare: очен лекар ĉeĥe: oftalmolog, okulista, oční lékař ĉine: 眼科医生 [yǎnkēyīshēng], 眼科醫生 [yǎnkēyīshēng], 眼科医师 [yǎnkēyīshī], 眼科醫師 [yǎnkēyīshī] france: oculiste, ophtalmologiste germane: Augenarzt greke: οφθαλμίατρος hispane: oculista, oftalmólogo hungare: szemész, szemorvos indonezie: dokter mata, okulis, oftalmolog itale: oculista japane: 眼科医 [がんかい] nederlande: oogarts, opticien, oftalmoloog pole: okulista portugale: oculista, oftalmologista ruse: окулист, офтальмолог slovake: očný lekár svede: ögonläkare, oftalmolog ukraine: окуліст, офтальмолог akrokula, akraokula serĉi 'akrokula' serĉi 'akraokula' [okul.akr0a] [okul.akr0a.KOMUNE] Havanta akrajn okulojn, tio estas tre bonan vidpovon: pafarkon ili sciis bone utiligi, ĉar ili estis akrokulaj [38]; mi aspektas kiel vera husaroficiro! kaj tion rimarkas ankaŭ akraokula tajloro [39]. 38. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 200539. A. Salga, trad. J. Horvath: Esperiganto, 2020 beloruse: вастравокі ĉine: 眼快 [yǎnkuài] france: ayant un œil de lynx germane: scharfäugig indonezie: bermata tajam proprokule, propraokuleserĉi 'proprokule' serĉi 'propraokule' [okul.propr0e] [okul.propr0e.ateste] Vidante mem, ĉeestante mem: mi mem iris tien kaj proprokule vidis [40]; mi vidis propraokule la deputiton Lukavsky [41]. 40. C. Piron: Tien, 199741. K. Ĉapek, trad. M. Malovec: Laŭdo de ĵurnaloj, La Ondo de Esperanto, 2000:6 (68) beloruse: на ўласныя вочы bulgare: със собствени очи ĉine: 亲眼 [qīnyǎn], 親眼 [qīnyǎn], 目睹 [mùdǔ] france: de ses propres yeux germane: mit eigenen Augen hispane: con los propios ojos hungare: saját szemével indonezie: dgn mata kepala sendiri itale: con i propri occhi, di persona japane: 自分自身の目で [じぶんじしんのめで] nederlande: oog: met eigen ogen unuokulaserĉi 'unuokula' [okul.unu0a] [okul.unu0a.KOMUNE] Havanta nur unu okulon, aŭ nur unu funkciantan okulon: estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro [42]; li estis kompatinda, lama kaj unuokula kriplulo, nekapabla fari regulan laboron [43]; kelkaj […] per sia unuokula fanatikeco rapide forpelas la aŭskultantaron [44]. blinda, straba 42. La Nova Testamento, Mateo 18:943. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria44. La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102) angle: one-eyed beloruse: аднавокі bretone: born (ag.) bulgare: едноок ĉine: 独眼 [dúyǎn], 獨眼 [dúyǎn] france: borgne germane: einäugig hispane: tuerto hungare: félszemű indonezie: bermata satu itale: monocolo (agg.), cieco da un occhio, guercio (cieco da un occhio) japane: 片目の [かための], 隻眼の [せきがんの], 単眼の [たんがんの] nederlande: met één oog, eenogig pole: jednooki ruse: одноглазый svede: enögd tokipone: pi oko wan ukraine: одноокий, з одним оком okulgloboserĉi 'okulglobo' [okul.0globo] Globo formita de la okulo kaj enprofundigita en la okulkavo: rigardu liajn manojn, liajn piedojn, liajn suprenturnitajn okulglobojn [45]; li turnis al Jeŝua la inflamajn okulglobojn kun ilia ruĝiĝinta vejnaro [46]; ŝi tiel kokete […] palpebrumas per la kolorigitaj okulharoj kaj tikas per la substrekitaj okulgloboj al mi, ke estas vera plezuro [47]; li rulis siajn rubenruĝajn okulglobojn [48]. 45. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI46. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 247. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 4448. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto angle: eyeball beloruse: вочны яблык bulgare: очна ябълка ĉeĥe: oční bulva ĉine: 眼珠子 [yǎnzhūzi], 眼球 [yǎnqiú], 睛 [jīng], 眼珠 [yǎnzhū], 眼珠儿 [yǎnzhūr], 眼珠兒 [yǎnzhūr] france: globe oculaire germane: Augapfel hispane: globo ocular hungare: szemgolyó indonezie: bola mata itale: globo oculare japane: 眼球 [がんきゅう] nederlande: oogbal pole: gałka oczna portugale: globo ocular ruse: глазное яблоко slovake: očná buľva ukraine: очне яблуко okullensoserĉi 'okullenso' [okul.0lenso] Natura lenso, lokita en okulglobo kaj destinata por formi optikan bildon sur la retino. angle: lens beloruse: крышталік, крышталёк bretone: gwerenn al lagad bulgare: очна леща ĉeĥe: oční čočka france: cristallin germane: Augenlinse hispane: cristalino hungare: szemlencse indonezie: kristalin, lensa mata itale: cristalino japane: 水晶体 [すいしょうたい] nederlande: ooglens portugale: cristalino rumane: cristalin ruse: хрусталик slovake: očná šošovka ukraine: кришталик okulmezureserĉi 'okulmezure' [okul.0mezure] Kiel oni povas mezuri sen aparatoj: mi okulmezuras ŝin, sen rigardi [49]; realisme okulmezuri la vaston de niaj librobretoj [50]. 49. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo50. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Tiel la mondo... beloruse: на вока bretone: a-wel-dremm bulgare: на око ĉeĥe: od oka, odhadem france: à vue d'œil germane: nach Augenmaß hispane: a ojo hungare: szemmértékkel itale: ad occhio japane: 目測で [もくそくで], 目分量で [めぶんりょうで] nederlande: met het blote oog pole: na oko ruse: на глаз slovake: od oka, podľa oka svede: med ögonmått ukraine: на око kunmetita okulo, faceta okulo, kompleksa okulo serĉi 'kunmetita okulo' serĉi 'faceta okulo' [okul.kunmetita0o] [okul.kunmetita0o.ZOO] Okulo, kian havas artropodoj, konsistanta el multaj interapudaj lumsensiloj: tiun malavantaĝon ili egalige kompensas per ĉ. 5000 malgrandaj ĉelarforme aranĝitaj okuloj, nomataj facetaj aŭ kompleksaj okuloj, kiuj kunmetas la bildon mozaike [51]; la avantaĝoj de kunmetitaj okuloj estas ke ili facile detektas moviĝon kaj ke oni povas havi tre grandan vidkampon [52]. 51. -: Malfacila muŝkaptado, Scienca Revuo, 2008:452. F. van Hertrooij : La reĝo de la maro, Scivolemo, 2017-07-12 angle: compound eye beloruse: складанае вока ĉine: 复眼 [fùyǎn], 複眼 [fùyǎn] france: œil à facettes, œil composé germane: Komplexauge indonezie: mata majemuk administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto. ~lenso: Mankas dua fontindiko. ~lenso: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.