*17naiv/a PV

*naiva

Tre fidema, ne jam spertinte malbonon; facile trompebla: naiva knabino; naiva respondo, rakonto, desegnaĵo; li estas nelerta kaj naiva provincano [1]; ne ekzistas naiva vulpo PrV ; naiva entuziasmo [2]; naivaj iluzioj; [ŝi] rigardis la kuradantan struton, vidis […] ĝian naivan ĝojon ĉe la vido de sia propra granda ombro sur la blanka lunlumita muro [3]; naiva, senprudenta kolombo [4]; dank' al siaj naiva kredo kaj impresiĝemo la infanoj ne sole legas la rakontojn, sed vivas kun la herooj de la fabeloj [5]; naiva espero: ŝajnis al li, ke ĉar li ne konas la lokon, neniu ĝin konas, neniu venos tien [6]; tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si Marta ; en tiu tempo tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj EE ; ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro Marta ; vi dancas, vi saltas […] kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj Hamlet ; idilio same naiva kiel la fabeloj pri amo de la paŝtisto IK .
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 7:11
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
angle:
naive, artless, ingenuous, innocent, natural, simple, unaffected, unsophisticated
beloruse:
наіўны
ĉeĥe:
bláhový, naivní, prostoduchý
ĉine:
素朴 [sùpǔ], 素樸 [sùpǔ], 天真 [tiānzhēn], 涉世未深 [shèshìwèishēn]
france:
ingénu, naïf, simple (naïf)
germane:
unbefangen, unschuldig, naiv, einfältig, blauäugig, harmlos, töricht, kindlich (naiv), ursprünglich
hispane:
ingenuo, inocente, cándido, ingenua, cándida
hungare:
naív, gyanútlan, természetes, mesterkéletlen
japane:
素朴な [そぼくな], 無邪気な [むじゃきな], うぶな, 世間知らずの [せけんしらずの], 愚直な [ぐちょくな]
katalune:
ingenu, càndid, innocent, sincer
nederlande:
naïef
pole:
naiwny, łatwowierny
portugale:
inocente, ingênuo
rumane:
credul
ruse:
наивный, простодушный
slovake:
naivný
svede:
naiv, barnslig
turke:
Saf, deneyimsiz, sade, doğal
ukraine:
наївний, простодушний

*naive

En naiva maniero, pro naiveco: la malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi [7]; la patrino demandadis ĉiam tiel same vigle, senĝene kaj naive kiel ĉe la unua renkontiĝo [8]; ni naive esperas, ke […] [9].
beloruse:
наіўна
japane:
無邪気に [むじゃきに], ばか正直に [ばかしょうじきに]
pole:
naiwnie
rumane:
naiv

naivi

Sinteni, agi, paroli naive: ne naivu, karulo [10]; ankaŭ ni en riĉa Eŭropo naivas rilate al la gravegaj ekonomiaj problemoj [11]; iufoje malfacilas scii, ĉu li ironias aŭ naivas [12].
angle:
to be naive
beloruse:
быць наіўным, праяўляць наіўнасьць
france:
être naïf
hispane:
ser ingenuo
pole:
być naiwnym
rumane:
fi naiv

naiveco

Karaktero de homo naiva: mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon [13]; ĉiu, kiu pekis pro eraro aŭ pro naiveco [14]; sur lia vizaĝo oni povis legi esprimon de scivola naiveco [15]; ĉu lingvo internacia estas bezona ‐ tiu ĉi demando per sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj EE ; ŝi venis el regiono, en kiu regas […] naiveco kaj nenionsciado Marta ; naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda VivZam .
beloruse:
наіўнасьць
ĉine:
无知 [wúzhī], 無知 [wúzhī], 孩子气 [háiziqì], 孩子氣 [háiziqì], 无害 [wúhài], 無害 [wúhài]
germane:
Naivität, Blauäugikeit, Einfalt, Torheit, Unschuld
japane:
素朴さ [そぼくさ], 無邪気さ [むじゃきさ], 世間知らず [せけんしらず], ばか正直 [バカしょうじき]
pole:
naiwność
rumane:
naivitate
ukraine:
наївність

naivega

Tronaiva, stultete naiva: [li] iris naivega al Varsovio kaj revenis paranoja [16].
16. Monato, Jens S. Larsen: Posedenda libraĉo
angle:
green, silly
beloruse:
вельмі наіўны
ĉeĥe:
velmi naivní
ĉine:
軟耳朵 [ruǎněrduo], 软耳朵 [ruǎněrduo], 可欺 [kěqī]
france:
crédule, niais
germane:
einfältig, leichtgläubig, ziemlich naiv
hungare:
együgyű, hiszékeny, balga
japane:
ばか正直な [ばかしょうじきな]
katalune:
ximple, beneit
nederlande:
lichtgelovig, goedgelovig
pole:
bardzo naiwny
rumane:
foarte naiv
slovake:
veľmi naivný
ukraine:
дурний

naivulo

Homo naiva, tro kredema, ne tute prudenta: mi vidis inter la naivuloj, mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan [17]; naivulo kredas ĉiun vorton, sed saĝulo estas atenta pri sia vojo [18]; prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas, sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas [19]; per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj [20]; naivulo […] havante du bonajn okulojn, intence falis super ŝtono kaj vundis al si la kapon LR; naivulinetoj [21].
angle:
gullible person, ingenue
beloruse:
наіўны чалавек
ĉeĥe:
dětina, hlupák, naiva, prosťáček
france:
benêt (subst.), bêta (subst.)
germane:
Simplizissimus, Einfaltspinsel, Tor
hispane:
ingenuo (persona)
japane:
無邪気な人 [むじゃきなじん], うぶな人 [うぶなじん]
pole:
naiwniak, żółtodziób
rumane:
fraier, mucos
slovake:
hlupák, naivný človek
ukraine:
наївна/простодушна людина, простак

naivismo

BELA Pentrarta stilo de neakademiaj artistoj, ofte prezentanta detalajn bildojn de vilaĝaj scenoj aŭ pejzaĝoj, kun nelerta desegno kaj brilaj koloroj: Milan Ohnisko ‐ lia poezio estas kombino de naivismo uzanta vortludojn por atingi raciajn kulminojn kaj de novdekadenca kompreno por tragediismo kaj donkiĥotismo [22].
angle:
naivism
beloruse:
наіўнае мастацтва
france:
art naïf
germane:
naive Kunst
hungare:
naívművészet
katalune:
art naïf
nederlande:
naïeve kunst
pole:
naiwizm
rumane:
naivism
ruse:
наивное искусство

administraj notoj