1profil/o PV profiloserĉi 'profilo' [profil.0o] 1.[profil.0o.vizagxo] Aspekto de vizaĝo flanke rigardata: leona korpo, grandega kapo […] kvazaŭ homa profilo [1]; eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun maldikaj lipoj [2]; du turnojsaj monfuntoj, markitaj per la profilo de Karlo IXa [3]; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo estis serioza Marta ; ĉiumomente ŝi kredis, ke nigra profilo (silueto) aperas malsupre de ŝia fenestro [4]. konturo 2.[profil.0o.sekco] Vertikala sekco de objekto: profilo de konstruo, listelo, topografio; T-profilo, U-profilo, V-profilo; astragalo […] estas modlura profilo komponita de duon-ronda surfaco ĉirkaŭita de du ebenaj tavoloj [5]. reliefo1 3.[profil.0o.ecaro] Karakteriza ecaro; formala priskribo de tia ecaro: 900 kilometra longeco, 26 000 altecmetroj, 14 etapoj ― ĉio ĉi estas akordigita al la profilo de bicikla montkonkurso kaj estas defio por ĉiu montbiciklisto [6]; ĉar mi havis ĝis nun aliajn projektojn verkistajn, mi kiel redaktoro de Leteroj en Monato tenis malaltan profilon pri tiu posteno [7]; la jurmedicinisto […] diris, ke lia psikologia profilo estas nekutima [8]; la ofteco de la kontroloj […] dependas de la propra riska profilo kaj de eventualaj simptomoj [9]; iuj statinoj de lasta generacio […] havas sekurec-profilon praktike egalan al tiu de placebo [10]; ĉiu gazeto havas siajn neripeteblajn profilon kaj fizionomion [11]; la regantaj politikistoj de Rusio dum la lasta tempo konstante serĉas eksterajn malamikojn, […] por altigi sian profilon [12]; Hungario devas prezenti laŭeble plej bonan profilon al la eŭropaj politikistoj [13]; ĉu tiuj lingvoj per si mem spegulas la kulturan kaj lingvan profilon de Ameriko [14]? fasono, formaĵo, ĥaraktero, manifestiĝo, trajtaro 4.[profil.0o.KOMP] Registritaj informoj pri uzanto de programo: oni kaŝu sian profilon de nekonatoj kaj evitu, ke programoj montru vian aktualan lokon [15]; Simonsen […] ĝisdatigis sian Fejsbuk-profilon per nova foto [16]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX2. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina5. Vikipedio, Astragalo (arkitekturo)6. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 207. Monato, Aimo Rantanen: Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto, 20048. Monato, Evgeni Georgiev: Postulataj: pli severaj punoj, 20069. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 201310. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 201311. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)12. Monato, Kalle Kniivilä: Monumenta krizo, 200713. Monato, Karlo Juhász: Nova vento, 201014. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 200915. Arono kaj Karlina: Radio Verda, RV161, 2010-03-1416. Monato, Roberto Pigro: Sen besto-testoj mi estus mortinta ..., 2014 angle: 1. profile 2. cross-sectional view beloruse: профіль bulgare: профил ĉeĥe: obrys, profil, průřez ĉine: 型材 [xíngcái], 侧写 [cèxiě], 側寫 [cèxiě], 侧影 [cèyǐng], 側影 [cèyǐng], 侧貌 [cèmào], 側貌 [cèmào], 档案资料 [dàngànzīliào], 檔案資料 [dàngànzīliào] france: profil germane: Profil 2. Schnitt (Profil), Querschnitt, Längsschnitt 3. Eckdaten hispane: perfil hungare: 1. arcél, profil 2. oldalnézet, keresztmetszet, metszetvonal, profil japane: 横顔 [よこがお], 縦断面 [じゅうだんめん], 側面 [そくめん], 輪郭 [りんかく] nederlande: profiel pole: profil portugale: perfil rumane: mulură ruse: профиль slovake: bokorys, profil svede: profil ukraine: профіль profile serĉi 'profile' [profil.0e] (pri vizaĝo) De la flanko: la personoj, kiuj interparolis en la salono […] estis turnitaj profile al la pordo Marta ; Vitalij observis ilin profile Metrop ; Ligia, kiu, turnita al ŝi profile, kun levita kapo kaj manoj, rigardis la ĉielon [17]. 17. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VIII beloruse: у профіль germane: im Profil nederlande: in profiel administraj notoj