silueto
- Formo klare kontrasta al la ĉirkaŭa fono kaj kies propra enhavo malpli klaras; tiaspeca desegno de profila vizaĝo, de homo, de aĵo: piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la […] dezerto [1]; li eĉ ne vidis la virinan silueton malantaŭ la vira figuro IK ; lia eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun maldikaj lipoj IK ; en neklara nebulo […] estis videblaj nur siluetoj Metrop ; la pluvego penetris ĝis la ostoj […] mi vagis ĉirkaŭ senbrue moviĝantaj siluetoj, stumblante Metrop ; ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn Metrop ; la firmamento iĝis violeta, la nigraj siluetoj de la cipresoj fariĝis ankoraŭ pli klaraj, ol dum la taga lumo QuV . konturo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- silhouette
- beloruse:
- сылюэт
- ĉeĥe:
- kontura, obrys, silueta
- ĉine:
- 輪廓 [lúnkuò], 轮廓 [lúnkuò], 侧影 [cèyǐng], 側影 [cèyǐng], 身影 [shēnyǐng], 剪影 [jiǎnyǐng], 輪廓線 [lúnkuòxiàn], 轮廓线 [lúnkuòxiàn], 人影 [rényǐng]
- france:
- silhouette
- germane:
- Umriss, Silhouette
- hungare:
- árnykép, árnyrajz, körvonal, sziluett
- itale:
- profilo (figura), sagoma (disegno), silhouette
- japane:
- シルエット, 輪郭 [りんかく], 影法師 [かげぼうし], 影絵 [かげえ]
- katalune:
- silueta
- nederlande:
- silhouet
- perse:
- ضدّنور، سیلوئت
- portugale:
- silhueta
- ruse:
- силуэт
- slovake:
- obrys, silueta
- ukraine:
- силует
silueti
siluetiĝi
(ntr)
- Aperi siluete: la loga surdula mondo, eble ĝis nun nekonata al la plimulto, siluetiĝos ĉe la ekrano de via komputilo [2].
2.
Monato, Roberto Pigro: Vortaro intuicia, horizonto
internacia, 2014
- beloruse:
- вырысоўвацца (сылюэтам)
- france:
- se découper sur (en silhouette)
- germane:
- sich als Silhouette abheben
- japane:
- シルエットが浮かぶ [しるえっとがうかぶ], 輪郭が映る [りんかくがうつる]