Aldoni tradukojn al ReVo:

3profan/i

profani

serĉi 'profani'
[profan.0i]
(tr)
1.
[profan.0i.REL]
REL Malsanktigi, malobservante la sanktecon de religiaĵoj: la pastroj en la templo profanas la sabaton [1]; ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon, sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon [2]; nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani, sed kio eliras el homo, tio profanas la homon [3]; li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis ĉi tiun sanktan lokon [4]; Ne profanu / Per furiozo kaj per mortigado / La templon de l’ diin’ Ifigenio . SIN:sakrileg(i)iVD:herezi, malĉastigi, malsanktigi, peki1
2.
[profan.0i.FIG]
(figure) Malrespekte misuzi: [respekte al] tiu silenta, sed solena kaj profunda sento [de interkompreniĝado] ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj [5]; mi estis jam preta iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon [6]; la skunka ĉapelo kaj la falva aŭtomato retrois al la apuda ĉambro jam profanita MMa . VD:kompromiti, korupti2, makuli
Rim.: La radiko aperas plurkaraktera: dum Zamenhof en MT enkondukis ĝin kiel transitiva en la senco ‚malsanktigi, malrespekti‘, Kabe uzis ĝin en la senco ‚homo neeklezia‘, fine malgraŭ la ambigueco de la tradukoj en Oficialaj Aldonoj 3 tiu sugestas la signifon ‚ekstereklezia (afero)‘. Laŭ tiu la Z-an sencon oni devus vortigi kiel ‚profanigi‘ kaj tiun de Kabe kiel ‚profanulo‘. Jen bela konfuzeto. Ni do sekvas la originan prezenton de PV kun la Z-a uzo unue. [WD]
1. La Nova Testamento, Mateo 12:5
2. La Nova Testamento, Mateo 15:11
3. La Nova Testamento, Marko 7:15
4. La Nova Testamento, La agoj 21:28
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
angle:
profane
beloruse:
1. апаганьваць, спаганьваць 2. прафанаваць
ĉeĥe:
profanovat, znesvětit
ĉine:
亵渎 [xièdú], 褻瀆 [xièdú], 亵黩 [xièdú], 褻黷 [xièdú]
france:
1. profaner 2. profaner (fig.), violer (fig.)
germane:
1. entweihen, brechen (rel. Vorschrift), missachten (rel. Vorschrift) 2. gering achten, despektieren, missachten
hispane:
profanar
hungare:
1. megszencségtelenít 2. bemocskol, profanizál
japane:
冒涜する [ぼうとくする], 汚す [よごす], 悪用する [あくようする], 踏みにじる [ふみにじる]
katalune:
profanar
nederlande:
onteren
pole:
bezcześcić, kalać, profanować
portugale:
2. profanar
ruse:
1. осквернять 2. профанировать
slovake:
profanovať, znesväcovať, zneucťovať
svede:
vanhelga
ukraine:
профанувати, оскверняти

3profana

serĉi 'profana'
[profan.0a]
1.
[profan.0a.civila]
Fremda al la sanktaĵoj kaj religiaj misteroj: Sinjoro […], mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran [7]; evitu profanajn babiladojn, ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco [8]. VD:sekulara
Rim.: Oni ne konfuzu tion kun „laika“. Io aŭ iu profana estas tute fremda al kulto; laika povas esti ekleziano (ekz-e, baptita kristano), kvankam ne konsekrita por sakramenti. Tamen ankaŭ diakono ne rajtas memstare sakramenti. [Sergio Pokrovskij]
2.
[profan.0a.sakrilegia]
Malrespektanta sanktaĵojn: kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj [9]; la leĝo ekzistas […] por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj [10]; (figure) [por] ampleksa antologio de plejparte malĉastaj anekdotoj […] la aŭtoro prunteprenas titolojn de konataj esperantaj artverkoj originalaj kaj tradukaj, […] tiaj profanaĵoj ne povus okazi sen literatura kulturo konata inter multaj legantoj LPl . VD:malpura, sakrilegia.
7. La Nova Testamento, La agoj 10:14
8. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:16
9. La Nova Testamento, Marko 7:2
10. La Nova Testamento, I. Timoteo 1:9
angle:
profane
beloruse:
паганы, прафанны
ĉeĥe:
nenáboženský, profánní, světský
ĉine:
世俗 [shìsú]
france:
1. profane
germane:
1. weltlich, säkular, heidnisch, gottlos 2. unrein (Religion)
hispane:
profano
hungare:
1. világi, profán 2. kegyeletsértő
japane:
宗教と無関係の [しゅうきょうとむかんけいの], 世俗的な [せぞくてきな], 神聖を汚す [しんせいをけがす], 冒涜的な [ぼうとくてきな]
katalune:
profà (adj.)
nederlande:
1. profaan 2. onterend
pole:
bezbożny, świecki
ruse:
1. профанный 2. нечестивый
slovake:
nenáboženský, profánny, svetský
ukraine:
неосвічений

profanado

serĉi 'profanado'
[profan.0ado]
Ago profani: temas pri profanado al profeto, do ago puninda [11]; tio signifas kompletan neniigon de la tombejo […] kaj profanadon de la rajtoj de la mortintoj [12].
11. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
12. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
angle:
profanation
beloruse:
апаганьваньне, прафанаваньне, прафанацыя
ĉeĥe:
profanace, znesvěcení
france:
profanation
germane:
Entweihung, Missachtung
hungare:
megszentségtelenítés, kegyeletsértés, profanizálás
japane:
神聖冒涜 [しんせいぼうとく], 不敬 [ふけい], 乱用 [らんよう], 悪用 [あくよう]
katalune:
profanació
nederlande:
onteren (zn.)
pole:
profanowanie, zbeszczeszczanie, znieważanie
ruse:
профанация
slovake:
profanácia, znesvätenie, zneuctenie
ukraine:
профанація, осквернення

profano

serĉi 'profano'
[profan.0o]
1.
[profan.0o.ago]
Ago profani: multaj […] rigardas ĉi tion kiel koleron de la dioj pro la profano de la imperiestra aŭtoritato QuV .
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Profanulo: la rezultatoj de tia sperto estas […] tenataj en plej granda sekreto antaŭ la profanoj FK ; la dioj ne permesas al la profanoj proksimiĝi al siaj altaroj [13]; li promesos ne paroli kun profanoj pri tio [14]. VD:pagano
angle:
1. profanation, desecration 2. layman
beloruse:
1. апаганьваньне, прафанаваньне, прафанацыя 2. паганец, прафан
ĉeĥe:
2. profanace, profanování, znesvěcení, zneuctění
germane:
2. ein Weltlicher, Heide
hungare:
2. hozzá nem értő, laikus
japane:
未信者 [みしんじゃ], 俗人 [ぞくじん], 凡俗 [ぼんぞく], 門外漢 [もんがいかん], 素人 [しろうと]
nederlande:
2. profaan persoon
pole:
2. profan
ruse:
2. профан
slovake:
2. profanácia, znesvätenie, zneuctenie
ukraine:
профан, неук, невіглас

profanulo

serĉi 'profanulo'
[profan.0ulo]
1.
[profan.0ulo.fremda]
Homo, kiu ne estas instruita pri la sanktaĵoj: estas malpermesite al ĉiu profanulo eniri en la templon; niaj interrilatoj kun la dioj en la unua momento estas afero tro sankta por sinentrudo de profanuloj [15]; ekde la 18-a jarcento la Reĝa Biblioteko efektive pli kaj pli malfermiĝis al la kleruloj kaj al la profanuloj [16]. VD:laiko.
2.
[profan.0ulo.nekompetenta]
(figure) Homo, kiu ne estas kompetenta pri koncerna fako: la pago al „kompetento“ teĥnikigas la problemojn kaj malpolitikigas ilin – inkluzive en la spiritoj de la profanuloj kiuj internigis la dividon de la roloj kiel funkcian neceson [17]. VD:diletantoANT:fakulo
3.
[profan.0ulo.sakrilegia]
(evitinde) =sakrilegiulo
angle:
layman
beloruse:
паганец, прафан
ĉeĥe:
laik, nezasvěcenec
france:
1. profane (subst.) 2. profane (subst., fig.)
germane:
ein Weltlicher, Heide, Gottloser
hungare:
1. világi személy, profán személy 2. hozzá nem értő, laikus
japane:
冒涜者 [ぼうとくしゃ], 神聖を汚す人 [しんせいをけがすじん]
katalune:
profà (subst.)
nederlande:
profaan persoon
pole:
laik, osoba świecka
ruse:
нечестивец 1. профан 2. профан
slovake:
laik, nezasvätenec

administraj notoj