pagano
- Iu, kiu ne apartenas al monoteisma religio kaj pli specife al judismo, kristanismo, islamo, zaratuŝtrismo kaj maniĥeismo; ano de paganismo: la kompatindulo mortis antaŭ multaj jarcentoj, certe temas pri nekristano, do pagano, tial ili enterigas lin ekster la tombejo [1]; la organizaĵo „Preter pretero“ provis kunigi en publika halo anarkiistojn, paganojn, nereligiulojn, ateistojn, humanistojn […] ; la japanoj estas certe paganoj sen sanktuloj, fremdlingvanoj havas do nenian ŝlosilon (kp sendiulo, ateisto) [2]; (figure) la persona komputilo estis disvolvita […] kaj programita por anglalingvanoj, ne por ni, paganoj, kiuj preferas uzi aliajn idiomojn [3]. gojo, herezulo, profanulo
1.
Monato, Walter Klag: Salutinda salminejo, 2013
2. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo, 2005
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado, 2005
2. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo, 2005
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado, 2005
- angle:
- pagan
- beloruse:
- паганец, язычнік
- ĉeĥe:
- pohan
- ĉine:
- 异教徒 [yìjiàotú], 異教徒 [yìjiàotú]
- france:
- païen (subst.)
- germane:
- Heide (Religion)
- hispane:
- pagano
- hungare:
- pogány
- japane:
- 異教徒 [いきょうと], 多神教徒 [たしん・きょうと]
- nederlande:
- heiden
- pole:
- poganin
- portugale:
- pagão
- rumane:
- păgân
- ruse:
- язычник
- slovake:
- pohan
- svede:
- hedning
- ukraine:
- язичник, поганин, ідолопоклонник
paganismo PVEF
- Praa formo de religio, plej ofte plurdia, tipa por la socioj tribe gentaj aŭ frue sklavismaj, kontraste al historiaj, precipe unudiaj religioj: iu ĉefepiskopo esprimis la opinion, ke paganismo kaj kristanismo ne nepre kolizias, sed estas du facetoj de sankteco [4]; la kristanismo kune kun aliaj monoteismaj religioj ne estas la solaj kaj en la historio kaj nuntempe: paganismo (en Hindio, Japanio ktp.) kaj budhismo ja ne neglekteblas [5]. idolkulto, ŝamanismo
- angle:
- paganism
- beloruse:
- паганства, язычніцтва
- ĉeĥe:
- paganizmus
- france:
- paganisme
- germane:
- Paganismus, Heidentum
- hispane:
- paganismo
- hungare:
- pogányság
- japane:
- 異教 [いきょう], 多神教 [たしんきょう]
- nederlande:
- heidendom
- pole:
- pogaństwo
- rumane:
- păgânism
- ruse:
- язычество
- slovake:
- paganizmus, pohanstvo
- svede:
- hedendom
- ukraine:
- язичество, поганство, ідолопоклонство
novpaganismo
- Iu el la modernaj religiaj movadoj, kiuj provas revivigi aŭ restarigi antikvan, ekzemple antaŭkristanan religion: en novpaganismo Belteno estas unu el la ok sunaj festoj [6].
- beloruse:
- нэапаганства, нэаязычніцтва
- france:
- néopaganisme
- germane:
- Neopaganismus, Neuheidentum
- pole:
- neopogaństwo
- rumane:
- neopăgânism
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.