pagan/o PV paganoserĉi 'pagano' [pagan.0o] [pagan.0o.REL] Iu, kiu ne apartenas al monoteisma religio kaj pli specife al judismo, kristanismo, islamo, zaratuŝtrismo kaj maniĥeismo; ano de paganismo: la kompatindulo mortis antaŭ multaj jarcentoj, certe temas pri nekristano, do pagano, tial ili enterigas lin ekster la tombejo [1]; la organizaĵo „Preter pretero“ provis kunigi en publika halo anarkiistojn, paganojn, nereligiulojn, ateistojn, humanistojn […] ; la japanoj estas certe paganoj sen sanktuloj, fremdlingvanoj havas do nenian ŝlosilon (kp sendiulo, ateisto) [2]; (figure) la persona komputilo estis disvolvita […] kaj programita por anglalingvanoj, ne por ni, paganoj, kiuj preferas uzi aliajn idiomojn [3]. gojo, herezulo, profanulo 1. Monato, Walter Klag: Salutinda salminejo, 20132. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo, 20053. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado, 2005 angle: pagan beloruse: паганец, язычнік ĉeĥe: pohan ĉine: 异教徒 [yìjiàotú], 異教徒 [yìjiàotú] france: païen (subst.) germane: Heide (Religion) hispane: pagano hungare: pogány japane: 異教徒 [いきょうと], 多神教徒 [たしん・きょうと] nederlande: heiden pole: poganin portugale: pagão rumane: păgân ruse: язычник slovake: pohan svede: hedning ukraine: язичник, поганин, ідолопоклонник paganismo PVEF serĉi 'paganismo' [pagan.0ismo] [pagan.0ismo.REL] Praa formo de religio, plej ofte plurdia, tipa por la socioj tribe gentaj aŭ frue sklavismaj, kontraste al historiaj, precipe unudiaj religioj: iu ĉefepiskopo esprimis la opinion, ke paganismo kaj kristanismo ne nepre kolizias, sed estas du facetoj de sankteco [4]; la kristanismo kune kun aliaj monoteismaj religioj ne estas la solaj kaj en la historio kaj nuntempe: paganismo (en Hindio, Japanio ktp.) kaj budhismo ja ne neglekteblas [5]. idolkulto, ŝamanismo 4. Monato, Saliko: Praa religia temo, 20095. Monato, Nikolao Gudskov: Ateismo eksterscience, 2011 angle: paganism beloruse: паганства, язычніцтва ĉeĥe: paganizmus france: paganisme germane: Paganismus, Heidentum hispane: paganismo hungare: pogányság japane: 異教 [いきょう], 多神教 [たしんきょう] nederlande: heidendom pole: pogaństwo rumane: păgânism ruse: язычество slovake: paganizmus, pohanstvo svede: hedendom ukraine: язичество, поганство, ідолопоклонство novpaganismoserĉi 'novpaganismo' [pagan.nov0ismo] [pagan.nov0ismo.REL] Iu el la modernaj religiaj movadoj, kiuj provas revivigi aŭ restarigi antikvan, ekzemple antaŭkristanan religion: en novpaganismo Belteno estas unu el la ok sunaj festoj [6]. 6. Vikipedio, artikolo „Belteno“, 2009-01-02 beloruse: нэапаганства, нэаязычніцтва france: néopaganisme germane: Neopaganismus, Neuheidentum pole: neopogaństwo rumane: neopăgânism administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.