*pek/i UV *peki serĉi 'peki' [pek.0i] (ntr) 1.[pek.0i.REL] Malobservi religian aŭ moralan leĝon: tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn [1]; al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas [2]; pekinto pentas, kolero silentas PrV ; kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonuPrV ; laŭ la urba policestro, la ciganoj ĉiel pekis, krom prirabi bankon [3]. krimi, kulpi 2.[pek.0i.FIG] (figure) Malobservi regulon de dececo, scienco, arto kc: peki kontraŭ la logiko [4]; peki kontraŭ la gramatiko, la vereco; tiuj formoj pekas kontraŭ la principo de internacieco; mi pekis kontraŭ unu el la feraj principoj de ĵurnalismo: neniam asertu ke io okazis antaŭ ol ĝi vere okazis [5]. erari, malkorekta 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 32:312. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 223. Monato, Karlo Juhász: Kreskas konfliktoj4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado5. MonatoS. Maul angle: sin beloruse: грашыць bretone: pec'hiñ ĉeĥe: hřešit ĉine: 1. 作孽 [zuòniè] france: pécher germane: 1. sündigen 2. verstoßen (gegen etwas) hispane: 1. pecar 2. faltar, errar hungare: 1. vétkezik, bűnt követ el 2. vét indonezie: berdosa japane: 罪を犯す [つみをおかす], あやまちを犯す [あやまちをおかす], 反する [はんする] katalune: 1. pecar 2. faltar, errar nederlande: zondigen pole: 1. grzeszyć 2. zawinić portugale: pecar ruse: грешить slovake: hrešiť, prehrešiť sa, zhrešiť svede: synda ukraine: грішити pekoserĉi 'peko' [pek.0o] 1.[pek.0o.REL] Malobservo pri religia aŭ morala leĝo: ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn [6]; de peko kaj mizero estas plena la tero PrV ; por peko senkonscia puno nenia PrV ; malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj Marta ; peke akirita ne estas profita PrV ; peko malnova perdas pekecon PrV ; homoj kulpigas aliulojn pro propraj eraroj kaj pekoj [7]. 2.[pek.0o.FIG] Malobservo pri ia regulo: [en tia uzo] mi neniel povus vidi […] pekon kontraŭ la reguloj […] de nia lingvo [8]. 6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua7. Monato, Franz-Georg Rössler: Akuzoindustrio8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj angle: sin beloruse: грэх bretone: pec'hed bulgare: грях ĉeĥe: hřích, hřích ĉine: 罪恶 [zuìè], 罪惡 [zuìè], 罪愆 [zuìqiān], 罪孽 [zuìniè], 孽 [niè], 罪 [zuì], 罪过 [zuìguo], 罪過 [zuìguo] france: péché ~e akirita ne estas profita: bien mal acquis ne profite jamais. germane: 1. Sünde 2. Verstoß hispane: 1. pecado 2. error, falta hungare: 1. vétek, bűn ~e akirita ne estas profita: ebül szerzett vagyon ebül vész el. 2. vétség indonezie: dosa japane: 罪 [ざい], あやまち, 違反 [いへん] katalune: 1. pecat 2. erro, desencert, falta nederlande: zonde pole: 1. grzech 2. wina ruse: грех, прегрешение slovake: hriech, priestupok svede: (en) synd ukraine: гріх, погрішність pekemaserĉi 'pekema' [pek.0ema] [pek.0ema.REL] Kiu facile, ofte pekas: kiu estas pli pekema ol tiu, kiu kaŝas la pruvojn ricevitajn de Alaho [9]? en malican animon ne eniras saĝeco, nek loĝos en pekema korpo [10]; teatro estis vidita kiel io pekema kaj la puritanoj provis tre forte movi ĝin for el sia socio [11]; la ĉefa vizio de la judismo estas ĝia konsidero de la samseksemo kiel io pekema, ĉar ĝi estas eksplicite malpermesata en la Torao [12]. 9. trad. N. Vessella: La Sankta Kurano, 2:140, 2006-10. Tr. G. Berveling: La saĝeco de Salomono, 1:4. Biblio (libroj duekanonaj)11. Vikipedio, Teatro12. Vikipedio, Samseksemo kaj judismo angle: sinful beloruse: грэшны ĉeĥe: hříšný ĉine: 罪恶 [zuìè], 罪惡 [zuìè] france: pêcheur (adj.) hispane: pecador, disoluto japane: 罪を犯しやすい [ざいをおかしやすい] katalune: pecador, dissolut pole: grzeszny ruse: нечестивый, порабощённый греху, грешный slovake: hriešny pekigiserĉi 'pekigi' [pek.0igi] (tr) [pek.0igi.REL] Instigi iun al peko: lin pekigis la aligentaj edzinoj [13]; ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon [14]. delogi, malvirtigi. 13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:2614. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:6 angle: to pervert, corrupt beloruse: спакушаць ĉeĥe: svádět k hříchu germane: verführen (zur Sünde) hispane: adulterar, corromper hungare: bűnre csábít japane: 誘惑する [ゆうわくする], 堕落させる [だらくさせる] katalune: adulterar, corrompre pole: przywodzić do grzechu ruse: совратить slovake: zvádzať k hriechu ukraine: вводити в гріх, доводити до гріха pekuloserĉi 'pekulo' [pek.0ulo] [pek.0ulo.REL] Homo, kiu pekadas: ĉiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimiĝis al li, por aŭskulti lin [15]; eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj PrV ; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estis ĝusta kredanto [16]; multaj „impostopekuloj” intertempe mem akuzis sin pro prifraŭdo de la ŝtato je impostoj [17]. 15. La Nova Testamento, S. Luko 15:116. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago17. Monato, Jomo Ipfelkofer: Melkante la ŝtaton angle: sinner beloruse: грэшнік bretone: pec'her ĉeĥe: hříšník ĉine: 罪人 [zuìrén], 罪恶 [zuìè], 罪惡 [zuìè], 坏事 [huàishì], 壞事 [huàishì], 违法者 [wéifǎzhě], 違法者 [wéifǎzhě], 做坏事的人 [zuòhuàishìderén], 做壞事的人 [zuòhuàishìderén], 罪 [zuì], 酗酒者 [xùjiǔzhě] france: pêcheur (rel.) germane: Sünder hispane: pecador, infractor hungare: bűnös indonezie: pendosa japane: 罪人 [つみびと], 罪を犯しやすい人 [ざいをおかしやすいじん] katalune: pecador, infractor pole: grzesznik ruse: грешник slovake: hriešnik ukraine: грішник prapeko PIV1 serĉi 'prapeko' [pek.pra0o] [pek.pra0o.KRI] La unua peko fare de Adamo kaj Evo (Genezo 3): laŭ la katolika teologio, la prapeko daŭre estas persona peko de ĉiu novnaskito; laŭ la ortodoksa teologio, novnaskito ne respondecas je tiu peko (kiun ĝi tute ne faris), sed portas en si mem la psikofizikajn kaj spiritajn sekvojn de tiu prapeko — nian defalintan naturon [18]; (figure) la prapeko de artefariteco persekutas nian lingvon ekde ĝia naskiĝo [19]. 18. Luca Tresoldi: Meditado pri la spirita vivo, Katolika sento, 2009:219. Carlo Minnaja: Kvindek jaroj da amikeco kaj kunlaboro en kulturo, Beletra almanako, 36 (2020), p. 116 angle: original sin beloruse: першародны грэх ĉine: 原罪 [yuánzuì] germane: Erbsünde, Ursünde japane: 原罪 [げんざい] ruse: первородный грех ukraine: первородний гріх senpekaserĉi 'senpeka' [pek.sen0a] 1.[pek.sen0a.REL] Neniel pekinta: kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon [20]; kvankam la Hebreino estas tre kulpa, mi ne volas, ke suferu ŝia senpeka ido [21]; homo senpeka neniam ekzistis PrV . 2.[pek.sen0a.FIG] (figure) Tute sendifekta, tute korekta, tute konvena, perfekta: senpeka ĝentileco, elokventeco; la romano estas facile legata, kun klara stilo, kaj la traduko estas senpeka [22]. 20. La Nova Testamento, Johano 8:721. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII22. Monato, Donald Broadribb: La mondo laŭ la vidpunkto de leopardo angle: 1. sinless 2. impeccable beloruse: бязгрэшны bretone: dibec'hed homo sen~a neniam ekzistis: n'eus den dibec'hed war an douar. ĉeĥe: nevinný ĉine: 无瑕 [wúxiá], 無瑕 [wúxiá], 无罪 [wúzuì], 無罪 [wúzuì], 冰清玉洁 [bīngqīngyùjié], 冰清玉潔 [bīngqīngyùjié], 未醒 [wèixǐng], 无知 [wúzhī], 無知 [wúzhī], 童貞 [tóngzhēn], 童贞 [tóngzhēn] france: impeccable, sans péché homo sen~a neniam ekzistis: personne n'est parfait. germane: unschuldig, rein (von Sünde) hispane: 1. virtuoso, íntegro homo sen~a neniam ekzistis: nadie es perfecto. 2. impecable, inmaculado hungare: 1. bűntelen, vétlen homo sen~a neniam ekzistis: nincs tökéletes ember. 2. vétlen japane: 罪のない [つみのない], けがれない, 非の打ち所のない [ひのうちどころのない] katalune: 1. virtuós, íntegre homo sen~a neniam ekzistis: ningú no és perfecte. 2. impecable, immaculat nederlande: onbevlekt pole: 1. begrzeszny, czysty ruse: безгрешный slovake: bez hriechu, bezhriešny ukraine: безгрішний senpekigiserĉi 'senpekigi' [pek.sen0igi] (tr) [pek.sen0igi.REL] Malŝarĝi je pekoj aŭ profaneco, reakiri ritan puron: kiu ektuŝis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; li senpekigos sin per ĝi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li fariĝos pura [23]; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi [24]. 23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 19:11,1224. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:36 angle: to purify beloruse: ачысьціць ад граху bretone: absolviñ, gwalc'hiñ eus ar pec'hed ĉeĥe: dát rozhřešení, odpustit hříchy france: purifier (rel.) germane: reinigen (von Sünde) hispane: purificar, purgar hungare: megtisztít (bűntől) japane: 罪をあがなう [ざいをあがなう] katalune: purificar, purgar nederlande: vergeven, van zonden ontslaan pole: rozgrzeszać, dawać rozgrzeszenie, dawać odpust, oczyszczać (z grzechu) ruse: очистить от греха slovake: dať rozhrešenie, odpustiť hriechy ukraine: відпускати гріхи pekliberigiserĉi 'pekliberigi' [pek.0liberigi] Nuligi pekojn, malŝarĝi je pekoj: pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael [25]; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos pardonite al li [26] (propeka kapro). 25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:826. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:16 angle: to absolve beloruse: дараваць грахі, адпусьціць грахі bretone: absolviñ, gwalc'hiñ eus ar pec'hed ĉeĥe: dát rozhřešení, odpustit hříchy ĉine: 宽恕 [kuānshù], 寬恕 [kuānshù], 赦免 [shèmiǎn] france: absoudre hispane: absolver hungare: feloldoz bűnei alól japane: 罪を赦す [つみをゆるす], 赦免する [しゃめんする] katalune: absoldre nederlande: vergeven, van zonden ontslaan pole: odpuszczać winy, darować grzechy ruse: отпустить грехи slovake: dať rozhrešenie, odpustiť hriechy ukraine: відпускати гріхи morta peko, mortpeko serĉi 'morta peko' serĉi 'mortpeko' [pek.morta0o] 1.[pek.morta0o.KAT] Grava peko, kiu pereigas la animon de la pekulo (kondamnigas lin al infero): ve al tiuj, kiuj mortos en mortaj pekoj! [27]. 2.[pek.morta0o.FIG] (figure) Grava, fatala eraro aŭ difekto: kio estas pardonebla al mi, tio fariĝas neforigebla morta peko por la nuntempaj „marksistoj“, kiuj ne lernas kaj ne utiligas la artefaritan tutmondan lingvon [28]; la kulminan mortpekon kontraŭ internacieco la aŭtoro kredas trovi ĉe ni rilate la uzon de jena surogata alfabeto kun la aĉaĵo „x” [29]. 27. S-ta Francisko el Asizo, tr. IKUE: Kantiko de la kreitaĵoj, Kelkaj kristanaj preĝoj28. E. Lanti: Eltomba parolo de Marks29. Monato, Pejno Simono: Pri lingvo ne universala, ne el Krotelo, ne por Barato kaj nepre sen iksoj angle: 2. mortal sin beloruse: сьмяротны грэх ĉeĥe: smrtelný hřích france: péché mortel germane: Todsünde hungare: halálos bűn pole: 1. grzech śmiertelny ruse: смертный грех slovake: smrteľný hriech mortomerita pekoserĉi 'mortomerita peko' [pek.mortomerita0o] 1.[pek.mortomerita0o.BIB] Krimo aŭ peko punenda per mortigo: se sur kampo renkontos la viro la fianĉigitan junulinon, kaj la viro ŝin kaptos kaj kuŝos kun ŝi: tiam oni mortigu sole la viron […] sed al la junulino faru nenion, la junulino ne havas mortomeritan pekon [30]. 2.[pek.mortomerita0o.KAT] Morta peko1: de la muroj de la domoj lumis per fajraj literoj la nomoj de la mortomeritaj pekoj: malhumileco, avareco, drinkemeco, voluptemeco, ‐ per unu vorto, la tuta sepkolora ĉielarko de la mortomeritaj pekoj [31]; la sep mortmeritaj pekoj [32]. 30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:25,2631. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole angle: mortal sin 1. capital offense, capital sin beloruse: 1. сьмяротнае злачынства 2. сьмяротны грэх france: 1. péché digne de mort germane: Todsünde ruse: 1. смертное преступление administraj notoj