orgojl/o orgojloserĉi 'orgojlo' [orgojl.0o] Granda sento de memŝato, ofte akompanata de malŝato de la aliaj: plaĉas al lia orgojlo fari Prof. Waringhien la cel-tabulo de siaj atakoj [1]; Eŭgeno devas akcepti tiun fakton, kiu tiom ofendas lian orgojlon [2]; li pro siaj orgojlo, mokemo, malkonstanteco ktp multe malhelpis sin mem [3]; talentaj ĉiuj kvar estas, tamen iom da orgojlo ne estas fremda al la pli junaj [4]. aplombo, malhumileco, narcisismo, superemo 1. Claude Piron: La bona lingvo, Postparolo Al La Dua Eldono2. Monato, Donald Broadribb: Klasika versa romano, 20073. Monato, Franz-Georg Rössler: Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj, 20104. Christian Declerck: Dua kvaropo, sproniva kiel la unua, Monato, jaro 1994a, numero 4a, p. 22a angle: arrogance, pride, vaingloriousness beloruse: пыха, фанабэрыя, гонар ĉeĥe: nadutost, pýcha ĉine: 驕傲 [jiāoào], 骄傲 [jiāoào], 自傲 [zìào], 自大 [zìdà], 目中无人 [mùzhōngwúrén], 目中無人 [mùzhōngwúrén] france: fatuité, orgueil, suffisance, vanité germane: Hochmut, Dünkel, Überheblichkeit, Hochnäsigkeit hispane: arrogancia hungare: gőg, dölyf, fennhéjázás, önteltség japane: 思いあがり [おもいあがり], 高慢 [こうまん], 傲慢 [ごうまん] latine: fastus, us, ferocia, ae, superbia, ae nederlande: hoogmoed pole: pycha, arogancja portugale: orgulho, arrogância, soberba, imodéstia rumane: mândrie ruse: надменность, спесь, гонор slovake: nadutosť, nafúkanosť, spupnosť ukraine: пиха, бундючність, гордовитість, гонор orgojlaserĉi 'orgojla' [orgojl.0a] Tro ŝatanta sin mem, sentanta memestimon al aliaj: ŝi estas tiel orgojla, ke ne facilanime ŝi submetiĝas al kritiko [5]; spertinte la orgojlan ĉefurbon […], li trovis plaĉe valora la ekvilibron de l’ sanktavalanoj [6]; sur lia orgojla vizaĝo leviĝis la brovoj kaj li mire rigardis la ĉefpastron rekte en la okulojn [7]; orgojlaj ĵurnalistoj, strebantaj perlaboraĉi sian obolon, salive ĉantis pri la preparoj de la sturma polico [8]; la orgojlaj gebuboj el la fifama totalisma sekto Teorio de Feliĉo trude propagandis siajn nete faŝismajn ideojn [9]. aroganta, altnaza, malhumila, memkontenta, malmodesta, trofieraaplomba, impertinenta, malrespekta, pretendema, tromemfida 5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 196. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 37. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 28. Monato, Sergej Derevjannyĥ: Horora, 20049. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9 angle: arrogant, proud, vain beloruse: пыхлівы, фанабэрысты, напышлівы, ганарысты, ганарлівы ĉeĥe: domýšlivý, ješitný, nadutý, nafoukaný ĉine: 傲 [ào], 驕 [jiāo], 骄 [jiāo], 憍 [jiāo], 高傲 [gāoào], 自大 [zìdà], 嚣张 [xiāozhāng], 囂張 [xiāozhāng], 傲慢 [àomàn] france: fat, fier (de soi), orgueilleux, vaniteux germane: hochmütig, dünkelhaft, überheblich, hochnäsig hispane: arrogante itale: arrogante japane: 思いあがった [おもいあがった], 高慢な [こうまんな], 傲慢な [ごうまんな] katalune: arrogant nederlande: hoogmoedig, arrogant pole: arogancki, butny, dumny portugale: arrogante rumane: arogant, bătător, mândru ruse: надменный, спесивый slovake: domýšľavý, nafúkaný ukraine: пихатий, бундючний, гордовитий, гонористий orgojliserĉi 'orgojli' [orgojl.0i] (ntr) Senti troan memfieron: mi, kiel aliaj „bonaj aŭtoroj“ (la citiloj malhelpas, ke mi tro orgojlu), reagos paranoje [10]; kiam oni estas en la ruboĉaro, ili diris, oni ne devus orgojli kaj porti metalstriojn [11]. arogi, fanfaroni, pretendi2 10. Trevor Steele: Paranoja reago (1), Monato, jaro 2001a, numero 4a, p. 4a11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole beloruse: фанабэрыцца, быць пыхлівым, быць фанабэрыстым, быць ганарлівым ĉine: 拿大 [nádà] france: s'infatuer (de soi) germane: Hochmut zeigen, hochmütig sein, dünkelhaft sein, überheblich sein, hochnäsig sein nederlande: hoogmoedig zijn, arrogant zijn pole: okazywać arogancję, być wyniosłym rumane: arată aroganță, fi trufaș ruse: быть надменным, быть спесивым administraj notoj