Aldoni tradukojn al ReVo:

3obtuz/a

obtuza

serĉi 'obtuza'
[obtuz.0a]
1.
[obtuz.0a.angulo]
MATPIV1 (p.p. angulo) Pli granda ol orto (90˚), sed malpli granda ol streĉita angulo (180˚): en triangulo maksimume unu angulo estas obtuza. SIN:malakutaANT:akuta
2.
[obtuz.0a.MUZ]
FONMUZ(pri sono) Malalta kaj kvazaŭ sufokita: oni aŭdis la obtuzan kantadon de la temaŝino [1]; miloj da voĉoj, intermiksitajn […], obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj Marta ; obtuza krakado eksterdome en la neĝo anoncas, ke persono alproksimiĝas [2]; lia atento estis kaptata de obtuza tuso [3]; bruego de l’ maro batas en la orelojn kiel monotona kaj obtuza akompano Metrop ; oni aŭdis nur la bruon de la muelŝtonoj, obtuzan kantadon de la muelistoj kaj murmuradon de la rivero [4]; nun estis kvazaŭ tomba, obtuza silento [5]; ĉu [vi] tiel respektas la homon? – mi demandis per obtuza riproĉo [6]. VD:malakra
3.
[obtuz.0a.sente]
Ne preciza, ne klare sentata: en ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis obtuza kolero kaj senfina doloro Marta ; ŝatata laboro […] ebligis ŝin iafoje eĉ forgesi la obtuzan kordoloron, kiun kaŭzis la disiĝo de Vilfrido [7]; maltrankvilaj pensoj kaj obtuzaj antaŭtimoj okupis ŝian kapon [8]; la fruktoj […] premis siajn ŝosojn […] en la obtuzan aeron de la sentera senluma kelokavo [9].
angle:
1. obtuse 2. dull, muffled 3. dull
beloruse:
1. тупы 2. глухі 3. тупы
bulgare:
1. тъп 2. тъп 3. тъп
ĉeĥe:
hloupý, nudný, obtuzní, tupý, zabedněný
ĉine:
1. 不尖 [bùjiān], 鈍角 [dùnjiǎo], 钝角 [dùnjiǎo], 鈍 [dùn], 钝 [dùn] 2. 沉悶 [chénmèn], 沉闷 [chénmèn], 低沉 [dīchén]
france:
1. (angle) obtus 2. étouffé (son), sourd (son) 3. sourd (douleur etc.)
germane:
1. stumpf 2. dumpf 3. dumpf
hispane:
1. obtuso
hungare:
tompa
japane:
鈍い [のろい], はっきりしない, 鈍角の [どんかくの]
katalune:
1. obtús
nederlande:
1. stomp 2. dof, gesmoord 3. knagend
perse:
1. (زاویه) منفرجه 2. گنگ، بیواک 3. گنگ، مبهم
pole:
1. (kąt) rozwarty 2. głuchy, stłumiony, tępy, przytępiony
portugale:
1. obtuso 2. surdo
ruse:
1. тупой 2. глухой (о звуке) 3. тупой
slovake:
pritlmený, tupouhlý
ukraine:
глухий, приглушений (про звук), тупий

administraj notoj