1oblikv/a PV oblikvaserĉi 'oblikva' [oblikv.0a] PIV1 KrED 1.[oblikv.0a.de_vertikala] Kliniĝanta for de la vertikala direkto: la subiranta suno verŝis siajn oblikvajn radiojn [sur la herbon] IK ; la cerambiko longe staris silente [tiam] furr! ĝi subite per oblikva svingiĝo saltis rekte sur la bruston [1]; [lia] staturo havis strangan, oblikvan tenon VRA ; feliĉe […] la fendego estis oblikva, mia falo aliformiĝis en sinsekvon da apartigitaj faloj ChL . 2.[oblikv.0a.de_normala] Kliniĝanta for de la normala, rekta direkto: oblikvaj okuloj [2]; Arkadio subite haltis, ĵetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis PatrojFiloj ; [li] daŭrigis rekten sian rajdadon, ne rimarkante, ke la ĉaso iom oblikve kliniĝis KPr ; ĉapeloj sidis tre oblikve sur la kapoj InfanTorent2 ; la elektraj lanternoj en oblikva girlando krucumis la bordon Metrop ; negranda fenestreto, malfermiĝanta super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon, la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn Marta ; (figure) li estis „oblikva pensanto“ kontraŭ la konvencia opinio [3]. diagonala, malrekta, traŝultra, transversa 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI3. Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000, Monato, 2000/07, p. 12 angle: oblique beloruse: 1. нахільны, нахілены, спусьцісты 2. косы, касы, крывы ĉeĥe: kosý, ležatý, postranní, šikmý ĉine: 斜 [xié], 斜过 [xiéguò], 斜過 [xiéguò], 横斜 [héngxié], 橫斜 [héngxié], 頗 [pō], 颇 [pō] france: oblique (adj.) germane: schräg, schief hispane: oblicuo, inclinado hungare: ferde japane: 斜めの [ななめの], 傾斜した [けいしゃした] nederlande: 1. schuin 2. krom pole: koślawy, pochyły, skośny, ukośny portugale: oblíquo rumane: înclinații, strâmb, oblic ruse: 1. наклонный, покатый 2. косой slovake: šikmý ukraine: косий, скісний, навскісний, похилий, спадистий oblikvi, oblikviriserĉi 'oblikvi' serĉi 'oblikviri' [oblikv.0i] (ntr) [oblikv.0i.kie] Iri laŭ oblikva direkto: la serpento rapide stariĝas sub lia ĉemizo, pro la zono ĝi ne povas oblikvi ChM ; por ke la aviadiloj dum la fazoj de deteriĝo kaj alteriĝo restu sur la kurejo, ĉi-lasta devus oblikvi je ĉirkaŭ 20 gradoj [4]. deklivi, devii, forflankiĝi, jori, kliniĝi 4. Jean-Jacques Wintraecken: Aeronaŭtiko: Cirklaj, senfinaj kurejoj en la estonteco, Monato, 2017/08, p. 28 beloruse: ісьці наўскасяк ĉine: 躲閃 [duǒshǎn], 躲闪 [duǒshǎn], 避讓 [bìràng], 避让 [bìràng] france: obliquer germane: ausweichen hispane: oblicuar (ir en dirección oblicua) hungare: ferdén megy, ferdén halad japane: 斜めに進む [ななめにすすむ], 傾斜している [けいしゃしている] nederlande: schuin lopen pole: iść na skos, pójść na skos, odejść od właściwego kierunku rumane: mergi in diagonala, deviați din direcția corectă ruse: косить ukraine: іти манівцем oblikvoserĉi 'oblikvo' [oblikv.0o] [oblikv.0o.signo] Nomo de askia signo iam destinita por prezenti oblikvan frakcistrekon, kaj nun ricevinta la funkcion de disigilo, interalie en la uniksaj dosierindikoj kaj sekve, en TTT-adresoj: en Uniksaj komputilaj sistemoj, radiko […] indikas la bazon de la arkiva sistemo de la dosieruja strukturo, nomatan per simpla oblikvo (/) [5]. 5. Vikipedio, Radiko angle: slash, forward slash, diagonal, fraction bar, fraction, solidus, slant, oblique stroke, separatrix, shilling mark, shilling stroke, virgule beloruse: косая рыса ĉeĥe: lomítko ĉine: 剸 [tuán], 斜線號 [xiéxiànhào], 斜线号 [xiéxiànhào] france: barre oblique germane: Schrägstrich (Zeichen) hispane: pleca hungare: törtjel, perjel japane: 斜線 [しゃせん], スラッシュ nederlande: schuine streep, breukstreep pole: ukos portugale: barra rumane: diagonală, oblic ruse: косая, дробь oblikvecoserĉi 'oblikveco' [oblikv.0eco] 1.[oblikv.0eco.kie] Oblikva, klinita meto: la interparolo vagis sencele de golfaj klaboj ĝis la kaŭzo de la ŝanĝo en la oblikveco de la ekliptiko [6]. 2.[oblikv.0eco.malrekteco] (malofte) Malrekteco en agado pro kaŝitaj antaŭsupozoj aŭ intencoj: oni favoris dum tiom da generacioj politikan paroladon kiu privilegias aludojn kaj oblikvecon [7]. 6. A. C. Doyle, trad. S. Paget: La Greka Interpretisto, [vidita en 2011]7. F. Jullien, trad. -: Ĉinio en la Spegulo de Okcidento, le Monde diplomatique, 2006-10 beloruse: нахіл, ухіл ĉeĥe: kosost, šikmost france: obliquité germane: 1. Schiefe japane: 傾斜 [けいしゃ] pole: skośność, nachylenie rumane: înclinare, povârniș slovake: šikmosť ukraine: нахил, похиле положення, спадистість administraj notoj