transvers/a PFEV

transversa

(pp linio) Tratranĉanta perpendikulare aŭ oblikve tra la ĉefa direkto de ia linio aŭ objekto: ne malproksime de la Piazza del Granduca, troviĝas malgranda transversa strato […] nomata Porta Rossa [1]; [li] frapetis la maldekstran, poste la dekstran brakojn de Jeŝua, disetenditajn kaj ligitajn al la transversa trabo de la fosto [2]; la trunko maldikiĝis kaj la transversaj branĉoj multiĝis [3]. SIN:laŭlarĝa, diagonala
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
angle:
transverse
beloruse:
папярочны
ĉeĥe:
příčný, transverzální
france:
transversal
germane:
transversal, quer verlaufend
hungare:
átlós, haránt-, rézsutos
japane:
横の [よこの], 横線状の [よこせんじょうの], 横断の [おうだんの]
nederlande:
dwars
portugale:
transversal
ruse:
поперечный
slovake:
priečny, transverzálny
ukraine:
поперечний

transverse

En transversa direkto: [ili havis] blankan rubandon transverse sur la brusto [4]; la gepatroj ekhavis la ideon starigi la kestojn transverse super la defluilo tiamaniere, ke ili […] aspektis kiel du florkovritaj remparoj [5].
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
angle:
transversely
beloruse:
папярок, упоперак
ĉeĥe:
napříč, přes, příčně
germane:
quer, schräg
hungare:
átlósan, haránt, rézsutosan
japane:
横切って [よこぎって]
nederlande:
dwars
ruse:
поперёк
slovake:
naprieč, priečne
ukraine:
поперек

transverso

Transversa linio aŭ peco (trabo ks): laŭ la transverso; ŝnurligiloj retenis liajn brakojn ĉe la transverso [6].
angle:
transversal
beloruse:
папярочына, папярочка, трансвэрсаль
ĉeĥe:
příčka, transverzála
france:
transversale
germane:
Transversale, Schnittgerade
hungare:
átló, harántvonal
japane:
横線 [おうせん]
nederlande:
dwarslijn
ruse:
поперечина, трансверсаль
slovake:
priečka, priečna čiara, transverzála
ukraine:
поперечна лінія, поперечний м’яз

transversaĵo

KON Transversa trabo: [li] grimpis sur la malsupran transversaĵon [7]. VD:ŝpalo, stego
germane:
Querbalken

administraj notoj