Aldoni tradukojn al ReVo:

*mord/i UV

*mordi

serĉi 'mordi'
[mord.0i]
(tr)
1.
[mord.0i.dente]
Entranĉi aŭ ŝiri per dentoj: ĉirkaŭis min hundoj […] ili mordas miajn manojn kaj piedojn [1]; mordis la serpento [2]; ili mordis sian langon pro dolorego [3]; (figure) [tiuj] profetoj […] mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon [4]; malgraŭ sia humila teniĝo, la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn [5]; [la bestoj] tramordis per la dentoj la trunketon [6]; unu anaso alflugis kaj mordis la anasidon en la nuko [7]; la infano gratis kaj mordis kiel sovaĝa kateto [8]; kiel arbo, kiun mordas vermo [9]; restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti PrV ; kiu bojas, ne mordas PrV ; kiu mordi ne povas, kisi ekprovas PrV .
2.
[mord.0i.ataki]
(figure) Ekdifekti, ekkonsumi kvazaÅ­ per mordo; ataki3: la vaporo mordis miajn brakojn kaj la bruston kaj brogis ilin [10]; la nudajn piedojn mordis la akra sablo [11]; grincado de segilo mordanta la lignon [12]; la salpetrokampo de la interna lando mordas la piedojn de la vaganta indianino [13]. VD:mordumi, kaÅ­stika, korodi, skrapi.
3.
[mord.0i.dolorigi]
(figure) Ripete dolorigi kvazaŭ per mordado: ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn [14]? ŝia ĵaluzeco vekiĝas kaj kruele ŝin mordas en koro [15]; kolero kaj malsato mordis interne en ŝia malplena korpo [16]; la fumo mordis la okulojn [17]; la bulvardistoj sukcese „mordos“ la registaron [18]; tiu konstanta zorgo mordadis lian koron; mordetita de ĉagreno, de enuo.
angle:
bite
beloruse:
кусаць, цяць
ĉeĥe:
bodat, hryzat, korodovat, kousat, kousnout, leptat, rozežírat, uštknout
ĉine:
齰 [zé], 啃 [kěn], 噬 [shì], 齕 [hé], 龁 [hé], 咥 [dié], 齦 [kěn], 龈 [kěn]
france:
mordre
germane:
beißen
hispane:
morder
hungare:
1. harap, mar 2. belemar, kimar 3. mardos
indonezie:
menggigit
japane:
かむ, かみつく, かじる, 削り取る [けずりとる], 腐食する [ふしょくする]
katalune:
mossegar
nederlande:
bijten
pole:
gryźć, pogryźć, ugryźć, kąsać
portugale:
morder
rumane:
mușcă, roade, mesteca, pișca
ruse:
1. ÐºÑƒÑÐ°Ñ‚ÑŒ, укусить 2. Ñ€Ð°Ð·ÑŠÐµÐ´Ð°Ñ‚ÑŒ, разрушать 3. Ð³Ñ€Ñ‹Ð·Ñ‚ÑŒ
slovake:
hrýzť, korodovať, kúsať, rozožierať
tibete:
རྨུག་པ་
ukraine:
кусати, жалити, морити, травити, протравлювати, роз’їдати

mordaĵo

serĉi 'mordaĵo'
[mord.0ajxo]
Tio, kion oni prenas per unu mordo: ĉiu mordaĵo restis kiel bulo en mia buŝo, ĝis finfine mi sukcesis streĉi min sufiĉe por engluti ĝin [19]; estas infera plezuro, batali kontraŭ la fiŝoj pro la lasta manĝomordaĵo, se oni mem estu tiu mordaĵo [20]. VD:buŝpleno
beloruse:
кавалак (адкушаны)
germane:
Bissen, Happen

*mordeti

serĉi 'mordeti'
[mord.0eti]
(tr)
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Senŝire, singarde, nervoze aŭ petole ion mordi: li ekmeditis kaj mordetis la malsupran lipon [21]; la kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon [22].
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Ronĝi: Grenjo stariĝis antaŭ la fenestro kaj mordetis la vitron [23].
3.
[mord.0eti.konsumi]
Dolore, iom post iom konsumi optimismon, ĝojon: zorgo? — tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide [24]; Herbeno ne estis feliĉa, ĉar lin mordetis du konsciencriproĉoj [25]; tiu konsciencriproĉado [komencis] mordeti mian tutan vivadon [26]. VD:dubigi, elĉerpi, elsuĉi2, lacigi
angle:
gnaw 1. nibble 2. nibble
beloruse:
пагрызваць, пакусваць
ĉine:
啃 [kěn], 零嘴 [língzuǐ], 輕咬 [qīngyǎo], 轻咬 [qīngyǎo], 齕 [hé], 齕 [hé], 龁 [hé]
france:
1. mordiller 2. ronger
germane:
nagen 1. knabbern
hispane:
1. mordisquear 2. roer
indonezie:
1. menggerogoti
japane:
軽くかむ [かるくかむ], かじる
pole:
1. przygryzać
rumane:
1. mușcătură
ukraine:
покусувати, гризти, клювати (про рибу)

mordumi

serĉi 'mordumi'
[mord.0umi]
(tr)
[mord.0umi.TEK]
TEK Prilabori surfacon per kaŭstika substanco por ĝin purigi, kolorigi, krei desegnaĵon, cirkviton ktp: mordumi lignon per solvaĵo de kolorilo; la kupran platon de gravuro ni mordumu per azotacido.
angle:
corrode
beloruse:
травіць, вытраўляць
ĉeĥe:
rozežrat, rozežírat, rozleptat
ĉine:
有腐蚀性 [yǒufǔshíxìng], 有腐蝕性 [yǒufǔshíxìng], 侵蚀 [qīnshí], 侵蝕 [qīnshí], 剝蝕 [bōshí], 剥蚀 [bōshí], 生銹 [shēngxiù], 生锈 [shēngxiù]
france:
mordancer
germane:
ätzen
hispane:
corroer
katalune:
tractar (superfícies)
pole:
trawić (tech), korodować (tech)
rumane:
gravat (tehnologie), roade
ruse:
травить, протравливать, морить (кислотой и т.п.)
slovake:
rozleptať, rozožrať
ukraine:
морити, травити, протравлювати

ĉirkaŭmordi

serĉi 'ĉirkaŭmordi'
[mord.cxirkaux0i]
(tr)
Mordi ĉe la ĉirkaŭo: la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn [27]; li havas sufiĉe da mono, por aĉeti ĉe buĉisto ŝafan kapon, kiun li ĉirkaŭmordas [28]; tenante per papereto osteton, ŝi ĉirkaŭmordis kotleton [29].
angle:
nibble off
beloruse:
абкусваць, абгрызаць
ĉine:
啃 [kěn], 齕 [hé]
france:
grignotter (sur le pourtour)
germane:
abnagen, abknabbern
hispane:
morder (el contorno)
hungare:
körberág
pole:
ogryzać, ogryść, obgryzać
rumane:
roade
ruse:
обкусывать, глодать, обглодать
ukraine:
обгризати

demordi

serĉi 'demordi'
[mord.de0i]
(tr)
Deigi per mordo parton de io: ĉarma pupo, […] nun la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon [30]; neĝulino rigardis la belan pomon […] sed apenaŭ ŝi demordis peceton, ŝi falis senviva [31]; preni[nte…] pecon da pano, […] ŝi demordis peceton kaj maĉante ĝin reprenis la laboron [32].
angle:
bite off
beloruse:
адкусваць, адцінаць
ĉeĥe:
ukousnout
ĉine:
咬一口 [yǎoyīkǒu], 咬断 [yǎoduàn], 咬斷 [yǎoduàn]
france:
arracher (en mordant)
germane:
abbeißen
hispane:
tarazar, arrancar a mordiscos
hungare:
leharap
japane:
食いちぎる [くいちぎる]
katalune:
arrencar (d'un mos)
pole:
odgryźć, odgryzać
rumane:
mușcă
ruse:
откусить
slovake:
odhryznúť
ukraine:
відкушувати, відгризати

elmordi

serĉi 'elmordi'
[mord.el0i]
(tr)
Estigi kavaĵon aŭ truon mordante: en la palma folio, kiun mi donis al vi, ĝi elmordis truon, kiel saluton al la reĝidino [33].
angle:
bite out
beloruse:
выкусваць, выгрызаць
germane:
herausbeißen
hispane:
agujerear de un mordisco
pole:
wytaczać, wyżerać, wygryzać
rumane:
rostogoli, mânca, mesteca
ruse:
выкусить, выгрызть

administraj notoj

pri ~umi:
    Ne troviĝis citaĵo aŭ pruvo de tia uzo...
    E.D. Krause donas anstataÅ­e TEK korodi kaj MED kaÅ­terizi
    [WD]
  
~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.