*meti/o UV *metio serĉi 'metio' [meti.0o] Manlabora profesio: ili estis laŭ metio tendofaristoj [1]; la tria filo fariĝis lernanto de tornisto kaj ĉar la metio estas malfacila, li lernis pli longe ol la fratoj [2]; al posedanto de metio mankas nenio PrV ; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio PrV ; ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio PrV . okupo, ofico, specialo, fako 1. La Nova Testamento, La agoj 18:32. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo , la orazeno kaj bastono el sako angle: blue-collar profession, trade, handicraft beloruse: рамяство bretone: micher dorn ĉeĥe: řemeslo ĉine: 手艺 [shǒuyì], 手藝 [shǒuyì], 手工业 [shǒugōngyè], 手工業 [shǒugōngyè], 工 [gōng], 手工艺 [shǒugōngyì], 手工藝 [shǒugōngyì] france: métier, profession manuelle germane: Handwerk, Gewerbe ne rezonu pri tio, kio estas ekster via ~o: Schuster, bleib bei deinem Leisten. greke: χειρωνακτικό επάγγελμα hispane: oficio manual hungare: mesterség, kézműves szakma, kézműipar itale: lavoro da operaio, lavoro manuale japane: 手職 [てしょく], 手仕事 [てしごと], 職業 [しょくぎょう] nederlande: ambacht pole: rzemiosło portugale: ofício (profissão), mister (profissão), arte (profissão), indústria (profissão) ruse: ремесло, промысел slovake: remeslo ukraine: ремесло, промисел, майстерство metiejo serĉi 'metiejo' [meti.0ejo] Loko, ĉambro destinita por manlaboro: metiejo de gantisto [3]; [li] montris al mi kabineton de meza grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto FK ; la aliaj submajstroj de la metiejo demandis lin, kial li tiel senripoze […] meditas [4]. ateliero, garaĝo, manufakturo, riparejo 3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko angle: workplace, jobsite beloruse: майстэрня bretone: labouradeg ĉine: 工场 [gōngchǎng], 工場 [gōngchǎng], 車間 [chējiān], 车间 [chējiān], 作坊 [zuōfang], 坊 [fáng], 工坊 [gōngfáng] france: atelier germane: Werkstatt hispane: lugar de trabajo manual hungare: műhely itale: luogo di lavoro japane: 仕事場 [しごとば], 工房 [こうぼう] nederlande: werkplaats pole: warsztat rzemieślniczy ruse: мастерская slovake: dielňa ukraine: майстерня, ательє metiisto serĉi 'metiisto' [meti.0isto] Homo profesie manlaboranta: Demetrio, arĝentaĵisto, […] liveris al la metiistoj multe da okupo [5]; li estis sammetiisto [6]; [la] egipta popolo, dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj [7]; brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik [8]; oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro [9]; multaj aliaj, komercistoj, metiistoj kaj paŝtistoj leviĝis, dankis […] kaj foriris hejmen [10]. gildomajstro1.b 5. La Nova Testamento, La agoj 19:246. La Nova Testamento, La agoj 18:37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj angle: blue-collar worker, tradesman beloruse: рамесьнік bretone: artizan, dornwezhour ĉine: 匠 [jiàng], 工匠 [gōngjiàng] france: artisan germane: Handwerker hispane: operario hungare: mesterember, kézműves, iparos itale: operaio japane: 職人 [しょくにん], 熟練工 [じゅくれんこう] nederlande: ambachtsman pole: rzemieślnik ruse: ремесленник slovake: remeselník ukraine: ремісник administraj notoj