Aldoni tradukojn al ReVo:

*mas/o

*maso

serĉi 'maso'
[mas.0o]
1.
[mas.0o.kacxo]
Iomo da materio, konsiderata kiel tutaĵo, ne atentante pri la eroj nek pri la formo: sur la aperturon li ĵetis la plumban mason [1]; malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason [2]; la nuboj kunbuliĝis en unu solan, grandan, minacan mason [3]; nigra maso […] el homaj figuroj kaj kri[antaj] voĉoj Marta ; la Rhona glaciejo brilis sub la suno, kiel maso el fandita arĝento [4]; la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo pezas 30 kilogramojn [5]; (figure) maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo [6]. VD:bloko, amaso, kaĉo, pasto, pulpo, substanco
2.
[mas.0o.FIZ]
FIZ Baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio en fizika korpo: la dimensioj de maso estas `M^1L^0T^0`; brunaj nanoj devas havi almenaŭ 13,6 MJup (jupiterajn masojn), kiu estas la minimuma maso por fuzii deŭterion [7]; hejme vi ne povas starigi atomhorloĝon: ĝi estas tro peza (la maso estas preskaŭ 1000 kilogramoj) [8]; la tirpovo estas grandega: 300 000 neŭtonoj – tiel pezas 30-tuna maso sur la tero [9]. VD:kilogramo
afrikanse:
massa
albane:
në masë
amhare:
ብዛት
angle:
mass
arabe:
كتلة
armene:
զանգված
azerbajĝane:
kütləvi
beloruse:
маса
bengale:
ভর
birme:
အစုလိုက်အပြုံလိုက်
bosne:
mase
bretone:
mas
bulgare:
маса
ĉeĥe:
hmota, hromada, masa, množství, spousta
ĉine:
質量 [zhìliàng], 质量 [zhìliàng]
dane:
masse
estone:
mass
eŭske:
masa
filipine:
masa
france:
masse
galege:
masa
germane:
Masse
guĝarate:
સમૂહ
haitie:
mas
haŭse:
taro
hinde:
सामूहिक
hungare:
tömeg
igbe:
uka
irlande:
mais
islande:
massi
japane:
マス
jave:
massa
jide:
מאַסע
jorube:
ibi
kanare:
ಸಮೂಹ
kartvele:
მასობრივი
katalune:
massa
kazaĥe:
масса
kimre:
màs
kirgize:
массалык маалымат
kmere:
ដ៏ធំ
koree:
질량
korsike:
di massa
kose:
ubunzima
kroate:
masa
kurde:
gel
latine:
missa
latve:
masa
laŭe:
ຕັ້ງມະຫາຊົນ
litove:
masė
makedone:
маса
malagase:
faobe
malaje:
besar-besaran
malajalame:
പിണ്ഡം
malte:
massa
maorie:
papatipu
marate:
वस्तुमान
monge:
huab hwm coj
mongole:
олон нийтийн
nederlande:
massa
nepale:
सामूहिक
njanĝe:
misa
okcidentfrise:
mis
panĝabe:
ਜਨਤਕ
paŝtue:
ډله
pole:
masa
portugale:
2. massa (fís.)
ruande:
misa
rumane:
masă
ruse:
масса 1. масса, груда, громада
samoe:
anoano
sinde:
ڪاميٽي
sinhale:
මහා
slovake:
hmota, masa, množstvo
slovene:
masa
ŝone:
uremu
sote:
boima
sunde:
misa
svahile:
habari
taĝike:
омма
taje:
มวล
tamile:
வெகுஜன
tatare:
масса
telugue:
మాస్
ukraine:
маса
urdue:
بڑے پیمانے پر
uzbeke:
massa
vjetname:
khối lượng
zulue:
isonto

specifa maso, poa maso

serĉi 'specifa maso'
serĉi 'poa maso'
[mas.specifa0o]
FIZPIV1
=volumena maso
Rim.: Normale oni pli internacie diras denso2 ‐ pri kio, cetere, atestas la tradukoj. [Sergio Pokrovskij]
angle:
density
beloruse:
шчыльнасьць
bulgare:
плътност
ĉeĥe:
specifická hmota
ĉine:
密度 [mìdù]
france:
masse volumique, masse spécifique
germane:
Dichte
hungare:
sürüség
katalune:
massa específica, densitat
nederlande:
dichtheid
pole:
gęstość
rumane:
densitate
ruse:
плотность
slovake:
špecifická hmota
ukraine:
питома маса, питома вага

volumena maso

serĉi 'volumena maso'
[mas.volumena0o]
FIZ
Fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de difinita kvanto da substanco al ĝia volumeno: la volumena maso de akvo atingas maksimumon je 4˚C; la dimensioj de volumena maso estas `ML^-3` kaj la mezurunuoj estas ekz-e g/cm³, kg/m³, ktp.
SIN:specifa maso, denso2VD:denso3
Rim. 1: Kvankam neinternacia, ĉi tiu termino havas super ĝia sinonimo „specifa maso“ la avantaĝon, ke ĝi klare indikas la du grandojn rolantajn en la koncerna kvociento, male al la idiomaĵa specifa.
Rim. 2: La ĉi-supra rimarkigo estas tre dubinda. Unue, la normale uzata kaj plej internacia termino estas la simpla kaj intuicie klara denso2. Due, konsentante pri la idiomaĵeco de „specifa“, necesas mencii la ekziston de pli klara kaj tre esperanteca poa. Trie, la ĉi-supre indikita „avantaĝo“ estas tre dubinda, ĉar ankaŭ la maniero esprimi derivaĵon aŭ kvocienton per epiteto ne estas internacia: oni apenaŭ divenus, ke tiel formita „tempa vojo“ estus „rapido“. „Volumena maso“ estas egale enigma. Aliflanke, en multaj forme similaj terminoj, ekz-e „gravita maso“, „inercia maso“ neniel temas pri kvociento per la epiteto (gravito aŭ inercio). [Sergio Pokrovskij]
angle:
density
beloruse:
шчыльнасьць
bulgare:
плътност
ĉeĥe:
objemová hmotnost
ĉine:
密度 [mìdù]
france:
masse volumique, masse spécifique
germane:
Dichte
hungare:
sürüség
katalune:
massa volúmica, densitat
nederlande:
dichtheid
pole:
masa właściwa
rumane:
masă specifică
ruse:
плотность
slovake:
objemová hmotnosť

administraj notoj

specifa ~o, poa ~o: Mankas dua fontindiko.
specifa ~o, poa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
volumena ~o: Mankas fontindiko.
volumena ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.