*lin/o UV *lino serĉi 'lino' [lin.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Genro el familio linacoj (Linum); vegetaĵo kun sentigaj, glatrandaj folioj, nedaŭraj kvinnombraj floroj kaj kun kapsuloj havantan dek fakojn, kiuj enhavas po unu nigran aŭ brunan semon; unu specio estas kulturata pro la linoleo kaj pro la fibroj uzataj por fari tolon: verdis la lino, tritiko, trifolio [1]; la linon oni ŝiris kaj rompis, sekigis kaj preparis [2]. 2.[lin.0o.tolo] Fibraĵo de ~o (aŭ similuzaj urtiko, kanabo): ŝi serĉas lanon kaj linon, kaj volonte laboras per siaj manoj [3]; la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo [4]; en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon [5]; sur la planko kuŝis la fasko da lino, kiun ŝi estis ŝpininta el la urtikoj [6]; el lino ŝi trikis reton [7]; knabo sepjara, kun kapo, blanka kiel lino PatrojFiloj ; linkoloraj (pale blondaj) haroj. tolo 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:134. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:95. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj7. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24 angle: flax beloruse: лён bulgare: лен ĉine: 亚麻 [yàmá], 亞麻 [yàmá] france: lin germane: Flachs, Lein greke: λινάρι hispane: lino hungare: len japane: アマ [あま] katalune: lli, gènere Linum latinece: 1. Linum nederlande: vlas pole: len portugale: linho ruse: лён ukraine: льон linoleo serĉi 'linoleo' [lin.0oleo] Oleo ekstraktata el semoj de lino. angle: linseed oil beloruse: ільняны алей france: huile de lin germane: Leinsamenöl hispane: aceite de lino hungare: lenolaj japane: アマニ油 [アマニあぶら] katalune: oli de llinosa nederlande: lijnolie pole: olej lniany ruse: льняное масло ukraine: лляна олія linolea tolo, linoleumo serĉi 'linolea tolo' serĉi 'linoleumo' [lin.0oleatolo0oleumo] Teksaĵo nepenetrebla de akvo, dense ŝmirita per diversaj materioj kaj oleo, iam uzita por kovri plankon ktp: fabrikado de linoleumo [8]. 8. Garbhan MacAoidh: Adam Smith, filozofo kaj ekonomikisto, 2019/05, p. 22Monato angle: linoleum beloruse: лінолеум bulgare: линолеум ĉine: 漆布 [qībù], 油毡 [yóuzhān], 油氈 [yóuzhān] france: linoleum germane: Linoleum hungare: linóleum japane: リノリウム katalune: linòleum nederlande: linoleum pole: linoleum portugale: linóleo ruse: линолеум ukraine: лінолеум administraj notoj ~oleo : Mankas dua fontindiko. ~oleo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.