ReVo
*veget/i PV

*vegeti

(ntr)
1.
Plenumi la funkciojn, el kiuj konsistas la vivo de vegetaĵo: ĉio, kio vegetas en la naturo; du-tri vegetantaj pomarboj kaj vera densejo de siringoj [1]; pro la malvarma klimato vito ne vegetas en Irlando [2]. VD:kreski2
2.
(figure) (pri homo k.a.) Vivi senemocian, inertan vivon, kiel vegetaĵo: en Parizo oni vivas, en provinco oni vegetas; [min] lasu vegeti en la sengloreco [3]; la diritaj asocioj apenaŭ vegetis, baraktante kontraŭ organizaj, financaj kaj internaj malfacilaĵoj [4]; dum multaj E-organizoj vegetas, la brazila Esperanto-movado bolegas [5]; bona fil' de bona sklavo ⫽ modeste en angul' vegetis [6].
SUP:ekzisti, vivi
1. Stellan Engholm: Al Torento, I.
2. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksesa Ĉapitro
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kiel naskiĝis la nuna TEJO (G. C. Fighiera, Honora Membro de UEA)
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Esperanta kinarto vivas malgraŭ la esperantistoj
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tre Respekte
angle:
vegetate
beloruse:
1. расьці, вырастаць 2. гібець, марнець
ĉeĥe:
růst (jen o rostlinách)
france:
végéter
germane:
1. wachsen (vorkommen), vegetieren 2. vor sich hin vegetieren
greke:
1. φυτρώνω 2. φυτοζωώ
hispane:
vegetar
hungare:
1. növekszik, tenyészik 2. tengődik, vegetál
japane:
生育する [せいいくする], 生い茂る [おいしげる], 細々と暮らす [さいさいとくらす], 無為に過ごす [むいにすごす]
katalune:
vegetar
nederlande:
vegeteren, een plantenleven leiden
perse:
1. روییدن 2. گیاه‌وار زیستن، خوردن و خوابیدن
portugale:
vegetar
ruse:
1. произрастать 2. прозябать
slovake:
rásť (rastliny)
ukraine:
рости, виростати, розвиватися, (ледве) животіти, нидіти, злидарювати

vegetaĵo

BOT Eŭkariota vivaĵo, kies ĉeloj havas firman vandon el celulozo aŭ kitino, ofte klorofilon por aŭtotrofa nutriĝo, sed kiuj, alie ol animaloj, ordinare ne povas transporti sin: la bestoj kaj vegetaĵoj vivas, la mineraloj ne vivas VdE ; grimpanta vegetaĵo [7]; figuroj de bestoj (falko, hundo, lupo, skorpio ktp) aŭ de vegetaĵoj (kano, palmo, sikomoro ktp) [8]; kultura vegetaĵo (greno ktp); sovaĝa vegetaĵo; kanabo – populara droga vegetaĵo [9]; ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas [10]; nomenklaturo estas […] en zoologio kaj botaniko speciale la nomaro de animaloj kaj vegetaĵoj [11]. (figure) vi estas vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Marta . VD:kreskaĵo1, planto2
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
8. Lanti: Naciismo, SAT: Lepsiko, 1930. 1:1.
9. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:2.
11. Jan Werner: Terminologia Kurso, § 4.2
angle:
plant
beloruse:
расьліна
france:
végétal (subst.)
germane:
Gewächs, Pflanze grimpanta ~aĵo: Kletterpflanze. droga ~aĵo: Drogenpflanze.
greke:
φυτό
hispane:
vegetal
hungare:
növény kultura ~aĵo: kultúrnövény. sovaĝa ~aĵo: dudva.
japane:
植物 [しょくぶつ]
katalune:
vegetal, planta kultura ~aĵo: planta de conreu. sovaĝa ~aĵo: mala herba.
nederlande:
plant
perse:
گیاه، رستنی، نبات
portugale:
vegetal
ruse:
растение kultura ~aĵo: культурное растение. sovaĝa ~aĵo: дикое растение.
tibete:
རྩི་ཤིང་
ukraine:
рослина

vegetaĵa

Rilata al vegetaĵoj: la vegetaĵa regno; ĉu la vegana (pure vegetaĵa) dieto estas bongusta kaj sufiĉa por la korpaj bezonoj [12]? braceletoj faritaj el vegetaĵaj materialoj [13]; kiel vegetaĵa tapiŝo tie kreskis nur ranunkoloj [14]; (figure) dum la ses jaroj de la unutona kaj preskaŭ vegetaĵa ekzistado, kiun Fernando pasigis en Hongkong li vivis nur per siaj memoroj [15].
angle:
vegetable
beloruse:
расьлінны
france:
végétal (adj.), végétatif
germane:
pflanzlich, Pflanzen-, vegetativ
greke:
φυτικός
hungare:
növényi
japane:
植物の [しょくぶつの], 植物性の [しょくぶつせいの]
katalune:
vegetal (adj.)
nederlande:
plantaardig
perse:
گیاهی، نباتی
portugale:
vegetal
ruse:
растительный

vegetaĵaro

BOT Tuto de la vegetaĵoj de regiono aŭ de la mondo: la vegetaĵaro de la Insuloj de Santa Cruz estas malaltaĵa pluvarbaro [16]; sciencistoj […] studas la rilatojn inter la vegetaĵaro, faŭno kaj la homoj de tiu ankoraŭ ne esplorata regiono [17]; ŝatata turisma alvenpunkto [pro la] belega maro kaj riĉa vegetaĵaro [18].
angle:
vegetation, flora
beloruse:
расьліннасьць, флёра
france:
flore, végétation
germane:
Vegetation Pflanzenwelt, Vegetation, Flora
hungare:
vegetáció, flóra
japane:
植物相 [しょくぶつそう], フロラ, , 植生 [しょくせい]
katalune:
vegetació
nederlande:
vegetatie, flora
perse:
گیاهان، نباتات
portugale:
flora
ruse:
растительность, флора

ĉambra vegetaĵo

HOR Vegetaĵo kiun oni tenas en ĉambro kiel ornamon.
beloruse:
хатняя расьліна
france:
plante d'intérieur
germane:
Zimmerpflanze
hungare:
szobanövény
katalune:
planta d'interior
ruse:
комнатное растение

administraj notoj

ĉambra ~aĵo: Mankas dua fontindiko.
ĉambra ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.