animalo
- 1.
- Besto2, vivulo2: majstro […], kial tiom stranga animalo, kia estas la homo, estis kreata [1]; eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo socia kaj vivis izole en sia kaverno [2]; nun imagu ke malantaŭ la muro homoj portadas ĉiajn objektojn kaj figurojn de homoj kaj aliaj animaloj, faritajn el ŝtono kaj ligno kaj ĉia materialo [3]; la nomaro de animaloj kaj vegetaĵoj [4]. besto1, homo
- 2.
- (evitinde) Besto1, bruto: ŝi rapide respondis al ĵurnalistoj, ke ŝi amas la animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la mustelojn aŭ vizonojn cetere breditajn de la homoj [5].
- angle:
- animal
- beloruse:
- жывёліна
- ĉeĥe:
- animal, zvíře, živočich
- ĉine:
- 1. 动物 [dòngwù], 動物 [dòngwù]
- france:
- animal (subst.)
- germane:
- Tier
- hebree:
- בעל חיים
- hispane:
- animal
- hungare:
- állat (ember is)
- indonezie:
- binatang, hewan
- itale:
- animale
- japane:
- 動物 [どうぶつ]
- malaje:
- binatang, haiwan
- nederlande:
- dier (incl.mens)
- ruse:
- 1. животное
- slovake:
- živočích, zviera
- turke:
- hayvan
- ukraine:
- тварина
animala
- Rilata al la animaloj, plej ofte kontraste al „vegetaĵa“: klasikaj subdividoj de la vegetala kaj animala regnoj [6]; animalaj fosilioj; animala graso (ekz-e butero), kontraste al vegetaĵa graso (ekz-e oleo); en preskaŭ ĉiuj animalaj specioj, la sola maniero reproduktiĝi estus partenogenezo [7]; unuarangan signifon por la ekspliko de la lingvooriginoj havas la antropologio: tiu parto de la scienco, kiu okupiĝas pri la formiĝo de la homo el la cetera animala mondo Ret .
6.
Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta
finvenko?, 2013
7. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
7. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
- beloruse:
- жывёльны
- ĉeĥe:
- animální, živočišný
- france:
- animal (adj.)
- germane:
- tierisch ~a regno: Tierreich. ~a graso: tierisches Fett.
- indonezie:
- hewani
- ruse:
- животный
- slovake:
- živočíšny
- ukraine:
- тваринний, анімальний
animaloj
- Unu el la regnoj de la vivaĵoj (Animalia): sinsekvaj cikloj de produktiveco kaj malproduktiveco, kaj emocie kaj korpe, inter kaj plantoj kaj animaloj Rsp ; laŭ Schleicher, la vivo de la lingvo esence ne distingiĝas de la vivo de ĉiuj aliaj „vivantaj organismoj – kreskaĵoj kaj animaloj“ Ret ; ĉiuj vivantoj, ĉu animaloj, plantoj, fungoj, bakterioj, eĉ protobakterioj, portas la instrukciojn de sia vivo en la genoj [8]. fungoj, plantoj
8.
Monato, Steĉjo Norvell: Profeto sen honoro, 2003
- angle:
- Animal kingdom
- beloruse:
- жывёльны сьвет, фаўна, жывёлы
- france:
- règne animal
- germane:
- Reich der Tiere
- hungare:
- állatvilág
- latinece:
- Animalia
- nederlande:
- dierenrijk
- ruse:
- животные, животный мир
- ukraine:
- тваринний світ, тваринне царство, фауна