plant/o PIV1

planto

BOT Iu el plantoj: [en] florpotoj staris malgrandaj kukumoj kaj aliaj plantoj [1]; triboj, kies nutraĵo grandparte dependas de radikoj, semoj de sovaĝaj plantoj, entute de vegetaĵoj [2]; estus bone scii nomon almenaŭ de ĉiu deka planto sub niaj piedoj [3]. SIN:vegetaĵo, vegetalo, kreskaĵo1HOM:planto (ago)VD:plantaĵo1
Rim.: Laŭ Fundamento de Esperanto „planto“ estas ago kaj do limigita al kultivado de vegetaĵoj. Tamen la parolantoj de la lingvo praktike uzas „planto“ en la senco „vegetaĵo“ laŭ la scienclatina „plantae“. Pro la konflikto inter tiu uzo kaj la fundamenta senco, oni konsideru ambaŭ homonimoj.
angle:
plant
beloruse:
расьліна
ĉeĥe:
rostlina
france:
plante
germane:
Pflanze
hungare:
növény
indonezie:
tanaman, tumbuhan
japane:
植物 [しょくぶつ]
nederlande:
plant
pole:
roślina
ruse:
растение
slovake:
rastlina, sadenica
taje:
พืช
tibete:
ཤིང་ཚལ་
tokipone:
kasi
ukraine:
рослина

plantoj

BOT Unu el la regnoj de la vivaĵoj (Plantae): scienco pri la plantoj [4]; „La Vivo de la Plantoj“ aperis dane, svede, finne, bulgare, pole, portugale, norvege kaj ĉine [5]; Terminaro pri la Ekstera Morfologio de la Florhavaj Plantoj [6]. SIN:vegetala regno
angle:
plant kingdom, plantae
beloruse:
расьліны (царства)
ĉine:
[huì]
france:
règne végétal
germane:
Pflanzen (Bot.)
hungare:
növények országa
japane:
植物界 [しょくぶつかい]
latinece:
Plantae
pole:
rośliny, królestwo roślin
ruse:
растения, царство растений

floroplanto

BOT Iu el floroplantoj: li post laborfino iris rekte al la ĝardeno por aĉeti florplantojn kaj kelkajn rozarbustojn [7]; en nia ĝardeno kreskas ankaŭ 86 specioj da arbustoj kaj multaj florplantoj [8].
7. Stellan Engholm: Vivo vokas, II.
8. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
angle:
angiosperm
beloruse:
кветкавая расьліна, пакрытанасенная расьліна
ĉine:
被子植物 [bèizǐzhíwù], 被子植物門 [bèizǐzhíwùmén], 被子植物门 [bèizǐzhíwùmén]
germane:
Samenpflanzen, Blütenpflanzen
indonezie:
tanaman (ber)bunga
pole:
okrytonasienne {pl}

daŭra planto

BOT Planto1, floranta kaj fruktanta plurfoje dum sia vivo: staŭdo, arbusto, arbedo kaj arbo estas daŭraj plantoj.
angle:
perennial plant
beloruse:
шматгадовая расьліна
france:
plante vivace
germane:
ausdauernde Pflanze, perennierende Pflanze
hungare:
évelő növény
indonezie:
tanaman menahun
pole:
roślina wieloletnia
ruse:
многолетнее растение

nedaŭra planto

BOT Planto1, vivanta nur unu aŭ malmultajn jarojn kaj floranta kaj fruktanta nur unufoje dum sia vivo: herbo estas nedaŭra planto.
angle:
annual plant
beloruse:
аднагадовая расьліна
france:
plante annuelle
germane:
einjährige Pflanzen, annuelle Pflanzen
hungare:
egynyári növény
indonezie:
tanaman semusim
pole:
roślina jednoroczna
ruse:
однолетнее растение

administraj notoj

daŭra ~o: Mankas dua fontindiko.
daŭra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nedaŭra planto: Mankas dua fontindiko.
nedaŭra planto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.