*kapsulo
- 1.
-
Rigida kovrilo aŭ ŝelo, kiu malfermiĝas fende,
torde, rompe.
- a)
- Ĉapo el metalo aŭ plasto, fermanta la buŝon de botelo.
- b)
- VdE Ujeto el gelateno uzata por enteni medikamenton: Roche kapablas produkti 400 milionojn da dozoj (po dek kapsuloj) jare [1]. oblato, pastelo, pilolo, premaĵo, tablojdo.
- c)
-
Malfermfrukto
estiĝanta el pluraj fruktofolioj kaj malfermiĝanta
ĉe maturiĝo per fendoj (hiperiko, irido),
kovrilo (hiskiamo) aŭ truetoj (papavo, kampanulo):
opio estas narkota substanco, […] kiun oni
ekstraktas el la sekigita laktosuko de opiopapava verda
kapsulo
[2].
Rim.: La signifo de tiu vorto en Esperanto ŝajnas iom malklara. Laŭ la difino en PV kaj PIV ĝi sinonimas kun malfermfrukto. En la germana „Kapsel“ kaj en la angla „capsule“ signifas malfermfrukton formitan el du aŭ pluraj fruktofolioj escepte de silikvo. En la ilustrita parto de PIV, plato IV, 15, 17 kapsulo estas uzata ĝuste por tiaj fruktoj.
- d)
- Enferma protekta histo de artiko: ĉirkaŭ la artiko troviĝas artika kapsulo [3].
- 2.
- Skatoletforma ronda ujo: ĉe surteraj testoj brulmortis tri astronaŭtoj en sia kapsulo [4]; Lajka […] estis la unua besto, kiu atingis unuafoje la kosmon […] ĝi mortis 5 horojn post la lanĉo, plej verŝajne pro tro-varmiĝo de la kapsulo [5]; tempa kapsulo aŭ letero al estonto estas mesaĝo, kiun oni foje sendas al si mem, aŭ al siaj posteuloj, aŭ al iu ajn, kiu retrovos la mesaĝon post paso de tempo [6].
- 3.
- PIV1 Vazo en formo de vertoĉapo, uzata por vaporigi fluaĵojn.
- angle:
- 1.b capsule 1.c capsule
- beloruse:
- капсула
- ĉeĥe:
- kapsle, uzávěr (lahve)
- ĉine:
- 3. 蒴 [shuò]
- france:
- 1.a capsule (de bouteille) 1.b gélule (pharm.) 1.c capsule (bot.) 3. capsule (chim.), coupelle (petit récipient en forme de calotte)
- germane:
- 1.a Verschlusskappe, Kronkorken 1.b Kapsel, Medikamentenkapsel 1.c Kapsel, Sporenkapsel 1.d (Gelenk-)kapsel 2. Gehäuse, Kapsel 3. Schale, Abdampfschale, Kupelle
- hispane:
- cápsula
- hungare:
- 1.b kapszula, ostyatok 1.c gubó, toktermés 2. kapszula 3. lepárlócsésze
- japane:
- 王冠 [おうかん], 蒸発皿 [じょうはつざら], カプセル, さく果 [さくか], 被膜 [ひまく], 嚢 [ふくろ], 包 [パオ]
- katalune:
- càpsula 1.a tap 3. copel·la
- nederlande:
- 1.a kroonkurk 1.b capsule 1.c doosvrucht 2. capsule 3. capsule
- pole:
- 1.a kapsel 2. kapsułka 3. kapsułka
- rumane:
- capsulă
- ruse:
- 1.a колпачок (бутылки), крышка (бутылки) 1.b капсула, облатка 1.c семенная коробочка 2. футляр 3. капсула
- slovake:
- kapsula, pologuľatá kovová krabička, tobolka
- svede:
- 1.a kapsyl 1.b kapsel
- ukraine:
- капсула, капсуль, коробочка, сумка, облатка
administraj notoj
pri
~o 2.:
Ĉu ŝovi la sencon TEK ujo kiel subsencon al snc 1? Ĉu distingi historian sencon "skatoleto" de modernaj sencoj en scienco kaj tekniko? [WD]