lez/i PVEF lezi serĉi 'lezi' [lez.0i] (tr) 1.[lez.0i.MED] Kaŭzi patologian difekton aŭ ŝanĝon en organo: skarlatino ofte lezas iun organon; koncerne la pulmojn: fumi kanabon ja lezas ilin [1]; [li] dum jaroj sisteme planis siajn atencojn, […] aĉetis pafilojn kaj specialan municion, kiu maksimume lezu trafitan korpon [2]. dolorigi, vundi1 2.[lez.0i.FIG] (figure) Kaŭzi damaĝon: la milito lezis internacian leĝaron kaj tiel starigis danĝeran precedencon [3]; oni preskaŭ hontas lezi per dikaj turismaj botoj la vojetojn tra ekflorantaj arbaroj [4]; neologismoj, kiuj tute ne lezas la strukturon de la lingvo [5]. damaĝi, difekti, malrespekti, malobei, malobservi, ofendi, treti2 Rim.: Laŭ BL: (laŭ la signifo en la unuopa okazo) prefere diru rompi, difekti, malobei, malplenumi, malrespekti, vundi. 1. Monato, Paulo Sérgio Viana: El Kanado pri kanabo, 20132. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 20123. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 20034. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj, 20045. Franz-Georg Rössler: Profite vojaĝu kun Edwin, Monato, 1994/06, p. 21 angle: hurt 1. injure, wound 2. violate, break beloruse: пашкодзіць, паразіць ĉine: 损 [sǔn], 損 [sǔn], 损伤 [sǔnshāng], 損傷 [sǔnshāng], 触犯 [chùfàn], 觸犯 [chùfàn] france: léser germane: verletzen, schädigen 2. beschädigen hungare: 1. megsért, sérülést okoz 2. sért japane: 損傷を与える [そんしょうをあたえる], 傷つける [きずつける], 損害を与える [そんがいをあたえる] nederlande: 1. letsel toebrengen 2. schade berokkenen pole: uszkodzić (organ) portugale: lesar rumane: leziuna, strica ruse: поразить, повредить ukraine: ушкодити, уразити lezo serĉi 'lezo' [lez.0o] 1.[lez.0o.MED] Patologia difekto aŭ ŝanĝo en organo: videblas laboratorie spuroj de peza hepata lezo [6]; kiam oni rompas oston aŭ vundiĝas, molekuloj en la korpo ekreagas, provante sanigi la lezon [7]; la vundito havis tranĉilan lezon en la koro kaj forpasis [8]; en la banlokoj oni kuracas malsanojn de la mova aparato, statojn post operacioj kaj lezoj [9]. 2.[lez.0o.FIG] (figure) Damaĝo: la publikigo […] prezentas lezon de miaj aŭtoraj rajtoj [10]. rompo2 6. Monato, last: Malbonan apetiton, 20107. Monato, Ivo Durwael: Memsanigaj materialoj?, 20118. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)9. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko, 201510. Monato, Irmi Haupenthal, eldonistino: Lezo de aŭtoraj rajtoj, 2005 angle: 1. injury 2. violation beloruse: пашкоджаньне, паражэньне ĉine: 1. 伤 [shāng], 傷 [shāng], 外伤 [wàishāng], 外傷 [wàishāng] 2. 损伤 [sǔnshāng], 損傷 [sǔnshāng] france: lésion germane: 1. Verletzung 2. Beschädigung hungare: 1. sérülés 2. megsértés japane: 損傷 [そんしょう], 障害 [しょうがい], 損害 [そんがい] nederlande: 1. letsel 2. schade pole: lezja portugale: lesão, dano rumane: leziune ruse: повреждение, поражение tibete: རྨས་སྐྱོན་ ukraine: ушкодження, ураження (тіла, органу) administraj notoj