Aldoni tradukojn al ReVo:

1kapital/o

kapitalo

serĉi 'kapitalo'
[kapita.0o]
1.
[kapita.0o.rimedoj]
EKON Parto de la riĉaĵoj uzata por produktado; profiton donanta proprumaĵo; tuto de la provizaĵoj kaj iloj, t. e. laborrimedoj: tiuj ĉi provoj […] englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn EE ; mi mem povas eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas […] tro malgrandajn kapitalojn DL ; la pastroj ne elspezas ĉion, sed amasigas kaj pligrandigas sian kapitalon [1]; (figure) [li] en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco Marta ; oni povas uzi la pli altajn tonojn, se […] el la morto de iu persono oni deziras tiri politikan kapitalon (avantaĝon) [2].
2.
[kapita.0o.mono]
EKON Sumo de posedata mono, konsiderata kiel ĉefaĵo, kontraste kun la rento, konsiderata kiel akcesoraĵo: ŝi posedas kapitalon da dek kvin mil rubloj IK ; al ni en ĉia okazo restas ankoraŭ 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin aranĝis […] kaj rezervis kapitaleton en la ŝpara banko FK .
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
2. Ivo Lapenna: Retoriko, 2. Voĉo
angle:
capital
beloruse:
капітал
ĉeĥe:
jistina, kapitál
ĉine:
[zī], 資本 [zīběn]
france:
capital (nom, econ.)
germane:
Kapital
hispane:
capital
hungare:
tőke
japane:
資本 [しほん], 資本金 [しほんきん], 資金 [しきん], 元手 [もとで]
nederlande:
kapitaal
pole:
kapitał
rumane:
capital
ruse:
капитал
slovake:
istina, kapitál
tokipone:
mani
ukraine:
капітал

kapitala

serĉi 'kapitala'
[kapita.0a]
1.
[kapita.0a.rilata]
Rilata al kapitalo: kovri la deficitojn el la kapitala konto [3]; elspezoj […] pagataj de la kapitala rento [4]; 2 milionoj da kapitala mono [5]; kapitala alfluo [6]; en evoluintaj landoj la kapitala rendimento ĝenerale povas esti de 9 % ĝis 11 % [7].
2.
[kapita.0a.granda]
(arkaismo) Eksterordinare granda, profitiga: li mortigis tian kapitalan bovidon Hamlet . VD:majuskla, krimego
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, 18.6 Financa Fortikiĝo
4. Ĉu solvoj?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
5. La komitato en Gotenburgo: ĉu jam konstrue al stabila tutmonda asocio?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
6. Monato, Evgeni Georgiev: Bonaj perspektivoj por 2014, 2014
7. Monato, Mu Binghua: Monopolo super la elektropova provizado, 2006
beloruse:
капітальны

kapitalismo

serĉi 'kapitalismo'
[kapita.0ismo]
[kapita.0ismo.EKON]
EKON Ekonomia funkciado, en kiu grandajn firmaojn posedas pliparte privataj kapitalhavantoj: necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, kaj ne kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo sufiĉas, por ke ĝi efektiviĝu [8]; transiro de socialismo al kapitalismo [9]; sociala kapitalismo [10]; kapitalisma liberalismo [11]; la azia kapitalismo ne estas moderna, ĝi estas paria kapitalismo [12]. VD:feŭdismo, komunismo, liberalismo2
8. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, De la deziro al la efektivigo ...
9. Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
10. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
11. Monato, Zlatko Tišljar: Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?, 2004
12. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
angle:
capitalism
beloruse:
капіталізм
ĉeĥe:
kapitalizmus
ĉine:
資本主義 [zīběnzhǔyì]
france:
capitalisme
germane:
Kapitalismus
hispane:
capitalismo
japane:
資本主義 [しほんしゅぎ]
nederlande:
kapitalisme
pole:
kapitalizm
rumane:
capitalism
slovake:
kapitalizmus
tibete:
མ་རྩའི་རིང་ལུགས་
ukraine:
капіталізм

kapitalisto

serĉi 'kapitalisto'
[kapita.0isto]
[kapita.0isto.EKON]
EKON Homo posedanta kapitalon, de ĝi ricevanta renton: [la] plej influaj membroj estas la novkapitalistoj, kiuj posedas fabrikojn kaj entreprenojn [13]; dum la industria epoko, kapitalistoj ĝenerale regis la produktadon kaj la socion [14]; kapitalisto karesanta sian monsakon [15]; mi estas nek kapitalisto nek borsoĵonglisto [16].
13. Zlatko Tišljar: Ordo tordita -- dekstren maldekstren, Monato, 2001/01, p. 7
14. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
15. Monato, Jakvo Schram: Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo, 2012
16. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
angle:
capitalist
beloruse:
капіталіст
ĉeĥe:
kapitalista
ĉine:
資本家 [zīběnjiā]
france:
capitaliste
germane:
Kapitalist
hispane:
capitalista
hungare:
tőkés, kapitalista
japane:
資本家 [しほんか]
nederlande:
kapitalist
pole:
kapitalista
rumane:
capitalist
ruse:
капиталист
slovake:
kapitalista
ukraine:
капіталіст

administraj notoj