*38jur/o *juro serĉi 'juro' [jur.0o] [jur.0o.JUR] Aro da reguloj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de la homoj aŭ kolektivoj, kaj kies malrespekto povas sekvigi socian formon de juĝo aŭ puno: pozitiva juro (difinita de la leĝoj aŭ aliaj normaj tekstoj, kp natura juro); Konferenco pri la Juro de Traktatoj [1]; mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo [2]; [tiuj] estroj […] abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan [3]; laŭ la leĝoj de la ĝenerala juro [4]; oni instruadis ne nur la parolarton, sed ankaŭ la filozofion kaj la juron [5]; li interesiĝis pri literaturo, lernis dialektikon kaj juron [6]; la interpretado de la juro estas unu el ĉefaj kaj plej malfacilaj taskoj de juĝeja oratoro [7]; la ŝanĝitaj cirkonstancoj postulis amendojn por konformigi la Statuton al nederlanda juro kaj havigi al UEA sendependan juran personecon [8]; jurmedicina vizaĝrekonstruo laŭ la trovita kranio similegas al la portretoj konataj de Koperniko [9]. jurfilozofio; jurhistorio; jursociologio; juroscienco. juĝo, justeco, jurisdikcio, leĝo1, puno, verdikto 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 32:113. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:94. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro III5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto9. Vikipedio, Koperniko angle: law beloruse: права bretone: gwir (lezennoù) ĉeĥe: právo, soubor právních norem ĉine: 法学 [fǎxué], 法 [fǎ] france: droit (subst., justice) germane: Recht hispane: derecho (ciencia) hungare: jog itale: diritto, legge ~filozofio: filosofia del diritto. japane: 法 [ほう], 法律 [ほうりつ] latine: ius nederlande: recht ~filozofio: rechtsfilosofie. portugale: lei ruse: право slovake: právo ukraine: право juraserĉi 'jura' [jur.0a] 1.[jur.0a.KOMUNE] Koncernanta la juron: juraj konsiloj [10]; jura konsilisto [11]; neniun oni rigardu kulpa antaŭ deca jura esploro [12]; [ni] devas analizi la aferon el fakta kaj el jura vidpunktoj [13]; mortigo de homo estas krimo laŭ ĉiuj juraj sistemoj de la hodiaŭo [14]; asignisto, ĉi-kaze funkcianta kiel jura konstatisto, envenis [15]; jura procedo [16]; juraj normoj; juraj sciencoj. juĝa 2.[jur.0a.JUR] Difinita de la juro: jura persono; jura protekto; atingi eksplicitan juran rajton instrui Esperanton en la lernejoj [17]. 10. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1511. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto14. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto15. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten16. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto angle: legal beloruse: прававы, юрыдычны bretone: gwirel ĉeĥe: juridický, juristický, právnický ĉine: 依法 [yīfǎ] france: juridique ~a persono: personnalité juridique. germane: 1. rechtlich 2. juristisch hispane: legal 1. jurídico, -a hungare: jog-, jogi ~a persono: jogi személy. ~a protekto: jogvédelem. itale: giuridico, legale ~aj konsiloj: consigli legali. ~aj normoj: normativa (leggi). japane: 法の [ほうの], 法的な [ほうてきな] nederlande: juridisch ~aj konsiloj: rechtshulp. portugale: jurídico 1. jurídico, legal ruse: правовой slovake: právny ukraine: правничий, правовий, юридичний *juristo [18]serĉi 'juristo' [jur.0isto] [jur.0isto.JUR] Fakulo pri juro: studento juristo en Neapolo [19]; kvankam juristo, li estas […] sufiĉe honesta kaj sincera viro [20]; ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj [21]; la helpo de fakuloj-juristoj estas deviga en ĉiuj pli gravaj civilaj aŭ kriminalaj procesoj [22]; mi konsultis juriston el la prokurorejo, kaj li diris, ke mi havas nur ‚cirkonstancajn akuzfaktojn‘ kontraŭ vi [23]; Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj [24]. advokato1, juĝisto, notario, prokuroro 18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 419. Internacia krestomatio, Neniam Plu!20. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro II21. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo22. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto23. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten24. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Enhavtabelo angle: jurist, lawyer beloruse: юрыст bretone: gwiraour ĉeĥe: jurista, právník ĉine: 法学家 [fǎxuéjiā] france: juriste germane: Jurist hispane: jurisconsulto, jurista (en desuso) hungare: jogász itale: giurista japane: 法学者 [ほうがくしゃ], 法律専門家 [ほうりつせんもんか] nederlande: jurist, rechtsgeleerde portugale: jurista, jurisconsulto ruse: юрист slovake: právnik ukraine: юрист, правник internacia juro, internacia publika juro serĉi 'internacia juro' serĉi 'internacia publika juro' [jur.internacia_0o] Reguloj kaj principoj regulantaj la rilatojn inter ŝtatoj (kaj kelkaj pliaj apartaj institucioj, ekz-e Sankta Seĝo, Suverena Milita Ordeno de Malto k.a.): li faris pli ol 300 prelegojn […] pri internaciaj rilatoj kaj internacia juro [25]; elstaras la studoj de I. Lapenna, La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj kaj Kelkaj Aspektoj de la Lingva Problemo en Internacia Publika Juro kaj Kompara Juro [26]. 25. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto26. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto angle: international law beloruse: міжнароднае права ĉine: 国际法 [guójìfǎ], 万国公法 [wànguógōngfǎ] germane: Völkerrecht japane: 国際法 [こくさいほう] latine: ius gentium nederlande: internationaal recht kanona juro serĉi 'kanona juro' [jur.kanona_0o] juro de la eklezio, pli konkrete de la romkatolika: la malpermeso de interezo laŭ la kanona juro enpenetris la svedan mezepokan juron, sed poste ĝin anstataŭis malpermeso de interezo super certa nivelo [27]; 27. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado angle: canon law beloruse: кананічнае права france: droit canonique germane: kanonisches Recht hungare: kánonjog katalune: dret canònic nederlande: canoniek recht ruse: каноническое право kutimjuro PIV1 serĉi 'kutimjuro' [jur.kutim0o] Juro bazita ne sur skribitaj leĝoj, sed sur tradicio kaj kutimoj: la militjuro, fiksita en la internacia kutimjuro kaj en kelkaj internaciaj traktatoj [28]. 28. Vikipedio, Militkrimo angle: common law beloruse: звычаёвае права ĉine: 习惯法 [xíguànfǎ] france: droit coutumier germane: Gewohnheitsrecht japane: 慣習法 [かんしゅうほう] ruse: обычное право ukraine: звичаєве право natura juro serĉi 'natura juro' [jur.natura_0o] Principoj kaj reguloj de interrilatoj derivitaj el la homa naturo: la ideo pri natura juro troviĝis jam ĉe Aristotelo [29]; la natura juro estas sistemo de juraj normoj, kies fundamento estas en la ordo de la objektoj mem kaj en la naturo de la homo [30]. moralo 29. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado30. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado angle: natural law beloruse: прыроднае права france: droit naturel germane: natürliches Recht roma juro, romana juro serĉi 'roma juro' serĉi 'romana juro' [jur.roma_0o] Juro fondita en la antikvo unue en Romo kaj poste aplikata en la tuta roma imperio: la skolastika pensado estas ofte rigardata kiel kunfandiĝo de tri spiritaj tradicioj: la unua estas la filozofio de Aristotelo, la dua estas la biblio kaj la tria estas la romana juro [31]. 31. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado angle: roman law beloruse: рымскае права ĉine: 罗马法 [Luómǎfǎ] france: droit romain germane: römisches Recht japane: ローマ法 [ローマほう] jurosciencoserĉi 'juroscienco' [jur.0oscienco] [jur.0oscienco.SCI] Studo pri juro, pri ĝia organizo kaj funkciado: Georg Heym […] ekstudis sen la plej eta emo jurosciencon [32]. 32. Cezar: Ĉiuj pejzaĝoj, cezarpoezio, 2004-02-15 angle: legal science beloruse: правазнаўства, юрыспрудэнцыя ĉeĥe: právní věda ĉine: 法学 [fǎxué] france: droit (discipline) germane: Rechtswissenschaft, Jura itale: scienze giuridiche, legge (disciplina), diritto (disciplina) japane: 法学 [ほうがく], 法律学 [ほうりつがく], 法理学 [ほうりがく] nederlande: rechtswetenschap ruse: правоведение, юриспруденция slovake: právna veda ukraine: юриспруденція, правознавство, юридичні науки Rim.: La 8a OA klarigas la Fundamentecon de la radiko „jur“ el la vorto „juristo“ aperanta en la 4a ekzerco de la Ekzercaro. La baza vorto „juro“ kaj la kunmetaĵo „juristo“ estas do fundamentaj. administraj notoj kanona ~o : Mankas dua fontindiko. roma ~o, romana ~o: Mankas dua fontindiko. ~oscienco: Mankas dua fontindiko.