4intens/a JED intensaserĉi 'intensa' [intens.0a] en: 1.[intens.0a.strecxa] en: Plenumata aŭ funkcianta energie, vigle, fortostreĉe: intensa terapio [1]; mi esperas, ke la intensa laboro […] reprudentigos vin [2]; Filipo […] estis sekvinta la parolon de la mistikulo kun intensa intereso [3]; lia vizaĝo ricevis esprimon de intensa koncentriĝo kaj preskaŭ rigidiĝis [4]; se la pluvo intensiĝos, baldaŭ restos nenio plu el la spuroj [5]; lia intensemo unuflanke kaj lia trofidemo aliflanke kutimis meti lin en ĉagrenajn malfacilaĵojn [6]. forta2, agema, konsuma, pasia, peniga, sindona, ŝvitiga, vigla3, viva2 2.[intens.0a.impresa] en: Klare, forte sentata: la suno brilis […] en la intensa, okulkaresa bluo de la ĉielo [7]; Alekso rigardis ŝin kun strange intensa esprimo en sia vizago [8]; ŝi enspiris la intensan odoron de mirto [9]; intensa febro ekbruliĝis [10]; [ili] radiis pro intensa ĝojo [11]; li sentis melankolion kaj samtempe intensan sciemon [12]; ĝuste ĉar ni trovas Esperanton io mirinda, mirakla, riĉiga por la animo kaj la koro […] ĝuste pro tio ŝprucas en ni intensa deziro diskonigi ĝin, kiel trezoron [13]. klara, brila, densa, forta2, penetra, trudiĝema2 3.[intens.0a.rendimenta] en: Rezultiganta grandan rendimenton, efika: intensa agrikulturo [14]; neintensa bovbredado en grandaj areoj [15]; intensa kurso. 1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 56. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto9. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina12. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo13. Claude Piron: Kien esperanto?, Prelego kasede prezentita okaze de kunveno en Cully, Svislando, en septembro 1994.14. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo, 201115. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, 2014 angle: intense beloruse: інтэнсыўны, напружаны, моцны, яркі, зыркі ĉeĥe: intenzivní, prudký, silný ĉine: 強化 [qiánghuà], 浓厚 [nónghòu], 烈 [liè], 紧张 [jǐnzhāng], 酷烈 [kùliè], 使紧张 [shǐjǐnzhāng], 使紧凑 [shǐjǐncòu] france: intense, intensif germane: intensiv hispane: intenso hungare: 1. intenzív, erőteljes 2. erős 3. intenzív, belterjes japane: 強烈な [きょうれつな], 激しい [はげしい], 強度の [きょうどの], 集中的な [しゅうちゅうてきな], 集約的な [しゅうやくてきな], 徹底的な [てっていてきな] nederlande: intens, sterk perse: شدید portugale: intenso (adj.) ruse: интенсивный, напряжённый, усиленный 2. яркий (о свете, цвете, переживании), насыщенный (о цвете), сильный slovake: intenzívny, prenikavý ukraine: інтенсивний, напружений, посилений intensecoserĉi 'intenseco' [intens.0eco] en: Alta grado de aktiveco: oni distingas la intensecon, la altecon, la tembron kaj la flekseblecon de la voĉo [16]; liaj okuloj iomete ruĝiĝis pro la intenseco de liaj sentoj [17]; la lernanto povas parte mem decidi, en kiu rapideco, sinsekvo kaj intenseco li/ŝi trastudu la enhavojn [18]. 16. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto17. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI18. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Herzberg, la Esperanto-urbo kiu proponas lingvan kaj movadan klerigadon angle: intensity beloruse: інтэнсыўнасьць, напружанасьць ĉeĥe: intenzita ĉine: 強度 [qiángdù], 密集度 [mìjídù], 強烈 [qiángliè], 明暗度 [míngàndù], 烈度 [lièdù] france: intensité germane: Intensität hispane: intensidad hungare: intenztás, erősség japane: 激しさ [はげしさ], 強さ [つよさ], 強烈 [きょうれつ] nederlande: intensiteit perse: شدت portugale: intensidade ruse: интенсивность, напряжённость, яркость (о цвете), насыщенность (о цвете) slovake: intenzita ukraine: інтенсивність, напруженість intensigiserĉi 'intensigi' [intens.0igi] en: Pliigi la aktivecon; plifortigi la efikon: ŝia informo […] intensigis la malbonhumoron [19]; intensigo kaj vastigo de internacia kunlaboro [20]; la nova situacio intensigos la konkurencon [21]; la Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo [22]. akceli, insisti, fokusi 19. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1920. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto21. Monato, Evgeni Georgiev: Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn, 200322. La Ondo de Esperanto, 2001, №10 angle: intensify beloruse: інтэнсыфікаваць, паскараць, узмацняць ĉeĥe: intenzifikovat ĉine: 強化 [qiánghuà], 加紧 [jiājǐn], 使紧张 [shǐjǐnzhāng], 使紧凑 [shǐjǐncòu], 激化 [jīhuà] france: intensifier, amplifier, renforcer (intensifier) germane: intensivieren hispane: intensificar hungare: intenzívebbé tesz, felerősít japane: 強める [つよめる], 激しくする [はげしくする] nederlande: verhogen, versterken perse: شدت بخشیدن، تشدید کردن portugale: intensificar ruse: интенсифицировать, усилить, усиливать slovake: stupňovať, zintenzívniť ukraine: інтенсифікувати, підсилювати administraj notoj