Aldoni tradukojn al ReVo:

incid/i

incidi

serĉi 'incidi'
[incid.0i]
(ntr)
FOT
[incid.0i.radio]
(pp lumradioj) Fali sur surfacon: kiam radio incidas sur iun surfacon, tiu radio estas nomata incidanta radio; antaŭ [kiam] radiado incidas je la tersurfaco, ĝi devas trapasi ioman distancon en tera atmosfero [1]; forta lumo incidas sur la rolanta ulo, kaj iom malpli forta sur la aliaj [2]. VD:trafi, koincidi, eksponi1, impresi, reflekti, refrakti
angle:
fall on (a surface)
beloruse:
падаць (на паверхню)
ĉeĥe:
incidovat, naříznout, přeřezat, rozříznout, řezat
france:
être incident (opt.)
germane:
inzidieren, auftreffen (Licht), einfallen (Licht)
hispane:
incidir
hungare:
beesik (sugár)
japane:
入射する [にゅうしゃする]
nederlande:
vallen op (v.lichtstraal)
portugale:
incidir (fotografia, óptica)
ruse:
падать (на поверхность, опт.)
slovake:
incidovať, narezať, rezať
ukraine:
падати на поверхню (про світло і т.п.)

incida

serĉi 'incida'
[incid.0a]
1.
[incid.0a.FOT]
FOT Rilata al incido: la incida ebeno estas ebeno, normala al la surfaco, kaj kiu entenas la incidantan radion; la incida angulo estas la angulo formata de la incidanta radio kun la normalo ĉe la incida punkto, t.e. ĉe la punkto, kie la radio trafas la surfacon; parto de la incida X-radio sur la kristalo estas difraktita [3].
2.
[incid.0a.grafee]
MATMatVort (p.p. vertico kaj eĝo en grafeo) Tiaj, ke la vertico estas rando de la eĝo: oni diras, ke du verticoj estas najbaraj, se kaj nur se ekzistas eĝo incida al ambaŭ; eĝo elire (resp. enire) incida al subaro de verticoj (kies komenca (resp. fina) rando apartenas al la koncerna subaro).
Rim.: Oni diras sendistinge eĝo incida al vertico vertico incida al eĝo.
VD:grado.
angle:
2. incident
beloruse:
2. інцыдэнтны
france:
1. d'incidence (opt.) 2. incident (adj., math., en p. d'un sommet et d'une arête)
germane:
1. einfallend (Licht), auftreffend (Licht) 2. inzident
hungare:
1. beeső, beesési 2. illeszkedő
nederlande:
2. invals-
pole:
2. incydentny
portugale:
1. incidente (fotografia, óptica)
ruse:
1. падения (опт.) ~a angulo: угол падения. 2. инцидентный

administraj notoj