Aldoni tradukojn al ReVo:

*imperi/o UV

*imperio

serĉi 'imperio'
[imperi.0o]
1.
[imperi.0o.monarkio]
POL Granda plurnacia regno, kiu povas esti bazita sur militforto, ideologio aŭ dinastia principo, kutime monarkio kies estro sin rigardas supera al la reĝoj: la rom-germana imperio [1]; la „sankta romia imperio de la germana nacio“ [2]; en 1079 Seborgo iĝis vera princlando interne de la Sankta Romia Imperio [3]; dum la Persa Imperio, en Irano ĉiam la reĝoj havis sonĝo-interpretistojn [4]; Petro la Granda komencis kolektadi specimenojn de diversaj lingvoj sur la teritorio de la Rusa Imperio [5]; [en tiu] pakto de 1916, en kiu la brita kaj franca (kaj rusia) imperioj sekrete konsentis dividi la lastajn mez-orientajn regionojn de la Otomana Imperio inter si mem [6]; la han-genta regno en la suda Ĉinio estis alsorbita al la mongola imperio ― tio estis la unua fojo kiam la tuta Ĉinio estis sub fremda regado [7]; meze de la 17a jarcento, la tuta Ĉinio falis, por la dua fojo, sub la agreso de barbaroj, tiufoje de la manĉuroj, kies imperio daŭris ĝis 1911 [8]; (figure) la imperio de Majkrosoft. VD:civilizo
2.
[imperi.0o.monarkio_koloniisma]
POL La tuto de granda regno kun siaj kolonioj: la granda Brita Imperio [9]; akiri al si gravan kolonian imperion.
angle:
*empire
beloruse:
імпэрыя
ĉeĥe:
impérium, říše
ĉine:
帝国 [dìguó], 統治權 [tǒngzhìquán]
france:
*empire (politique)
germane:
1. *Kaiserreich, Imperium, Großreich 2. Weltreich, Empire
hispane:
imperio
hungare:
birodalom, impérium
japane:
帝国 [ていこく]
katalune:
imperi
nederlande:
1. keizerrijk, rijk 2. imperium
perse:
امپراطوری
pole:
1. imperium, *cesarstwo, rzesza 2. imperium
portugale:
império
ruse:
*империя
slovake:
cisárstvo, impérium, ríša
ukraine:
імперія

imperia

serĉi 'imperia'
[imperi.0a]
Apartenanta al imperio: imperia lando, kolonio, krono, titolo; la Imperia Insignaro, la kronjuveloj de la Sankta Romia Imperio, estas en la Imperia Trezorejo en Vieno, AÅ­strio [10].
angle:
imperial
beloruse:
імпэрскі
ĉeĥe:
imperiální
france:
impérial
germane:
imperial
hispane:
imperial
hungare:
birodalmi
japane:
帝国の [ていこくの]
katalune:
imperial
nederlande:
behorende tot een keizerrijk
pole:
imperialny, cesarski
portugale:
imperial
ruse:
имперский
slovake:
imperiálny, ríšsky
ukraine:
імперський

imperii

serĉi 'imperii'
[imperi.0i]
(tr)
Regi, kiel imperio; superpotenci: dividu kaj imperiu! la romana imperiado iam etendiĝis super Anglujo.
angle:
rule (as an empire)
beloruse:
валадарнічаць (як імпэратар)
ĉeĥe:
vládnout (císař)
ĉine:
王 [wàng], 治国 [zhìguó]
france:
régner
hungare:
uralkodik (birodalmon)
japane:
統治する [とうちする], 支配する [しはいする]
katalune:
imperar
nederlande:
heersen
portugale:
imperar
ruse:
властвовать , повелевать, царить
slovake:
vládnuť (cisár)
ukraine:
панувати, володарювати

imperiestro

serĉi 'imperiestro'
[imperi.0estro]
[imperi.0estro.RANGO]
Plej alta rango de monarĥo: la Reĝo de Granda Britujo kaj imperiestro de Hindujo; imperiestro estas nur unu en la regno [11]; vi donos al mi la riĉan standardon kaj la kronon de la imperiestro [12]; la rom-germana imperiestro Sigmundo, la frato de reĝo Venceslao la 4a, proponis al Hus, ke li iru al Konstanco por senigi sin de ĉiuj akuzoj [13].
angle:
emperor
beloruse:
імпэратар
ĉeĥe:
císař, imperátor
ĉine:
皇上 [huángshang], 皇帝 [huángdì], 皇 [huáng], 天王 [tiānwáng], 凯撒大帝 [kǎisǎdàidì], 大駕 [dàjià]
france:
empereur
germane:
Kaiser
hispane:
emperador
hungare:
császár
japane:
皇帝 [こうてい], 天皇 [すめらぎ]
katalune:
emperador
nederlande:
keizer
perse:
امپراطور
pole:
cesarz
portugale:
imperador
ruse:
император
slovake:
cisár
ukraine:
імператор
volapuke:
limep

imperiismo

serĉi 'imperiismo'
[imperi.0ismo]
1.
[imperi.0ismo.supernacia]
Supernacia ideologio aŭ alia fenomeno servanta kiel bazo de imperio: la imperiismo de la Sankta Roma Imperio Ĝermana apelaciis al kristanismo kaj historia modelo; la artefariteco kondiĉas la sennaciigon de nia planedo [...] se morgaŭ Eŭropo kaj Usono estos regataj socialisme, la sennaciiga procezo ne povos pro tio halti kaj sekve ni havos ian socialisman imperiismon ĉuSn .
2.
[imperi.0ismo.naciisma]
Doktrino, agado de tiuj, kiuj celas por sia patrujo superregadon super fremdaj landoj; mondregemo: mi neniam volus defendi la imperiismon de eŭropaj ŝtatoj [14]. SUB:faŝismo
14. Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saÅ­dadoj, Monato, 2000/12, p. 15
angle:
imperialism Sankta Roma I~o Ĝermana: Holy Roman Empire.
beloruse:
імпэрыялізм Sankta Roma I~o Ĝermana: Сьвяшчэнная Рымская Імпэрыя.
ĉeĥe:
císařství
ĉine:
帝国主义 [dìguózhǔyì]
france:
impérialisme Sankta Roma I~o Ĝermana: Saint Empire Romain Germanique.
germane:
Imperialismus Sankta Roma I~o Ĝermana: Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation.
hispane:
imperialismo
hungare:
imperializmus Sankta Roma I~o Ĝermana: Német-római Birodalom.
japane:
帝国主義 [ていこくしゅぎ], 帝政 [ていせい]
katalune:
imperialisme
nederlande:
imperialisme Sankta Roma I~o Ĝermana: Heilig Roomse Rijk der Duitse natie .
perse:
امپریالیسم Sankta Roma I~o Ĝermana: امپراطوری روم مقدس ملت آلمان.
pole:
imperializm
portugale:
imperialismo
ruse:
империализм Sankta Roma I~o Ĝermana: Священная Римская империя Германской Нации.
slovake:
cisárstvo
ukraine:
імперіалізм

imperiisto

serĉi 'imperiisto'
[imperi.0isto]
Partiano de imperiismo; imperiismano: la lasta imperiestro de la manĉura dinastio sin lasis ludi rolon de marioneto enmane de la japanaj imperiistoj en la tiel nomata Manĉura ŝtato de post 1931 [15].
angle:
imperialist
beloruse:
імпэрыяліст
france:
impérialiste (subst.)
germane:
Imperialist, Kriegstreiber
hispane:
imperialista
hungare:
imperialista
japane:
帝国主義者 [ていこくしゅぎしゃ], 帝政派 [ていせいは]
katalune:
imperialista
nederlande:
imperialist
perse:
امپریالیست
pole:
imperialista
portugale:
imperialista (subst.)
ruse:
империалист
ukraine:
імперіаліст

kontraÅ­imperiismo

serĉi 'kontraŭimperiismo'
[imperi.kontraux0ismo]
[imperi.kontraux0ismo.POL]
POL Kontraŭeco al imperiismo, al konkerado kaj regado de fremdaj landoj: mi ne kredas, ke estas malicaĵo mencii faŝisman kontraŭimperiismon en unu vico kun aliaj kultur-orientitaj kontraŭimperiismoj [16]. VD:kontraŭkoloniismo
16. G. Mickle: Esperanto por la blanka kulturhomo?, libera folio, 2006-02-27
beloruse:
антыімпэрыялізм
ĉine:
反帝国主义 [fǎndìguózhǔyì]
france:
antiimpérialisme

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.