*civiliz/i PV

*civilizi

(tr)
1.
(pri socio) Progresigi per evoluigo de simbola komunikado (skribo kc), scienco, teĥniko kaj komerco ĝis kompleksa urba kaj ŝtata organizado kun socia tavoliĝo kaj labordivido: Kecalkoatl estis la dio de ĉiuj saĝaj kaj utilaj sciencoj, iutempe li mem instruis al la aztekoj la metalurgion, la terkulturon kaj la civilizitan ŝtatan vivon SatirRak ; similaj kolektoj (de fabeloj) ekzistas en ĉiuj lingvoj de la civilizita mondo, sed la plej fama en la tutmonda literaturo estas la verko de fratoj Grimm [1]; popoloj sovaĝaj kaj eĉ duone-civilizitaj FK ; lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo DL ; la mondliteraturo estas sumo de tiuj valoraj kaj efikaj verkoj, kiuj signifas ion, almenaŭ virtuale, por ĉiuj civilizitaj nacioj, kaj kiuj reale atingis ĉiujn civilizitajn naciojn [2]; (sarkasme) sed kio do okazas en la civilizita eŭropa metropolo? la bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan preterpasanton, hazarde komencas pafi la fenestrojn Metrop . VD:kolonii
2.
(pri homo) Eduki pri legado kaj skribado, metio, scienco, teĥniko, moroj kaj leĝoj tiel, ke li kapablas konduti kaj vivteni sin en tia civilizita socio: li devis dueli kontraŭ li […kaj] sciigis al Petro, kian servon li atendas de li, la civilizitan lakeon ekregis morta timo PatrojFiloj ; ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto EE ; Kristoforo trinkis pli ol necese, sed [dum] la familiaj festenoj li cetere trinkis pli malmulte kaj fariĝis pli civilizita en sia konduto HsT . SIN:kulturi2
3.
(pri iu arto) Kulturi ĝin tiagrade, ke ĝi konvenu kaj utilu al civilizita socio: la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj […], mi lasis tute sen ia ŝanĝo FK .
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
2. A. Szerb, trad. E. de Zilah: Kio estas mondliteraturo?, La Gazeto, 64, 1996-04-30, p. 25a-26a
angle:
civilize
beloruse:
цывілізаваць
bretone:
sevenaat (v.k.)
ĉeĥe:
civilizovat, vdělávati
ĉine:
文明化 [wénmínghuà]
france:
civiliser
germane:
zivilisieren
hebree:
לתרבת
hispane:
civilizar
hungare:
civiliál
itale:
civilizzare
japane:
教化する [きょうかする], 文明化する [ぶんめいかする]
katalune:
civilitzar
pole:
cywilizować
portugale:
civilizar
ruse:
цивилизовать
slovake:
civilizovať
ukraine:
цивілізувати

civilizo

HIS Kompleksa kaj ampleksa socio progresinta per civilizado: la civilizo de la Romanoj [3]; la civilizoj de la sumeroj, de la bronzaĝo, de la inkaoj kaj aztekoj; terakotaĵoj el la Nok-civilizo [4]; la ĉina civilizo estis konstante minacata de ĉirkaŭaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de ĝermanoj [5]; troviĝante sur la limo de Azio kaj Eŭropo, la armenoj komunikiĝis kun ties kulturoj, fakte veran armenan kulturon estigis elementoj de ambaŭ civilizoj [6]; prezento de antikvaj homoj en iom modernigita aspekto estas bona afero kaj helpas pli bone imagi la fontojn de la moderna civilizo [7]; sendube la internaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sociordo ĉiam minacas pereigi milite la civilizon (nunan) Lanti ; laŭ decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj [8]. PRT:civito1, kulturo2.b
3. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 2009
4. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
5. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
6. Monato, Lida Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, 2003
7. Monato, Nikolao Gudskov: Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj, 2003
8. -: Zagrebo 2001, La Ondo de Esperanto, 2000:5 (67)
angle:
civilization
beloruse:
цывілізацыя
ĉeĥe:
civilizace
ĉine:
文明 [wénmíng]
france:
civilisation
germane:
Zivilisation, Hochkultur
hispane:
civilización
hungare:
civilizáció
itale:
civilità (civilizzazione)
japane:
教化 [きょうけ], 開化 [かいか]
nederlande:
beschaving
pole:
cywilizacja
portugale:
civilização
ruse:
цивилизация
slovake:
civilizácia

civilizado

Socia evoluo al civilizo: la historio de la civilizado DL ; novimperiisma fazo [kiun] la grandaj potencoj […] nomis „sankta misio de civilizado“ [9]; senegaleco ne nur malhelpas la disvolviĝon de virinoj sed de civilizado mem [10].
9. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Novimperiismo
10. Bahaa Esperanto-Ligo: La virinoj, [vidita en 2018]
angle:
civilization
beloruse:
цывілізацыя
bretone:
sevenadenn
ĉeĥe:
civilizace
ĉine:
文明 [wénmíng], 人类文明 [rénlèiwénmíng]
germane:
Zivilisation
hispane:
(acción de) civilización
hungare:
civilizálás
itale:
civilizzazione
japane:
教化 [きょうけ], 開化 [かいか], 文明化 [ぶんめいか]
katalune:
civilització
pole:
cywilizacja, cywilizowanie
slovake:
civilizácia

civilizeco

Stato de civilizo kaj ĝiaj civitoj: nia civilizeco estas ŝuldata al la pensuloj apartenantaj al la plej diversaj gentoj, el kiuj kelkaj jam de longe malaperis el la historio [11]; eŭropaj amaskomunikiloj […] „glorigas“ sabotulojn-murdistojn, kiuj fie provokas kaj ekspluatas la civilizecon de ekzemple Rusio, Usono aŭ Israelo [12].
11. H. Hodler: Super, Esperanto, 1915:1, p. 2a-3a
12. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin!, 2003
angle:
civilization
beloruse:
цывілізаванасьць
bretone:
sevenadurezh
ĉeĥe:
civilizace
france:
civilisation
germane:
Zivilisiertheit
hispane:
civilización
hungare:
civilizáltság
itale:
civilità (civilizzazione)
katalune:
civilització
pole:
cywilizacja, ucywilizowanie
portugale:
civilização
ruse:
цивилизованность
slovake:
civilizácia

civilizita

Socie kaj kulture progresinta per civilizado. ANT:barbara, primitiva, sovaĝa1.c
beloruse:
цывілізаваны
france:
civilisé
germane:
zivilisiert
hebree:
מְתוּרבָּת
japane:
文明化された [ぶんめいかされた], 開化した [かいかした]

administraj notoj

~ita : Mankas dua fontindiko.
~ita : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.