*civiliz/i PV *civilizi serĉi 'civilizi' [civili.0i] (tr) 1.[civili.0i.socion] (pri socio) Progresigi per evoluigo de simbola komunikado (skribo kc), scienco, teĥniko kaj komerco ĝis kompleksa urba kaj ŝtata organizado kun socia tavoliĝo kaj labordivido: Kecalkoatl estis la dio de ĉiuj saĝaj kaj utilaj sciencoj, iutempe li mem instruis al la aztekoj la metalurgion, la terkulturon kaj la civilizitan ŝtatan vivon SatirRak ; similaj kolektoj (de fabeloj) ekzistas en ĉiuj lingvoj de la civilizita mondo, sed la plej fama en la tutmonda literaturo estas la verko de fratoj Grimm [1]; popoloj sovaĝaj kaj eĉ duone-civilizitaj FK ; lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo DL ; la mondliteraturo estas sumo de tiuj valoraj kaj efikaj verkoj, kiuj signifas ion, almenaŭ virtuale, por ĉiuj civilizitaj nacioj, kaj kiuj reale atingis ĉiujn civilizitajn naciojn [2]; (sarkasme) sed kio do okazas en la civilizita eŭropa metropolo? la bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan preterpasanton, hazarde komencas pafi la fenestrojn Metrop . kolonii 2.[civili.0i.homon] (pri homo) Eduki pri legado kaj skribado, metio, scienco, teĥniko, moroj kaj leĝoj tiel, ke li kapablas konduti kaj vivteni sin en tia civilizita socio: li devis dueli kontraŭ li […kaj] sciigis al Petro, kian servon li atendas de li, la civilizitan lakeon ekregis morta timo PatrojFiloj ; ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto EE ; Kristoforo trinkis pli ol necese, sed [dum] la familiaj festenoj li cetere trinkis pli malmulte kaj fariĝis pli civilizita en sia konduto HsT . kulturi2 3.[civili.0i.ajxon] (pri iu arto) Kulturi ĝin tiagrade, ke ĝi konvenu kaj utilu al civilizita socio: la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj […], mi lasis tute sen ia ŝanĝo FK . 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto2. A. Szerb, trad. E. de Zilah: Kio estas mondliteraturo?, La Gazeto, 64, 1996-04-30, p. 25a-26a angle: civilize beloruse: цывілізаваць bretone: sevenaat (v.k.) ĉeĥe: civilizovat, vdělávati ĉine: 文明化 [wénmínghuà] france: civiliser germane: zivilisieren hebree: לתרבת hispane: civilizar hungare: civiliál itale: civilizzare japane: 教化する [きょうかする], 文明化する [ぶんめいかする] katalune: civilitzar pole: cywilizować portugale: civilizar ruse: цивилизовать slovake: civilizovať ukraine: цивілізувати civilizoserĉi 'civilizo' [civili.0o] [civili.0o.HIS] Kompleksa kaj ampleksa socio progresinta per civilizado: la civilizo de la Romanoj [3]; la civilizoj de la sumeroj, de la bronzaĝo, de la inkaoj kaj aztekoj; terakotaĵoj el la Nok-civilizo [4]; la ĉina civilizo estis konstante minacata de ĉirkaŭaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de ĝermanoj [5]; troviĝante sur la limo de Azio kaj Eŭropo, la armenoj komunikiĝis kun ties kulturoj, fakte veran armenan kulturon estigis elementoj de ambaŭ civilizoj [6]; prezento de antikvaj homoj en iom modernigita aspekto estas bona afero kaj helpas pli bone imagi la fontojn de la moderna civilizo [7]; sendube la internaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sociordo ĉiam minacas pereigi milite la civilizon (nunan) Lanti ; laŭ decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj [8]. civito1, kulturo2.b 3. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 20094. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 20065. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 226. Monato, Lida Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, 20037. Monato, Nikolao Gudskov: Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj, 20038. -: Zagrebo 2001, La Ondo de Esperanto, 2000:5 (67) angle: civilization beloruse: цывілізацыя ĉeĥe: civilizace ĉine: 文明 [wénmíng] france: civilisation germane: Zivilisation, Hochkultur hispane: civilización hungare: civilizáció itale: civilità (civilizzazione) japane: 教化 [きょうけ], 開化 [かいか] nederlande: beschaving pole: cywilizacja portugale: civilização ruse: цивилизация slovake: civilizácia civilizadoserĉi 'civilizado' [civili.0ado] [civili.0ado.KOMUNE] Socia evoluo al civilizo: la historio de la civilizado DL ; novimperiisma fazo [kiun] la grandaj potencoj […] nomis „sankta misio de civilizado“ [9]; senegaleco ne nur malhelpas la disvolviĝon de virinoj sed de civilizado mem [10]. 9. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Novimperiismo10. Bahaa Esperanto-Ligo: La virinoj, [vidita en 2018] angle: civilization beloruse: цывілізацыя bretone: sevenadenn ĉeĥe: civilizace ĉine: 文明 [wénmíng], 人类文明 [rénlèiwénmíng] germane: Zivilisation hispane: (acción de) civilización hungare: civilizálás itale: civilizzazione japane: 教化 [きょうけ], 開化 [かいか], 文明化 [ぶんめいか] katalune: civilització pole: cywilizacja, cywilizowanie slovake: civilizácia civilizecoserĉi 'civilizeco' [civili.0eco] [civili.0eco.KOMUNE] Stato de civilizo kaj ĝiaj civitoj: nia civilizeco estas ŝuldata al la pensuloj apartenantaj al la plej diversaj gentoj, el kiuj kelkaj jam de longe malaperis el la historio [11]; eŭropaj amaskomunikiloj […] „glorigas“ sabotulojn-murdistojn, kiuj fie provokas kaj ekspluatas la civilizecon de ekzemple Rusio, Usono aŭ Israelo [12]. 11. H. Hodler: Super, Esperanto, 1915:1, p. 2a-3a12. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin!, 2003 angle: civilization beloruse: цывілізаванасьць bretone: sevenadurezh ĉeĥe: civilizace france: civilisation germane: Zivilisiertheit hispane: civilización hungare: civilizáltság itale: civilità (civilizzazione) katalune: civilització pole: cywilizacja, ucywilizowanie portugale: civilização ruse: цивилизованность slovake: civilizácia civilizita serĉi 'civilizita' [civili.0ita] Socie kaj kulture progresinta per civilizado. barbara, primitiva, sovaĝa1.c beloruse: цывілізаваны france: civilisé germane: zivilisiert hebree: מְתוּרבָּת japane: 文明化された [ぶんめいかされた], 開化した [かいかした] administraj notoj ~ita : Mankas dua fontindiko. ~ita : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.