monarĥio, monarkio
- 1.
- Politika reĝimo de regno kies suvereno estas persono (la monarko): absoluta, elekta, hereda monarĥio; konstituciaj monarkioj [1]; se estas nur unu vere elstara viro inter la regantoj, ni nomas tion monarkio, se pli, do aristokratio [2]; dum unu generacio la konservativaj elementoj regis en la svisaj ĉefurboj post la venko de la monarkioj en Eŭropo [3]; Japanio […] la pli racian manieron de „unu erao sub unu reĝo“ […] alprenis nur en 1868 post la restaŭro de la antikveca monarĥio [4].
- 2.
- Regno regata de monarko: la ŝtato Vatikano estas absoluta monarĥio elekta; liaj antaŭuloj […] regadis la monarkion Aŭstrio-Hungario dum preskaŭ 650 jaroj [5].
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar
3. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
4. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
5. Monato, Evgeni Georgiev: Forpasas granda eŭropano, 2011
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar
3. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
4. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
5. Monato, Evgeni Georgiev: Forpasas granda eŭropano, 2011
- angle:
- monarchy
- beloruse:
- манархія
- bulgare:
- монархия
- ĉine:
- 君主制 [jūnzhǔzhì], 君主国 [jūnzhǔguó], 君主國 [jūnzhǔguó], 君主政治 [jūnzhǔzhèngzhì], 君主政体 [jūnzhǔzhèngtǐ], 君主政體 [jūnzhǔzhèngtǐ]
- germane:
- Monarchie
- hungare:
- monarchia
- japane:
- 君主制 [くんしゅせい], 君主政治 [くんしゅせいじ], 王政 [おうせい], 君主国 [くんしゅこく]
- katalune:
- monarquia
- nederlande:
- monarchie
- perse:
- 1. پادشاهی، سلطنت 2. کشور پادشاهی، کشور سلطنتی
- pole:
- monarchia
- portugale:
- monarquia
- rumane:
- monarhie
- ruse:
- монархия
- ukraine:
- монархія