Aldoni tradukojn al ReVo:

halucin/o PV

halucino

serĉi 'halucino'
[haluci.0o]
[haluci.0o.MED]
MEDPSI Sentumaĵo perceptata malgraŭ neniu ekstera objekto kaŭzas ĝin: mi […] povis fari klaran diferencon inter mia revomondo kaj la reala […] kaj la revoj neniam riveliĝis en la formo de halucino aŭ vizioj LGA ; povas esti akcidento, eble kaŭzita de halucino ChV ; ĉu estis eble? birdo kantis en la proksimo […] preskaŭ kiel alaŭdo […], sed nun estis vintro, severa [do] certe halucino VRA ; iu enŝovas en mian buŝon malvarman randon de glaso, mi trinkas […] jen mi staras sur la bordo […] ĉu tio estas sonĝo? aŭ halucino?... aŭ malsana deliro Metrop ? VD:deliraĵo, fantaziaĵo, fikcio, iluzio1.a, revo, senseraro, sonĝo, vizio1
beloruse:
галюцынацыя
ĉine:
幻覺 [huànjué], 夢幻 [mènghuàn]
france:
hallucination
germane:
Halluzination, Sinnestäuschung, Wahrnehmungsstörung, Wahnvorstellung, krankhafte Einbildung
hispane:
alucinación
hungare:
hallucináció, érzékcsalódás, rémlátás, beteges képzelődés
itale:
allucinazione
japane:
幻覚 [げんかく]
nederlande:
hallucinatie
pole:
halucynacje, zwidy, omamy
portugale:
alucinação
ruse:
галлюцинация
ukraine:
галюцинація

halucina

serĉi 'halucina'
[haluci.0a]
[haluci.0a.MED]
Kaŭzita de halucino; simila al halucino: kredeble vi ne forgesis tiujn halucinajn krizojn, kiuj min ĉiunokte turmentis, kaj kiuj min iom post iom konsumis ChL ; li rakontis […] tiun specon de stranga prema scenaro halucina, kiun kelkfoje febra atako portas kun si ChR ; necesas kredi, – respondis la veninto, – kvankam, evidente, multe pli trankviliga estus rigardi vin halucinaĵo MkM ; sub la influo de iu drogo kiel LSD, li eble halucine vidis ponton neekzistantan […] volante kuri sur ĝi ChV .
beloruse:
галюцынацыйны, галюцынаторны
france:
hallucinatoire, hallucinant
germane:
halluzinatorisch, auf einer Sinnestäuschung beruhend, wahrnehmungsgestört, Wahn-
hungare:
hallucinál, rémeket lát, betegesen képzelődik
itale:
allucinatorio, allucinante
japane:
幻覚の [げんかくの]
nederlande:
hallucinant
ruse:
галлюцинационный, галлюцинаторный

halucinulo

serĉi 'halucinulo'
[haluci.0ulo]
[haluci.0ulo.MED]
MED Malsanulo, kiu spertas halucinojn: dum la malfeliĉa halucinulo parolis, li metis siajn ambaŭ manojn sur siajn okulojn, kvazaŭ li volus forigi for de li terurantan vidataĵon ChL ;
beloruse:
хворы з галюцынацыямі
france:
halluciné (subst.)
germane:
an Halluzinationen Leidender, an Sinnestäuschung Leidender, Wahrnehmungsgestörter, Spinner
hispane:
alucinado (persona que alucina)
hungare:
hallucináló, rémeket látó, betegesen képzelődő
itale:
allucinato
japane:
幻覚にとらわれた人 [げんかくにとらわれたじん]
nederlande:
persoon met hallucinaties
portugale:
alucinado (pessoa)
ruse:
галлюцинирующий (сущ.)

halucini

serĉi 'halucini'
[haluci.0i]
1.
[haluci.0i.sperti]
(ntr)
Trasperti halucinon: nokte mi halucinis: la ŝakaj figuroj plendis al mi; la blankaj pri la intrigoj kaj perfidemo de la nigraj Ĉukĉoj ; en la miliardo da monoteistoj li vidas „devotulojn hipokritajn, halucinantajn, mirakloavidajn“ [1]; en profunda hipno[t]dormo povas persono halucini pro sugestiataj scenoj kun malfermitaj okuloj [2].
2.
[haluci.0i.hanti]
(tr)
Hanti per halucino: tiaj krioj (ne nur pri lupoj) jam unu aŭ du fojojn halucinis min [3]; verŝajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson, aŭ li haluciniĝis MkM .
Rim.: Tia transitiva uzo objektiganta la homon, kiu suferas halucinon, kontraŭas la substantivan karakteron de la radiko kaj donus al ĝi transitive verban anstataŭe. (kp deliri, fantazii, iluzii, vizii ks) [Wolfram Diestel]
1. Josef FLIEGNER: Propono al malpacema pacifisto, Monato, 2001/01, p. 4
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Max Kašparů: Malgranda ekskurso en hipnoterapion kaj ĝian uzadon en medicinaj fakosferoj
3. La Ondo de Esperanto, Fragmento el „La taglibro de verkisto“ de Fjodor Dostojevskij
beloruse:
выклікаць галюцынацыі
ĉeĥe:
mít halucinace, mít přeludy, podléhat halucinacím, upadat do halucinací
france:
halluciner (tr.)
germane:
Halluzinationen hervorrufen, Sinnestäuschungen verursachen 1. halluzinieren
hispane:
alucinar (a alguien)
hungare:
érzékcsalódást okoz vkinek, megtéveszt (érzékeiben)
itale:
allucinare
japane:
幻覚を起こさせる [げんかくをおこさせる]
nederlande:
hallucinaties bezorgen
pole:
powodować halucynacje, powodować zwidy, powodować omamy
portugale:
alucinar, desvairar
ruse:
вызывать галлюцинации
slovake:
halucinovať
ukraine:
викликати галюцинації

administraj notoj

pri ~o:
    La vorto "sent-eraro" ofte uzata ĉi-artikole estas
    nenie difinita. [MB]