fikcio
- Arbitra kreaĵo de la fantazio: nova ĝenro [estas la] scienca fikcio [de] J. Verne KFl ; jurista fikcio BdV ; ekzistas respektinda esperanta fikciaro Plumamikoj ; la plej interesa fikcio de Baghy estas surprize la avangarda romano Plumamikoj . elpensaĵo, fabelo, fantasto, mito
- angle:
- fiction
- beloruse:
- фікцыя, выдумка
- ĉeĥe:
- fikce, smyšlenka, zdání
- ĉine:
- 子虚 [zǐxū], 子虚乌有 [zǐxūwūyǒu], 虚构小说 [xūgòuxiǎoshuō], 杜撰 [dùzhuàn]
- france:
- fiction, invention (fiction)
- germane:
- Dichtung, Fiktion
- hispane:
- ficción
- hungare:
- fikció, kitalálás, elmeszülemény
- itale:
- finzione
- japane:
- 虚構 [きょこう], フィクション [ふぃくしょん], 作り事 [つくりごと], 作り話 [つくりばなし]
- katalune:
- ficció
- nederlande:
- fictie
- pole:
- fikcja
- portugale:
- ficção
- rumane:
- ficțiune
- ruse:
- фикция, вымысел
- slovake:
- fikcia, výmysel
- ukraine:
- фікція, вимисел, фантастика
fikcia
- Imagita, nereala, nur ŝajna: komitato, kiu havas forton ne fikcian sed efektivan [1]; se la reklaminto enketos, li malkovros ke la adresoj estas fikciaj, sed se li ne enketos, mi eble havos laboron KrM ; liaj temoj estas fikciaj, kaj ne trovas korespondon en la realaĵo EeP ; ĉia simileco kun fikciaj personoj, elpensitaj de similnoma verkisto, estas plene intenca ChM ; bonega enkonduko en la fikcian prozon esperantan estas la antologio 33 rakontoj (1964), redaktita de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi [2]; ĝia sola informfonto estas romanoj kaj filmoj – do puraj fikciaĵoj CKv . fantazia1.b, iluzia, ĥimero3, konvencia
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto
1910
2. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, prozo fikcia
2. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, prozo fikcia
- angle:
- fictional, fictitious
- beloruse:
- фікцыйны, фіктыўны, выдуманы, уяўны
- ĉeĥe:
- fiktivní, smyšlený, zdánlivý
- ĉine:
- 虚构 [xūgòu]
- france:
- fictif, imaginaire, inventé (fictif)
- germane:
- erdichtet, fiktiv, fingiert, angenommen (fiktiv)
- hispane:
- ficticio
- hungare:
- fiktív, kitalált
- itale:
- fittizio, immaginario
- japane:
- 架空の [かくうの], 虚構の [きょこうの], 見せかけの [みせかけの], 偽りの [いつわりの], フィクションの [ふぃくしょんの]
- katalune:
- fictici
- nederlande:
- fictief
- pole:
- fikcyjny, nierealny
- ruse:
- фиктивный, вымышленный, мнимый
- slovake:
- fiktívny, neskutočný
- ukraine:
- фіктивний, мнимий, уявний, вигаданий, фантастичний
sciencfikcio
- Rakonta ĝenro, kiu prezentas imagaĵojn pri estontaj sekvoj de scienco kaj teĥniko, pri aliaj planedoj ol la tero ks temoj: „Hura!“ […] miksas elementojn de filozofieca satiro, gajege ekstravaganca farsa satiro, sciencfikcio kaj fantazio Plumamikoj ; kiom da malĝustaj ideoj vi ĉiuj havas! vi legis tro da t.n. sciencfikciaj verkoj ChV ; ĉi tie ne temas pri sciencfikcio sed pri fantasto, kiu iom memorigas pri la groteskaj pentraĵoj de Hieronymus Bosch [3].
3.
Garvan Makaj': Nigra apokalipso, Monato, 2008/07, p. 22
- angle:
- science fiction
- beloruse:
- навуковая фантастыка
- ĉine:
- 科幻 [kēhuàn]
- france:
- science-fiction
- germane:
- Science Fiction
- hispane:
- ciencia ficción
- itale:
- fantascienza
- japane:
- 空想科学小説 [くうそうかがくしょうせつ], サイエンスフィクション
- katalune:
- ciència-ficció
- nederlande:
- science fiction
- pole:
- fantastyka naukowa
- rumane:
- știință-ficțiune
- ruse:
- научная фантастика
- ukraine:
- наукова фантастика
terurfikcio, horora fikcio
- angle:
- horror (genre)
- france:
- horreur (genre)
- germane:
- Horror
- japane:
- ホラー
- nederlande:
- horror
administraj notoj
terur~o,
horora ~o:
Mankas dua fontindiko.