gvat/i SPV gvatiserĉi 'gvati' [gvat.0i] (tr) 1.[gvat.0i.sxtele] Kaŝe, ŝtelume observi, atendi: trans la kurteno de la kabaredo li gvatis la eliradon de la kudristinoj; rabobirdoj elektas la altan konstruaĵon kiel gvatejon [1]; [ili] emas gvati detalojn de ŝia interesa vivo [ĝuante la] aŭtobiografian romanon [2]; oni instalis ĉie en grandaj urboj gvat-kameraojn [3]; ĉie gvatis timo kaj prema senespero [4]. embuski, esplori, sondi 2.[gvat.0i.dejxore] Deĵore observi: fuŝita polica gvatado ekster la apartamento de la murdito [5]; la gvatsekcio de la brita polico [6]; la registaro […] gvatas dum pli ol unu jaro la akuzitojn kaj jam posedas detalojn pri la komploto [7]. enketi, gardi, spioni, vaĉi Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri kaŝe observi. 1. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 82. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj, 20053. Monato, Stefan Maul: Sukcesa terorismo, 20074. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 265. Monato, Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, 20056. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 20087. Monato, Paul Gubbins: Faktoj kaj famoj, 2006 angle: 1. spy on, stalk, surveil 2. keep watch, guard, sentinel beloruse: 1. сачыць, высочваць, падпільноўваць, дапільноўваць 2. сачыць, назіраць ĉeĥe: tajně pozorovat, číhat france: 1. guetter, épier 2. faire le guet germane: 1. heimlich beobachten, lauern, belauern, spannen 2. Wache schieben, wachen, bewachen, observieren, aufklären (observieren) hispane: 1. acechar, espiar 2. vigilar hungare: 1. les 2. figyel (kémlel), kémlel japane: 様子をうかがう [ようすをうかがう], 見張る [みはる] katalune: 1. espiar, ullar 2. sotjar, aguaitar nederlande: 1. bespieden 2. bewaken, uitkijken portugale: 1. espiar 2. espionar, tocaiar ruse: следить slovake: striehnuť, špehovať ukraine: вистежувати, підстерігати, чатувати gvatistoserĉi 'gvatisto' [gvat.0isto] [gvat.0isto.MIL] Tiu, kiu deĵore gvatas kaj alarmas se aperas danĝero: homoj en cirklo tenas enmane grandegan felan tapiŝon kaj saltigas tre alte gvatiston, kiu observas la venon de balenoj ĉe la horizonto [8]; eĉ la ĉefgvatisto brita mem konfesas, ke tia elspionado estas kompleta fiasko [9]. skolto1, gardisto, gvardio1 8. F. Cuny, trad. G. Martin: Neĝo kaj glacio, 2008-05-319. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008 angle: lookout, sentinel, guard beloruse: назіральнік, наглядальнік, назорца, вартаўнік, стражнік ĉine: 守护者 [shǒuhùzhě], 监 [jiàn] france: homme de guet, vigie germane: Beobachter, Beschatter, Observierender, Observant, Wächter japane: 監視兵 [かんしへい] administraj notoj