*gvardi/o PV

*gvardio

1.
MIL Gardistaro; militista taĉmento komisiita por observi kaj gardi: meti gvardion ĉe ĉiujn pordegojn de la urbo.
2.
MIL Plej bonaj regimentoj, speciale elektitaj por la gardo de regnestro: la faraona gvardio [1]; li ordonis al la unua regimento de l' gvardio stariĝi en vicoj [2]; ĝis la sufoko de la ribelo de l' pastroj, mi transdonas mian povon al Tutmozis, la ĉefo de la gvardio [3].
angle:
guard
beloruse:
гвардыя
ĉeĥe:
garda, gardový pluk, guardia, guardie, stráž
ĉine:
2. 虎賁 [hǔbēn]
france:
garde (soldats)
germane:
1. Garde 2. Leibgarde, Leibstandarte
hispane:
guardia
hungare:
1. őrség 2. gárda
itale:
guardia (gruppo)
japane:
親衛隊 [しんえいたい], 近衛連隊 [このえれんたい]
katalune:
1. guarda 2. guàrdia
nederlande:
wacht
portugale:
guarda (tropa)
ruse:
гвардия
slovake:
garda, gardový pluk, stráž
ukraine:
ґвардія

antaŭgvardio

MIL Avangardo1: ĉu vi ne trafis sur la vojo tra la arbaro antaŭgvardion? [4].
angle:
vanguard
beloruse:
авангард
ĉine:
先鋒隊 [xiānfēngduì], 先驅 [xiānqū], 先鋒 [xiānfēng]
france:
avant-garde
germane:
Vortrupp, Vorhut, Vorausabteilung Garde
hispane:
vanguardia
hungare:
előörs
itale:
avanguardia
katalune:
avantguarda
nederlande:
voorhoede
portugale:
vanguarda (tropa)
ruse:
авангард

postgvardio

MIL Ariergardo: la postgvardion formis kvar sklavoj, peze armitaj, rajdantaj sur dromedaroj [5].
angle:
rearguard
beloruse:
ар'ергард
ĉine:
后卫 [hòuwèi]
france:
arrière-garde
germane:
Nachtrupp, Nachhut
hispane:
retaguardia
hungare:
hátvéd
itale:
retroguardia
japane:
後衛 [こうえい], 後衛部隊 [こうえいぶたい], 殿軍 [でんぐん]
katalune:
rereguarda
nederlande:
achterhoede
portugale:
retaguarda (tropa)
ruse:
арьергард

administraj notoj

pri ~o:
    Referenci al „gardistaro“. [MB]