avangardo
- 1.
- Taĉmento, kiu esploras la terenon antaŭ iranta armeo; antaŭgvardio: subite de la avangardo algalopis soldato kaj sciigis al la ministro, ke la kronprinco proksimiĝas [1].
- 2.
- (figure) Antaŭirantoj, ĉefe en la arta aŭ teĥnika kampoj: tiu avangardo de la progreso – ĝi estu plua armilo en la lukto por[…] paco kaj homeco [2]; [tiu] reĝimo […] konsideris sin la avangardo de tutmonda socialismo [3]; Onur reprezentas la feminisman avangardon de la 1960aj [4].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
4. Monato, Walter Klag: Ekspozicio okulfrapa, 2014
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
4. Monato, Walter Klag: Ekspozicio okulfrapa, 2014
- angle:
- 1. scout party, vanguard 2. avant-garde
- beloruse:
- авангард
- ĉeĥe:
- přední voj, předvoj, vedoucí skupina
- ĉine:
- 1. 先鋒隊 [xiānfēngduì], 先锋队 [xiānfēngduì], 先鋒 [xiānfēng], 先锋 [xiānfēng] 2. 先鋒派 [xiānfēngpài], 先锋派 [xiānfēngpài], 时尚风向标 [shíshàngfēngxiàngbiāo], 時尚風向標 [shíshàngfēngxiàngbiāo]
- france:
- avant-garde
- germane:
- 1. Vortrupp, Vorausabteilung, Späher, Spähabteilung 2. Avantgarde, Vortrupp, Trendsetter
- hebree:
- חֵיל הֶחָלוּץ
- hispane:
- vanguardia
- hungare:
- 1. elővéd 2. élcsapat, avantgárd
- itale:
- avanguardia
- japane:
- 前衛 [ぜんえい]
- katalune:
- avantguarda
- ruse:
- авангард
- slovake:
- 1.predvoj, 2.skupina priekopníkov, avantgarda
- ukraine:
- аванґард
avangarda
- 1.
- Rilata al avangardo: li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima ― gardi la propran armeon kontraŭ atako [5].
- 2.
- (figure) Pionira, novisma: ili ludas je progresemo kaj vorte sin proklamas avangardaj [6]; Deŝkin, […] siatempe sendube talente avangarda poeto, li tamen neniam plue evoluis [7]; eble la plej interesa fikcio de Baghy estas surprize la avangarda romano Hura! [8]; en la pinto de avangardaj bierfarejoj viciĝas fabrikoj, kiuj apartenas al svedaj, finnaj kaj danaj kompanioj [9]. progresema
5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
6. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 12
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
8. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Prozo fikcia
9. LAST: Biero populariĝas, Monato, 2000/04, p. 13
6. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 12
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
8. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Prozo fikcia
9. LAST: Biero populariĝas, Monato, 2000/04, p. 13
- angle:
- avant-garde, cutting-edge
- beloruse:
- авангардны
- ĉine:
- 2. 前卫 [qiánwèi], 前衛 [qiánwèi], 先进 [xiānjìn], 先進 [xiānjìn]
- france:
- d'avant-garde
- germane:
- 2. avantgardistisch, progressiv
- hebree:
- אוונגרדי, חלוצי
- japane:
- 前衛の [ぜんえいの], 前衛的な [ぜんえいてきな]
- ukraine:
- аванґардний