*fost/oUV *fosto serĉi 'fosto' [fost.0o] 1.[fost.0o.trabo] Trabo el ligno, metalo aŭ alia firma materialo, vertikale starigita por subteni ion kaj uzata en ĉarpentado: ambaŭflankaj fostoj de pordo, fenestro, de portebla ŝtupetaro; skribu [tiujn vortojn] sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj [1]; li […] kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune [2]; li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj [3]; nia domo estis kungluita el argilo, sed la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj, kiuj estis trovitaj sur la loko de konstruado mem [4]; 2.[fost.0o.paliso] Libere staranta trabo el ligno, metalo aŭ alia firma materialo, vertikale fiksita en la tero por porti vojsignojn, elektrajn dratojn k.s.: montra fosto de vojkruciĝo; fostoj de ferfadena barilo; enakvaj fostoj por subporti konstruaĵon; butikisto […] fiksis ŝtelinton al lanterna fosto en la plej vizitata placo de la urbo [5]; rekonfostoj […] el alta trabo, kun sur ĝi tridimensia objekto tre facile rekonebla por infanoj, kiel ruĝa dometo aŭ flava banano [malaltigis] la kvanton de perditaj infanoj Ekde la enkonduko de la fostoj sur la flandraj strandoj, la kvanto de perditaj infanoj draste malaltiĝis, ĉar la junuletoj multe pli facile povas orientiĝi [6]; ventogeneratoroj kun siaj gigantaj fostoj kaj grandegaj aloj ne havas la ĉarmon de nederlandaj ventmueliloj [7]. stango, paliso, masto, turo1 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 6:92. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:314. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco5. Monato, pp: Pilorio senpolica, 20096. Monato, Paŭl Peeraerts: Fostofesto, 20097. Monato, Stefan Maul: Necesas energio, 2008 angle: 1. upright support, vertical support, upright beam, prop, pier, stud 2. post, pole beloruse: 1. стаяк, вушак 2. слуп bulgare: 1. кол 2. стълб ĉeĥe: fošna, kůl, pilota, sloup, trám ĉine: 2. 樴 [zhí], 高跷 [gāoqiāo], 桩 [zhuāng], 竿 [gān] france: poteau, montant (pièce verticale de soutien) germane: 1. Pfosten 2. Pfahl hispane: poste hungare: 1. oszlop, dúc 2. cölöp, cövek japane: 柱 [じゅう], くい, 標柱 [ひょうちゅう], 電柱 [でんちゅう] nederlande: paal pole: słup, pal portugale: poste, estaca, mourão ruse: 1. стояк, косяк 2. столб slovake: podperný trám, zárubňa ukraine: стовп, паля, стояк, косяк, одвірок, лутка administraj notoj