*mast/o

*masto

1.
MAR Longa vertikala ronda trabo, ordinare el ligno, de kiu oni pendigas la velojn de ŝipo: dormanto sur la supro de masto [1]; ili jam ne alfortikigas la maston, ne streĉas la velon [2]; fumtuboj kaj mastoj de l’ vaporŝipoj [3].
2.
Simila stangego starigita por diversaj celoj: la strato estis ornamita per mastoj kun flagoj; grimpmasto; telefonmasto [4]; sur la tegmentoj staris mastoj kun longaj metalaj stangoj ligitaj per kabloj: televidantenoj [5]; ni vidis rostitan turfalkon en masto de alttensia konduktlineo [6]. VD:fosto
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:34
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:23
3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro
5. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio, 2012
6. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro, 2007
angle:
1. mast grimp~o: pole.
beloruse:
мачта, шчогла
bretone:
gwern (ur vag)
ĉeĥe:
podpěra, sloup, stožár
ĉine:
[wéi], 杆 [gān], 撐杆 [chēnggān], 撑杆 [chēnggān], 杠 [gāng], 桅杆 [wéigān], 桅桿 [wéigān], 杆 [gān], 桿 [gān], 樯 [qiáng], 檣 [qiáng]
france:
mât grimp~o: mât de cocagne.
germane:
Mast 1. Mast
hispane:
1. palo, mástil, mastelero
hungare:
1. árboc 2. pózna grimp~o: mászópózna.
japane:
マスト, 帆柱 [ほばしら], 支柱 [しちゅう], 柱 [じゅう]
katalune:
pal 1. arbre (nàut.)
nederlande:
mast
pole:
maszt
portugale:
1. mastro grimp~o: mastro, poste.
rumane:
catarg
ruse:
мачта
slovake:
podpera, stožiar, sťažeň
ukraine:
щогла, стовп, стояк

mastaro

MAR Ĉiuj mastoj de ŝipo: bumo estas speco de masto, ekstere elstaranta, okaze aldonita al la regula mastaro [7].
angle:
spar
beloruse:
рангоўт
ĉeĥe:
stěžňoví (jedné lodi)
france:
espar, mâture
germane:
Bemastung
katalune:
arboradura
pole:
omasztowanie
portugale:
mastreação
rumane:
catarge
ruse:
рангоут
slovake:
sťažňový systém
ukraine:
рангоут

antaŭa masto, antaŭmasto, frontmasto

MAR Antaŭa masto, la unua, kalkulante de la pruo.
angle:
foremast
beloruse:
фок-мачта, фок-шчогла
ĉine:
前桅 [qiánwéi]
france:
trinquet, mât de misaine
germane:
Fockmast
katalune:
trinquet
pole:
fokmaszt, maszt przedni
rumane:
trinchet, arbore mic
ruse:
фок-мачта
ukraine:
фок-щогла

meza masto, ĉefmasto, granda masto

MAR Unu el mastoj, situantaj meze de ŝipo, kiu ne estas frontmasto kaj postmasto: la ĉefa masto rompiĝis en la mezo [8].
angle:
mainmast, maintop
beloruse:
грот-мачта, грот-шчогла
france:
grand mât
germane:
Großbaum, Großmast
japane:
メインマスト, 大檣 [だい檣]
katalune:
pal major
pole:
grotmaszt, maszt główny
rumane:
catarg principal
ruse:
грот-мачта
ukraine:
ґрот-щогла

postmasto, krucmasto

MAR Malantaŭa, poŭpa masto: la vaporŝipo portas […] sur la antaŭa masto la standardon de Bremeno, blanka-ruĝan, sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, […] kaj sur la krucmasto la standardon de la germana poŝto [9].
angle:
driver, mizenmast
beloruse:
бізань-мачта, бізань-шчогла
ĉeĥe:
zadní stěžeň
france:
artimon, mât d'artimon
germane:
Achtermast, Besanmast, Hintermast, Kreuzmast
japane:
ミズンマスト, 後檣 [のち檣]
katalune:
mitjana
pole:
bezanmaszt, maszt tylny
rumane:
catargul din spate
ruse:
бизань-мачта
slovake:
zadný sťažeň
ukraine:
бізань-щогла

topmasto

MAR Masto, kiu estas super la topo.
angle:
top mast
beloruse:
топ-мачта, топ-шчогла
ĉeĥe:
svrchní část dvojdílného stěžně
germane:
Marsstenge
hungare:
árbocsudár, deréksudár
japane:
トップマスト, 中檣 [ちゅう檣]
katalune:
masteler
nederlande:
marssteng
pole:
maszt gniezdny, stenga
rumane:
topmast, arbore gabier
ruse:
стеньга, топ-мачта
slovake:
sťažeň s plošinkou
ukraine:
стеньга

administraj notoj

~aro: Mankas dua fontindiko.
antaŭa ~o, antaŭ~o, front~o: Mankas fontindiko.
antaŭa ~o, antaŭ~o, front~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
meza ~o, ĉef~o, granda ~o: Mankas dua fontindiko.
post~o, kruc~o: Mankas dua fontindiko.
top~o: Mankas fontindiko.
top~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.